Junulara E-Semajno

26.12.2009 - 3.01.2010 Zakopane - Pollando

Programo

JES03

Koncize  *  Ideoj pri Ekskursoj  *  Taga Programo  *  Vespera Programo

Koncize

La aranĝo komenciĝos per malfermo de la JESejo la 26an de decembro je la 8a horo *),
tamen programe kaj manĝoprovize startos la 27an post tagmanĝo - finiĝos la 3an de januaro
je la 15a horo.

En la programo plej grandan atenton ni metos kompreneble al la vesperaj kaj noktaj proponoj. La koncertoj okazos preskaŭ ĉiuvespere - ĝis nun konsentis koncerte prezenti
sian muzikon: Ĵomart, Nataŝa kaj Carina,
Georgo Handzlik, Kimo - Hotelo Esperanto,
Platano - La Pafklik, Éric Languillat - Inicialoj DC kaj Gijom Armide.

Krome prezentiĝos la lokaj popoldancgrupoj kaj la esperantistaj teatroj, inter kiuj anoncis
siajn spektaklojn ia. teatro Improvizo el Jalto kaj
Georgo Handzlik en monodramo
"Dro Esperanto".

Ne mankos aliaj proponoj, inter kiuj konkurso por Superstelo de Esperantujo, dancejo, trinkejo, gustumejo de la orientaj teoj, karaokeumado, ludejo kaj la nokta amikumejo,
sendube plezurigos nian kunan tempon. 

Kompreneble la laboro pri la programo ankoraŭ daŭras, sekvu do la novaĵojn, ne hezitu
ankaŭ mem kontribue pliriĉigi nian programan proponon. Informojn pri la ebloj vi trovos
ĉe la Taga Programo.

La programo komenciĝados je la 10a horo (matenmanĝo), finiĝados... Tio sendube,
mojose kaj neimageble dependas ja de vi :)


*) La organiza teamo aperos en Zakopane jam la 25an vespere, pli malpli je la 20a horo,
   kaj festos. Ni petas informon, se vi intencus veni pli frue por aliĝi al la festumado.

Taga Programo

La programo, kiel ĉiam, plej grande dependas de la partoprenantoj mem.
Ĉu do vi anoncis jam vian kontribuon? Se jes, kion vi bezonos por la programeron vian
realigi: salon, salonon, aparataron, tabulon, kreton, projekciilon?  Por ke ĉiuj bezontaĵoj estu je vi dispono ĝustatempe, bv. informi la programkunordigantinojn:

  • Agnieszka Rzetelska (Aga) – agarz89(ĉe)tlen.pl
  • kaj Julia Hell – julia.hell@esperanto.de

Ni serĉas instruantojn de glitado kaj skiado!

Ideoj pri Ekskursoj

La ĉirkaŭaĵo turisme estas tiel interesa kaj bela, ke eĉ duonjaro ne sufiĉos por ĝin ekkoni.
Kvankam (pro proksimeco de la Tatra Nacia Parko) en la komenco ni ne planis specialajn
ekskursojn, dume aperis kelkaj ideoj, kiuj ni rekomendas ekkoni. Krome ni planas
viziti termajn naĝejojn, lernos skii, sledos kaj promenos tra montaro.

1) ekskursoj bus-piedaj kun ĉiĉerono en la proksima alta montaro - eniro en la Tatran
    Nacian Parkon, promenado laŭ turismaj vojoj, teo aŭ kafo en la montara ŝirmejo.

a) Dolina Kościeliska - 28.12.2009 je 9:00 (Kościeliska Valo), plej bela kaj plej interasa valo de Okcidentaj Tatroj laŭ belegaj formoj de ĉirkaŭaĵo kaj fenomenoj ĝustaj por kalkoŝtonaj terenoj, te. multaj grotoj, fonoj de subtera akvo ktp. Pri tuta Valo  cirkulas ĉarmaj famoj kaj rakontoj pri aventuristo kaj serĉantoj de trezoroj kaj 15-jarcentaj ministaj kutimaĵoj. Post vizito de Lago de Smrecziniski  (Staw Smreczyńskiego), ni trinkos varman teon en la montara sirmeŝo de Hala Ornak.
    facileco: tre facila, distanco: ĉ. 16 km ambaŭflanke, tempodaŭro: proksimume 6 horoj,
    kosto: 5 € + busa transporto al Kiry
   dato: 28.12.2009 je 9:00

