Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

Loko

JES02

La JES-ejo

La lernejo, kiu dum la novjara tempo fariĝos la JES-ejo, troviĝas en la urbocentro, ĉe la strato Orkana 6 - vidu la mapon. Ĝi proksimas al la ĉefa turisma strato Krupówki (Krupuvki) kaj troviĝas en distanco de 20 min perpiede de la bus- kaj trajn-stacidomoj.

Zakopane kaj Tatroj

Komence en la loko (N 49o18' – E 19o57') estis nur arbarego kaj ĉirkaŭ impone alta montaro.
Iom poste - eble iom pli ol iom - aperis tie la homoj kaj kun ili ankaŭ la nomoj.
Oni ne scias, kial iu rigardante la rokojn diris "Tatry" kaj la alia "Zakopane", kio signifas laŭ
la pola "Subtere kaŝita". Eble ili ambaŭ ebriiĝis gustuminte memfaritan el la sovaĝaj prunoj alkoĥolaĵon? Tamen la montaranoj fakte trovis proksime ion. Ne nur la freŝan aeron
kaj sovaĝan naturon, sed ankaŭ ferminaĵon, el feraj produktoj de kiu ili famis
en la 17a jarcento en la proksima (kelkaj tagoj surĉevale) Krakovo.

Zamenhof1

La unua mencio pri Zakopane venas de la reĝa kolonia privilegio pri la limoj de la bieno,
rajtoj kaj profitoj, kiujn la loĝantaro de la iama Zakopane-vilaĝo rajtis utiligi. Temas
pri la pola reĝo Stefan Batory, kiu subskribis la dokumenton en la jaro 1578.
Iom poste - eble iom pli ol iom - en Zakopane aperis la unua komputilo.

La unuaj turistoj aperis en Zakopane jam en la komenco de ĝia ekzisto. Varbis ilin la freŝa
aero, purega akvo, sovaĝa bela montaro, ĉarma popolo kaj manko de kuloj, sendube!
Sed antaŭ ol aperis en Zakopane la unua komputilo, pli frue vizitis la urbon
Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiu okaze de la Krakova UK en 1912 decidis veni al la loko
por ŝajne pripensi, ĉu eblas tie organizi la unuan Junularan E-Semajnon :).
Famaj Poloj, te. Nikolao Kopernik kaj Frideriko Chopin neniam vizitis Zakopane.
Ili estis tro okupitaj :)

Zakopane estas la ĉefa centro de turisma movado ĉe Tatraj piedoj ĉiu-sezone. Printempe,
somere kaj aŭtune floras ĉirkaŭ la urbo turisma ekskursado tra la montoj kaj valoj laŭ multaj
turismaj vojoj de Tatra Nacia Parko. Vintre alvenas amase ŝatantoj skii, sledi kaj neĝbatali :) 

Ĉiu estas kontenta, ĉiun, kiu almenaŭ unufoje vizitis la urbon, allogas senĉese ne nurla saniga montara aero, sed unika beleco de la arkitekturo, ĉirkaŭaĵo, rokaj montoj kaj krudasovaĝeco de la naturo.

JES02a

Multaj restoracioj, kafejoj kaj bierejoj, en kiuj dum gustumado de la lokaj manĝoj oni aŭdas
tipajn en la regiono kantojn kaj popolan muzikon; multspecaj kapraj kaj aparte famaj ŝafaj
fromaĝoj ”oscypek”, kiuj vendataj estas en Zakopane preskaŭ ĉie; dancejoj, kinejoj,
divers-specaj vendejoj kaj budoj; unika ligna arkitekturo, historiaj vidindaĵoj...
Sed multe pli interesa estas la ĉirkaŭaĵo.

Krupowki1

Valoras ekskursi en Tatrojn por viziti i.a. troviĝantajn sur la alteco de 1393 kaj 1785 metroj
super la mar-nivelo lagojn Morskie Oko (Mara Okulo) kaj Czarny Staw (Nigra Lago); ekkoni
la ĉarmecon de longegaj valoj Kościeliska, Strążyska, Białego, ktp.; ekvidi la urbon
el montoj Gubałówka (1123 m) kaj Giewont (1900 m), kiun oni nomas popole
„la dormanta kruckavaliro“; viziti la grotojn Mylna kaj Dziura; aŭ simple ripozi ĉe unu
el multaj belaj torentoj. Kiu ŝatas viziti la pintojn, tiu pasigos jaron post jaro
en Zakopane, ĉiam sopirante sukcesi pli kaj pli...

Krupowki2

Belega ĉirkaŭaĵo de La Tatra Nacia Parko, freŝa montara aero, unika loka arkitekturo, folkloro, bonega biero, pura akvo, lokaj ŝafaj kaj kapraj fromaĝoj, ŝafaĵo kaj aliaj ebloj bonguste manĝi, riĉa infrastrukturo de kafejoj, bierejoj kaj vendejoj. Ĝuste tial ni renkontiĝos, en la centro de Mezeŭropo, ĉe la slovaka landlimo, proksime de Ĉeĥio, Hungario, Rumanio kaj Aŭstrio, relative proksime de Litovio, Ukrainio kaj Germanio. "Subtere kaŝita" Zakopane en grandega montara valo inter la regionoj de Spisz (Spiŝ) kaj Orava kune kun ni kore bonvenigas vin!

Zamenhof2

Ambaŭ historiaj fotoj kun Ludoviko kaj la esperantistaro en Tatroj
faritaj estis ne dum la nula JES, sed dum la 8a UK en 1912.