Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

Alvenebloj

alvenebloj

La informojn ankoraŭ ni kompletigos kaj aktualigos.

Mapo de Zakopane

Karavano de Francio al JES!

La frenezaj francoj de FESTO FESTO FESTO revenas! Per trajnkaravano ili veturos tra Francio, Germanio kaj Pollando al JES! Emmanuel foriras Parizon jam la 25an de decembro vespere per noktobuso, kaj Alekĉjo ekas el Strasburgo la 26an frumatene.

En Ŝtutgarto ambaŭ karavanetoj kuniĝas por simple fariĝi la plej moderjunstila grupvojaĝo
de la tuta historio. Entute tiuj urboj stacias laŭ la vojo:
Parizo -(en nokta buso)- Strasburgo - Kehl - Karlsruho - Ŝtutgarto - Vurcburgo - Dresdeno - Görlitz - Vroclavo -(en noktotrajno)- Krakovo - Zakopane
Alveno planita la 27an de decembro, antaŭ tagmezo.

Maltimu kaj partoprenu plej mojosan vojaĝantan antaŭkongreson kun junuloj de via aĝo
aŭ eĉ pli junaj! Ĝoju malgrandan prezon (de Parizo 70 eŭroj, de Germanio 25! kaj la reveno eĉ  malpli!), por pli ol 30 horoj de ĝoja kunumado, romantika noktotrajnumo, frenezeco malkuracebla, muziko improvizita en vagonoj kaj amindumado kun apudvojaĝantaj belul(in)oj.

Aliĝu tie: http://veturu.free.fr/jes/

Notu ke estas limdato. Aliĝu antaŭ la 30a de novembro por ne pagi kromprezon!

Informiĝu tie: http://veturu.free.fr/jes/BroshuroKaravanoJES.pdf

Demandojn, ĉion ajn sendu al jefo.karavano@gmail.com

Alvenebloj

Atenton! La nuna trajna horaro de la pola PKP-kompanio validas nur ĝis la 12.12.2009.
La nova aperos do la 12an de decembro - tiam ni prezentos konformajn trajn-ligojn.

En Krakovo (Kraków)

De Krakovo al Zakopane pli utilas preni busojn ol trajnojn. Ambaŭ stacidomoj, la busa
kaj la trajna, troviĝas unu apud la alia ĉe la centra stacidomo "Kraków Główny".

Busoj de firmaoj Trans-Frej: la horaro, kaj Szwagropol: la horaro, la reta aĉetado de biletoj, veturas al Zakopane tre ofte (kutime ĉiujn 10-15 minutojn, krom frumateno kaj malfruvespero, kiam ili estas malpli oftaj). La unua foriras de Krakovo je 6.20 (Trans-Frej),
la lasta je 22.05 (Szwagropol). Ĉiuj busoj veturas 2 horojn kaj kostas 17 zlotojn.
La biletojn eblas ankaŭ aĉeti en la busa stacidomo kaj en la buso mem.

Malmultkostaj flugoj

Estas tri eblos - flugi al Varsovio (Warszawa), Katowice aŭ Krakovo (Kraków). La lastan urbon, Krakovon (Kraków), speciale ni rekomendas, ĉar ĝi troviĝas plej proksime de Zakopane kaj vole nevole, ĉu de Katowice aŭ de Varsovio vi startos, vi devos trapasi Krakovon.

Jen kelkaj fluglinioj, kie vi trovos konformajn flugojn:
Wizz Air
, Norwegian, Aer Lingus, Germanwings, easyJet, Jet2, Ryanair.

Post alflugo al Katowice Pyrzowice.
Inter la flughaveno kaj la centra trajn-bus-stacidomoj "Kraków Główny" (pli malpli 100 km)
funkcias speciala regula buso, ĝenerale unu dum du horoj, la vojaĝo daŭras ĉ. 80 min. Krome de flughaveno Katowice (Pyrzowice) funkcias rektaj busoj al Zakopane de firmao Wizz-bus. horaro: http://www.wizz-bus.com/en/rozklad-z
Sampaĝe ( http://www.wizz-bus.com havebla en la pola, angla, ĉeĥa, franca kaj itala lingvoj) eblas rezervi sidlokojn en la busoj.

Post alflugo al Krakovo.
Inter la flughaveno kaj la centra trajn-bus-stacidomoj "Kraków Główny" funkcias buso
kaj busetoj. Krome trafikas tie trajnoj (itinero Kraków Balice - Kraków Główny).
La trajnoj kostas 8 zlotojn kaj veturas 17 minutojn. Ili ekas de flughaveno ĉiun duonhoron
(kutime 24 kaj 54 minutojn post plena horo) krom frumateno kaj malfruvespero,
kiam ili trafikas ĉiun unu horon. La unua ekas je 4.24, la lasta je 0.10.

Post alflugo al Varsovio.
Inter la flughaveno kaj la centra trajn-stacidomo "Warszawa Centralna" funkcias buso,
numero 175. Normala bileto por la buso kostas 2,80 zł, studenta (kun ISIC-karto)
kostas 1,40 zł. Biletoj aĉeteblas en kioskoj (ankaŭ en flughaveno kaj ĉiuj stacidomoj)
kaj ĉe busŝoforoj. De Varsovio vi povas kapti rektan ekspresan trajnon al Zakopane
(6 hora vojaĝo) aŭ al Krakovo (3 hora vojaĝo).
Tiu dua solvo, se de Krakovo al Zakopane vi prenos buson, malpli kostas.


Wyświetl większą mapę