b) Wierchporoniec. 30.12.2009 je 10:00 La vojo gvidas tra Rusinowa Polana (Rusina Herbejo), kiu famas pro belega pejzaĝo. Bonege prezentas sin ĉirkaŭaĵoj de Dolina Bialej Wody (Valo de Blanka Akvo) kaj parto ceteraj montopintoj de la Slovakaj Orientaj Tartoj Altaj. Dume ni vizitos ankaŭ Sanktejon de Maria (Sanktuarium Maryjne) en Wiktorówka, kiun vizitis oftre kardinalo Karol Wojtyła (poste jam kiel papo Johano Paŭlo la Dua).
    facileco: facila, distanco: ĉ. 10 km ambaŭflanke, tempodaŭro: proksimume 4 horoj,
    kosto: 5 €
    dato: 30.12.2009 je 10:00

c) Hala Kondratowa. (31.12.2009 je 10:00 ) Ni trinkos teon en hejmeca kaj malgranda ŝirmejo en la montherbejo Kondratowa, loko de kie somere oni povas eniri la monton Giewont. Survoje ligna monaĥejeto de Albertinki kun ĉelo de Frato Alberto, sekve bela pejzaĝo de montherbejo Kalatówka (vizito en tiea ŝirmejo). Ni krekomendas kunporti fotilojn kaj/aŭ fimilojn, ĉar ĉe rifuĝejo venas bestoj, ekz.: cervoj, ursoj, kapr(in)oj kaj aliaj.
    facileco: tre facila, distanco: ĉ. 9 km ambaŭflanke, tempodaŭro: proksimume 4,5 horoj,
    kosto: 5 € + eventuala busa transporto al Kuźnice (eblas ankaŭ perpiede)
   dato: 31.12.2009 je 10:00

2) tagaj busaj ekskursoj *)

a) Auschwitz-koncentrejo -( 30.12.2009 je 8:00)  kun tagmanĝo **) - Vikipedio - Auschwitz

Unu el la plej tristaj memoraĵoj de la dua mondmilito, koncentrejo Auschwitz (Oświęcim),
simbolo de teroro, amasmurdo kaj Holokaŭsto. Ĝi estis verkita de nazia germanio en duono de 1940-jardekado  en antaŭurbo de Oświęcim, aneksita de nazistoj al La Tria Regno.
Ĝi estas ununura koncentrejo kiu estas en Monda Listo de  Heredaĵo de UNESCO

    tempodaŭro: 8 horoj,
    proksimuma prezo ĉ.: 15 €.
    dato: 30.12.2009 je 8:00

b) Wieliczka-Salminejo (29.12.2009 je 9:00) - Vikipedio - Wieliczka

Ĝi havas ĉ. 300 km-jn de longeco kaj en 327m-jn de profundeco lokiĝas trotuaroj, klinejoj,
eksservigitaj kameroj, lagoj, ŝaktoj kaj ŝaktetoj kiuj sur 9 etaĝoj bildigas ĉiuj etapoj
de evoluo de mina tekniko. En 1976j. minejo estis enskribita al listo de ŝtataj arkivejoj,
kaj 2 jaroj poste en Unua Monda Listo de  Heredaĵo de Kulturo kaj de Naturo UNESCO.

     tempodaŭro: 6 horoj,
     proksimuma prezo ĉ.:15 €.
     dato: 29.12.2009 je 9:00

c) Niedzica: (02.01.2010 je 9:00) kastelo; akvodigo; muzeoj - kun tagmanĝo **)

Dum ekskurso ni vizitos lignan preĝejon el 1490 jaro en Dębno, kastelon kun ĉarejo
(veturilejo), kiuj lokiĝas ĉe artefarita de la rivero Dunajec lago en Niedzica,  akvodigon
kun hidroelektrejo, biendomo en  Łopuszna kaj sanktejo en  Ludźmierz.
Trako tre interesa pro ĉirkaŭaĵo kaj multoj lokoj por vizitado.

     tempodaŭro: 8 horoj,
     proksimuma prezo ĉ.: 15 €.
     dato: 02.01.2010 je 9:00

 *) la prezo dependas de la partoprenantoj kvanto - minimume 50 personoj por la buso,
**) la partoprenantoj sen manĝoprovizo mem pagos la kostojn de tagmanĝo.

