Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

La pagoj

JES08

Enskribpago  *  Programkotizo  Loĝkondiĉoj  *  Manĝoprovizo  Memzorge  *  Pago-ebloj

Por aliĝi necesas plenumi la aliĝilon kaj eskribpagi. Ne momento de la reta aliĝo, sed tempo,
en kiu vi enskribpagos, gravas en la postaj laŭperiodaj kalkuloj. Ĉiujn pagojn, escepte de
la enskribpago, vi rajtas reguli surloke, jam post la alveno.

Enskribpago 15 €

Enskribpago celas konfirmon de via aliĝo en la ĝusta periodo. Ĝi estas neredonebla, tamen
transdonebla. Diferenco inter enskrib- kaj antaŭ- pagoj. Enskribpago estas aparta pago
al ĉiuj aliaj kostoj, antaŭpago plej ofte parto de ili.

Programkotizo  (rabatoj -5 €, -10 €, -15 € laŭ interkonsento kun la organizantoj)

AĝoABC
< 20 20 € 25 € 30
20-29 25 € 30 € 35 €
29 > 30 € 35 € 40 €


    Aliĝperiodoj

a) ĝis la 15.10 sen krompago
b) post la 15.10 +10 €
c) post la 15.11 +15 €
ĉ) surloke +20 €

    Kategorioj  

A - Albanio, Bjelorusio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Makedonio, Malto, Moldavio,
      Montenegro, Portugalio, Rumanio, Serbio, Ukrainio, ĉiuj landoj de la Rusa Federacio,
      Azio, Afriko, Amerikoj kaj Aŭstralio.
B - Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio
C - ĉiuj aliaj

Loĝkondiĉoj

Dormejo - mankas liberaj litoj - salonoj kun litoj. Ĉiu lito (litmatraco) enhavos kompleton
      de litaĵoj por la tuta periodo, inklude de littuko, litkovrilo (peplomo), kuseno kaj kroma
      pledo. Oni ne ŝanĝos la litaĵojn ĉiutage, kiel en la hoteloj. Unufoja kroma ŝanĝo de
      litaĵoj kromkostas 5 €. Sekve al la litaĵoj ne apartenas man- kaj ban-viŝtukoj
      (la hotela/pensjona kutimo), kunportu do la proprajn.

  • 60 € - kosto pro la tuto (26/27.12 - 3.01)
  • 10 € - kosto de diurno por malplilonga periodo (minimume 5 diurnoj)

Amasejo - surplanka loko en diversaj lernejaj salonoj - necesas kunporti propran
      turisman matracon kaj dormosakon.  

  • 30 € - loko en amasejo pro la tuto (26/27.12 - 3.01)
  • 5 € - kosto de diurno por malplilonga periodo

Manĝoprovizo de la 27a tagmanĝe ĝis la 3a matenmanĝe.

Ni antaŭvidas tri manĝo-tempojn, te.: matenmanĝon, tagmanĝon  kaj vespermanĝon
     por ĉiomanĝantoj kaj vegetaranoj. La manĝejo estas ene de la JESejo.
Manĝo-diurno daŭras de tagmanĝo ĝis matenmanĝo. Tio signifas, ke se vi planas
     veni la 29an kaj forveturi la 2an, la 29an via manĝoprovizo komenciĝos per tagmanĝo
     kaj la 2an finiĝos per matenmanĝo. Anoncon pri via deziro mendi manĝojn surloke
     aŭ rezigni de la manĝoprovizo vi devas anonci unu manĝo-diurnon anticipe.

Vi rajtas mendi tutan manĝoprovizon aŭ nur ĝian parton.

  • 80  € - la tuta manĝoprovizo / 12 € - la diurna manĝoprovizo
  • 40  € - matenmanĝoj kaj vespermanĝoj / 6 € - unu matenmanĝo kun vespermanĝo
  • 40  € - la varmaj tagmanĝoj / 6 € - unu tagmanĝo

Memzorgantoj ricevos memzorgantejon kun varmigilo kaj mikroonda kuirejo.

Por ĉiuj partoprenantoj disponeblos senpaga 24-hora teo/kafo-bufedo ekde komenco
ĝis la fino de la aranĝo. En ĝi vi trovos akvo-varmigilojn, plastajn tasojn kaj diversajn specojn de kafo kaj teo.

Pago-ebloj

Pri via aliĝo decidas la enskribpago. Tiun vi devas pagi dum semajno post la aliĝo.
Ĉiuj aliaj kostoj vi rajtas reguli surloke.
Pagi vi rajtas helpe de la perantoj aŭ pere de:

  • UEA konto: peja_l.
  • Banko-konto de PEJ: Pekao SA, 64 1240 1037 1111 0010 0456 2765
    Pola Esperanto-Junularo; ul. Andersa 37/59a; 00-159 Warszawa
    nepre kun tiotolo: "JES + VIA NOMO"
  • GEJ-konto (nur en eŭroj):
    Deutsche Esperanto-Jugend e.V., Bank für Sozialwirtschaft Hannover, kto. 84 24 9-00,
    bankokodo 251 205 10; BIC: BFSWDE33HAN, IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
    Bv. indiki vian nomon + JES 2009

La perantojn serĉu en la estraroj de PEJ, GEJ kaj en la kluboj:

  • EkMazi (Rusio), Irina Goncharova - mirinda.strigo@gmail.com
  • La Tero (Ukrainio - Krimeo), Jefim Zajdman - espero@yalta.crimea.ua
  • EK (Ukrainio - Kijivo), Andreo Jankovskij - classs@bigmir.net
  • KEJA (Kroatio), Tomislav Divjak  - tdivjak@gmail.com
  • JEFO (Francio), Benoît Fonty - benfonty@gmail.com
  • ĈEJ (Ĉeĥio), Marek Blahuš - cxej@blahus.cz
  • IEJ (Italio), Michael Boris Mandirola - michaelboris@gmail.com

Demandu la organizantojn kion fari, se vi ne scias.