JES (Junulara E-Semajno) estas aranĝo unusemajna, prizorgata de la Pola kaj la Germana Esperanto-Junularoj, kunorganizata de la internacia rondo de geamikoj.

Ekde 2009 JES sekvas ĉiujare dum la jarŝanĝa periodo en landoj de la Meza Eŭropo.

Ĝis nun la aranĝo okazis en Zakopane, Burg (Spreewald), Naumburg (Saale), Szczawno-Zdrój, Weißwasser, Eger kaj Waldheim am Brahmsee.

La 9-a JES okazos de la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 en Szczecin (Pollando).

Scii pli pri la ĉi-jara JES