3) tra muzeoj en Zakopane - senpagaj ekskursoj kun ĉiĉerono / urba ludo

   Promeno tra muzeoj en Zakopane – 27.12.2009 inter. 9.00 - 14.00:

  • Ekspozicio historia – etnografia – natura en Ĉefa domo
  • muzeo de Zakopana stilo (Willa Koliba )
  • galerio de Władysław Hasior
  • Tombejo de Meritoplenuloj kaj Malnova Preĝejo
  • plej malnova strato de Zakopane

4) termo-akvaj banejoj (akvoparko)

a) Termo-akvaj banejoj en Szaflary - du banejoj ekstere kaj du ene - informoj

     tempodaŭro: 3,5 horoj (2 horoj en la banejo)
     proksimuma prezo ĉ.: 5 € (por grupo pli  ol 15 personoj)
     + busa (trajna) transporto ĉ.: 3 € - 5 €.

b) Akvo-parko en  Bukowinia Tatrzańska - 12 banejoj, 6 ekstere kaj 6 ene - informoj

     tempodaŭro: 4 horoj (2,5 horoj en la banejo)
     proksimuma prezo ĉ.: 8 € (por grupo pli  ol 15 personoj)
     + busa (buseta) transporto ĉ.: 3 € - 5 €.

Vespera Programo

Kadre de la vespera programo okazos interesaj koncertoj kaj spektakloj de la esperantistaj teatroj. Inter ĉiuj konfirmis sian alvenon ĝis nun:

   Muzike:

    Teatre:

JES - prezento de Ĵomart kaj Nataŝa + Carina

Ĵomart kaj Nataŝa estas trubadura duopo kiu komencis kanti en esperanto en 1987 jaro,
sed loĝas ekde 1991 en Stokholmo, Svedio.

Antaŭ tio, de 1983, Ĵomart kantis unue sola, kaj poste kun sia Esperanto-rokgrupo Kredo.
La duopo devenas el Kazahio, kaj multe vojaĝis koncertante dum diversaj e-aranĝoj laŭ
tiamaj Sovetiaj respublikoj. En la jaro 1991 ili koncertis dum pluraj UKj kaj IJKj, pluraj
landaj kongresoj (en Hispanio, Seulo kaj Francio), e-festivaloj (IF, IJF, KEF, Arkones)
kaj multaj aliaj e-aranĝoj (IS, IJS, NR,...). La paro ankaŭ havis turneojn
laŭ Germanio (1990) kaj laŭ Francio (2004) kune kun sia filino Carina.

Ĵ&N aperigis la plej unuan en eksa Sovetio vinilan E-disketon Somera mondo (1989). En Svedio eldoniĝis
tri kasedbendojn kaj 2 lumdiskojn Valso por amikoj
en 2000, kaj Amu min en 2003. La artistoj estas nun
aktualaj per la nova KD ĴomArtaĵoj – La ruĝa albumo,
kiu aĉeteblos dum la JES! La KD enhavas la plej bonajn
malnovajn kantojn kun nova muzika aranĝo. Inter la 12
titoloj estas ia. Somera mondo, Fervojbileton mi
aĉetos, Nia trajno, Delonge
, Kiam mi restas sola
kaj aliaj konataj kaj ŝatataj kantoj.

Ĵ&N kantas proprajn, origine verkitajn en Esperanto, kantojn. Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon.
Profesia gitarludado de Ĵomart kaptas vian atenton! La kantoj de la duopo
estas por vere aŭskulti.
En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj
kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la
aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de
la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan
dialogon inter publiko kaj artistoj.

Lastatempe la paro koncertis kun sia filino, Carina
(13-jara), kiu havas plurajn proprajn kantojn en kiuj
gepatroj partokantas. Carina komencis kanti kiam
ŝi estis 3-jara kaj la unuan fojon ŝi kantis de
la scenejo antaŭ 400 partoprenantoj de la 3-a Azia
Kongreso en Seulo (2002) kiam ŝi estis 6-jara.

Carina aldonas pli rokan kaj blusecan etoson al la koncerto. Ŝi ankaŭ havas propran KDn
”Carina kantas por vi en esperanto”, kiu akireblas dum JES.

