Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

La novaĵoj

ab

2010.01.16.  La rememoraĵoj :)
                      Se vi scias pri JES-fotogalerioj, filmetoj, opinioj en la reto,
                     
bv. informi al Irek: viavento(ĉe)onet.eu

                      * La fotogalerioj

                      Ivo Miesen - Facebook: JES 2009/2010 albumo 1, albumo 2
                      Nadezhda Karamalikova - Facebook: JEEEEES!!! :)
                      Dániel Bakacsi - Facebook: JES_2009
                      Kravcova Svetlana - Facebook: JES en la urbo Zakopane
                      Domian Marta - Facebook: JES JES JO
 
                      Dorota Rodzianko - Facebook: JES 2009/10
                      Goŝka Baczyńska
- Facebook: JES 2009/2010
                      Helen Geyer - Facebook: fotoalbumo
                      Hanne Geyer - Facebook: JES Esperanto-Rekontigxo
                      André Müller - Facebook: 1ª JES 2009/2010

                      Bonvenon ĉe ikseno - Ipernity: JES 2009

                      Daniel Mrázek - Facebook: JES 2009

                      Stela Besenyei - Facebook: Vintro
                      Ewa Żadziłko - Facebook: JES 2009 Zakopane
                      Irek Bobrzak - Facebook: JES Zakopane, Ipernity: JES Zakopane
                      Iversen Rönnlund - Facebook: JES 2009-2010
                      Vinga Anna Kruszyk - Facebook: JES Zakopane 2009/2010

                      Bedaŭrinda fakto, ke preskaŭ ĉiuj fotoj atingeblas nur ĉe Facebook,
                      kie oni devas registriĝi kaj kio malebligas al la monda esperantistaro
                      ĝui la fotojn de JES. Se vi trovos emon enretigu iom da ankaŭ
                      en la libere atingeblaj fotoserviloj. Bv informi pri tio.

                      PS. oni ne bezonas registriĝi ĉe Facebook. La aŭtoroj de la fotoj devas
                      permesi la galerion al ĉiuj. Sub la albumo ĉiam estas skribita teskteto:
                      se vi volas prezenti fotojn al tiuj, kiuj ne estas ĉe Facebook, bonvolu
                      uzi tiun ĉi ligilon por ili. Sed tio ja jam devas fari la aŭtoro mem, neniu alia.
                      Tiel eblas. Amike, Miropiro

                      * La opinioj

                      André Müller - Livejournal: La 1ª JES en Zakopane, Pollando
                      Johannes Mueller - Ipernity: Mia resumo pri la unua JES
                      Stanislaw Rynduch - Ipernity: Junulara E - semajno en Zakopane                   

                      ĴomArt kaj Nataŝa - Ipernity: Malsanaj, lacaj sed kontentaj pri vojaĝo al JES
                      Irek Bobrzak - Ipernity: Junulara E-Semajno / Zakopane, Pollando

                      * La filmetoj

                      La organiza teamo / Irek - YouTube: Junulara E-Semajno
                      Leo - YouTube: Jampgade at Vavavoom Club Zakopane
                      Ewa Żadziłko - Facebook: Hotel' Kalifornia - JES 2009 [HQ]

                      * La amaskomunikilaj reagoj

                      Gazeta Edukacja - en la pola: Sylwestrowe esperanto na Krupówkach
                      Aktualności Podhalańskie
- en la pola: Esperanto opanowało Zakopane
                      Podhale 24 PL
- en la pola: Do Zakopanego przyjechali esperantyści
                      Onet Wiadomości
- en la pola: Sylwestrowe spotkanie młodzieży esperanckiej

2010.01.09.  Saluton en la Novjaro! Ĝi estu por vi ĉiuj pli bona ol iam ajn pli frue!
                      Ne forgesu pri la paĝo! Baldaŭ, ĉar pli kaj pli ĉiuj ni komencas vekiĝi
                      post la JES, vi trovos ĉi tie freŝajn informojn, ligilojn al la fotogalerioj,
                      ankaŭ la afiŝojn de plejdoj laj laŭdoj :) Bonvenon do al mojosa
                      JESumado post la 1a kaj antaŭ la 2a JES!

2009.12.24.  Por ĉiuj partoprenantoj de JES bonan kaj senproblemon alvenon al
                      Zakopane. Por tiuj, kiuj ne povis aliĝi aŭ havis aliajn novjarajn
                      planojn, ĉion la plej bonan en la Nova 2010 jaro!

2009.12.22.  Liptova Esperanto-klubo invitas Vin al la 28a ascendo sur montopinton
                      Poludnica kaj renkontiĝo de vojaĝantoj, omaĝe al VLADKO  SUROVČEK,
                      kiu okazos de la 7-a ĝis la 10-a de januaro 2010 en civito Liptovský Ján.
                      Detalaj informoj dum JES, informoj pli rapide:
                     Jan Vajs 0903/588 102, poludnica83(ĉe)gmail.com
                      aŭ Petro Baláž 0902/203 369, petro(ĉe)ikso.net

2009.12.17.  Aperis jam la UNUA INFORMILO. Elŝutu ĝin PFD-forme sub la adreso:
                      http://jes.pej.pl/JES-informilo.pdf

2009.12.16.  En la paĝo Programo aperis la informoj pri la novaj artistoj, kiuj prezentos
                      sin kadre de la Vespera Programo.

2009.12.12.  Finiĝis dissendado de la personaj retmesaĝoj, en kiuj vi estis informitaj
                      pri viaj kondiĉoj, kostoj kaj demanditaj pri diversaj program-aferoj.
                      Se la personan retmesaĝon iel vi ne ricevis, bv. kontaktiĝi kun Irek. 

