Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

Ĉefa paĝo

Prezentu vin - ekkonu nin. Proksimeco de la eŭropaj kulturoj.
Simple... Ago-Semajno + Internacia Seminario. JES!

Malfacilas iri kontraŭ fluo de la homaj alkutimiĝoj. Sed rezigno el serĉado de io nova signifas
stagnon. JES aperis por ŝanĝi konatan ĝis nun skemon de la junularaj aranĝoj. Dum ilia
organizado ofte ni spertis, ke por plej multo el inter la partoprenantoj pli gravas kuneco,
bona etoso kaj frenezaj proponoj ol la komforto. Tial, por la unua JES, ni elektis firman,
bonan kaj belan lokon, kie eblos la novajn ideojn realigi!

Por ke nia kulturo ne nur travivu...
Neforgesebla etoso, neordinaraj temo kaj homoj, nestreĉa programo, nemalbela loko,
nekutimaj ideoj.  Naŭ tagoj de mojosa ludo!

JES signifas la junularan etoson - ne forgesu tion se vi ŝatas trankvilajn aranĝojn!