2009.12.06.  Eksciu novajn programajn proponojn: Ideoj pri Ekskursoj, Taga Programo
                      kaj Vespera Programo. Baldaŭ la unua informilo kaj personaj retmesaĝoj
                      pri la partopren-kostoj. Ĉi-semajne pli ofte kontrolu do vian retkeston.

2009.11.16.  En la paĝo Programo aperis la informoj pri la novaj artistoj, kiuj prezentos
                      sin kadre de la Vespera Programo.

2009.11.05.  En la paĝo Programo aperis la unuaj informoj pri la artistoj, kiuj prezentos
                      sin kadre de la Vespera Programo. Ekkonu la muzikan historion de
                      Ĵomart, Nataŝa kaj Carina, kiuj koncertos dum JES.

2009.10.30.  En la paĝo de Varsovia Vento-Klubo aperis kelkaj fotoj pri la laborkunveno
                      de la organiza teamo en Zakopane. Baldaŭ komentario. Vidu la fotojn.

2009.10.29.  Laŭ Ministro pri la Internacia Dialogo aperas reala ŝanco persone renkontiĝi
                      kun nia Honora Patrono, prof. Władysław Bartoszewski :)

                     WB1
        
                      Estimataj Gesinjoroj,
                      nome de la ministro Bartoszewski mi dankas pro agrabla letero.
                      En la tempo de la Junulara E-Semajno la ministro pasos tempon
                      ankaŭ en Zakopane. Komence de la decembro mi demandos,
                      ĉu aperos eblo de la renkontiĝo kaj mi sciigos vin por ke eventuale
                      priparoli la organizajn aferojn.
                      Kun esprimoj de estimo,
                      Marcin Barszcz
                      Kancelario de la Pola Ĉefministro


2009.10.28.
 
En la subpaĝo Alvenebloj aperis novaj informoj pri karavano de Francio al
                     JES. Organizantoj de karavano verkis paĝon kun aliĝilo al la karavano.

2009.10.22. En la subpaĝo Kondiĉoj aperis novaj informoj pri liberaj ĉambroj proksimaj
                     al la JES-ejo pensjonoj.

2009.10.18. Semajnfine, en Zakopane, okazis la internacia kunsido de la organiza teamo,
                     dum kiu ni vizitis ĉiujn klasoĉambrojn de la JES-ejo, cerbumis kie kio okazos,
                     kaj priparolis ĉiujn gravajn aferojn. Al la partoprenantoj la organiza teamo
                     sendas alvokan mesaĝon... JES! (ĉar kial ne?).

2009.10.07. Bedaŭrinde, finiĝis jam la luksegaj :) ĉarmbroj kun la litoj. Restis nur la spaco
                     en la amasejo (kelkaj apartaj ĉambroj) aŭ ebloj mem ion trovi en Zakopane,
                     se nepre vi bezonas lukson. Eble, tio dependas de la interparoloj surloke,
                     ni sukcesos lui kromajn 10 litojn. Dum la aliĝo, en la kampo "helpo", skribu do:
                     mi petas liton, se eblas. Ni formos liston kaj informos vin, se la eblo aperos.

2009.09.28. Amuza reklamo pri JES, registrita dum FESTO, aperis en la 49a VV-Elsendo,
                     reklamas Julia :) Ĝi troviĝas je 9:47 minuto de la B-parto.

2009.09.28. En prepariĝo la lingvaj subpaĝoj, en la pola kaj la germana.

2009.09.27. Iniciate de la germana flanko aldoniĝis la sekva Patrono de JES, urbestro
                     de ĝemelurba Siegen al Zakopane, s-ro  Steffen Mues.

2009.09.05. Peto! Ĉu iu pli libera el inter vi helpus fondi E-paĝon en la Vikipedio
                     kaj el la pola, el la angla, el la germana aŭ el alia atingebla lingvo E-interpreti
                     la tekstojn pri la eminenta Honora Patrono de JES, prof. W. Bartoszewski?
                     La informoj en la Vikipedio.

2009.09.05. Aperis novaj subpaĝoj: Alvenebloj, Patronoj kaj Ligiloj. Paŝo post paŝo
                     ili plenumiĝos je novaj informoj.

2009.09.02. La frenezaj francoj de FESTO revenas! Per trajnkaravano ili veturos tra
                    Francio, Germanio, Ĉeĥio kaj Pollando ĝis JES! Por ekscii pli multe
                    da detaloj legu informojn en la subpaĝo Alvenebloj.

2009.08.30. En la subpaĝo La pagoj (malsupren) aperis la unuaj nomoj de la landaj
                     perantoj.

2009.08.30. En la subpaĝo Loko vi povas trovi jam iom pli multe da informoj
                     pri la loko de JES.

2009.08.29. Komenciĝis laŭtema difino de la LKK-taskoj ene de la organiza teamo,
                     vidu la subpaĝon Organizantoj.

2009.08.23. Vespere okazis la internacia skajpa renkontiĝo de la JES-organizantoj,
                     dum kiu oni priparolis respondecojn dum la antaŭpreparoj kaj la aranĝo
                     mem. Pli da detaloj, kiu pri kio okupiĝas kaj okupiĝos, baldaŭ.

2009.08.20. En la subpaĝo Loko komenciĝis kompletigo de informoj pri la alvenebloj.
                     Serĉu bonajn flugojn, ja ju pli frue des pli malmultkose. 

2009.08.18. Laŭ postuloj de la partoprenantoj, kiuj ŝatus loĝi ekster la JES-ejo
                     en la pensjonoj kaj hoteloj, en la subpaĝo Kondiĉoj ni komencis krei liston
                     de la utilaj informoj.