Venu kaj aŭskultu Ĵomart kaj Nataŝa + Carina dum ilia koncerto en JES! Pli da informo
kaj eblecon aŭskulti fragmentoj de la kantoj vi ricevos ĉe adreso de Ipernity

KDj interrete:

Kimo
  

Kimo / Kim J: henriksen - akordinisto, aktoro, dancisto, estis ano de la unua internacia E-bando Amplifiki.

En 1986/87 Amplifiki eldonis la albumon Tute ne gravas kun interalie la kanto "Sola". Poste li kunfondis la bandon Esperanto Desperado (komenca nomo Brokantaĵo). Esperanto Desperado eldonis Jen venas... brokantaĵoj en 2001 (kun interalie la kanto Ska-virino) kaj en 2004 la kodiskon "Hotel Desperado" Post la ĉesigo de Esperanto Desperado en 2005 granda parto de la bando daŭrigis en nova bando kiu prenis sur si la nomon de la lasta albumo de Esperanto Despero. Hotel Desperado ne nur kantas en Esperanto, sed ankaŭ en la hispana, dana, angla kaj ganaa lingvo. Samtempe Kimo kreis novajn kantojn kiujn li prezentas dum JES. Cetere li ankaŭ plurfoje performis kun la muzika, humora dancspektaklo "la hundo diras vaŭ vaŭ vaŭ" .

Farita dum la 65a IJK muzika intervjuo kun Kim: Varsovia Vento-Elsendoj

Platano (La Pafklik)

Platano estas unu el du membro de la Pafklik.
La Pafklik estas unua grupo kiu proponis hiphopon nur
en Esperanto. Platano prezentos mallongan koncerton
kiu enhavos ne nur kelkajn klasikajn kantojn sed ankaŭ
la novajn kantaĵojn. Por pli vilgligi etoson venos
surprizaj gastoj...
Koncerto de Pafklik dum JES. Nepre Venu!

Farita dum AS'2008 muzika intervjuo kun Katakana kaj Platano: Varsovia Vento-Elsendoj

Superstelo de Esperantujo

Vi kantas kiel najtingalo. Vi kapablas danci samtempe. Ŭoŭ!
Ĉu vi ĉiam revis obteni agnoskon pri viaj talentoj? Ĉu vi sopiras al internacia fameco?
Aŭ ĉu vi simple volas amuziĝi?

Partoprenu nian konkurson kaj iĝu la Superstelo de Esperantujo!
Se vi kredas je via destino, vi povos konvinki la tutan mondon (reprezentita de spertaj
juĝistoj kaj de elektita diverslanda publiko) pri via brileco! JES al via gloro!
Premio por la superstelo estas rabato de 50% sur la kotizo de sekvonta JES en Germanio!
Ĉiu partoprenanto ricevos kuponon por senpaga d/trinkaĵo!

Kion vi bezonas fari? 
Simplege. Unue, aliĝu al JES. Due, preparu kantaĵon kiun vi ŝatas kaj kiun vi kantos por pruvi vian valoron (kiel unua ŝtupo al fameco).
Trie: retpoŝtu vian aliĝ on al ni!

Bonvolu sendi nomon kaj kanton en retpoŝto sendita al: emcxjo(ĉe)gmail.com
Revelaciu vian superstelajn kvalitojn! Ankaŭ eblos aliĝi surloke.
  

Teatra E-studio "Improvizo"

Teatra E-studio "Improvizo" aperis en 2008 jaro ĉe jalta E-klubo "Tero". Ĝin gvidas
profesia reĝisoro Svetlana Kravcova. La studio jam prezentis unuaktajn spektaklojn
en IET-1 (Internaciaj esperanto-tagnoktoj, 2008), Ago-semajno (Slovakio), "Aroma Jalto"(2009),
"Arkones" (2009), "Velura sezono" (2009). En "Ago-semajno" spektaklo "Ĉevala familinomo"
estis preparita improvize dum 3 provludoj, partoprenis 10 partoprenantoj el 7 landoj. 

Nun la tuta kultura mondo festas 150-jaran jubileon de fama rusa verkisto Anton Ĉeĥov
kaj 200-jaran jubileon de fama rusa-ukraina verkisto Nikolaj Gogol. Ĉar Anton Ĉeĥov loĝis
en Jalta, lia krea trezoro estas precipe kara por ni. Inter la unuaktaj spektakloj,
kiujn la studio prezentos, du estas liaj. La tria - de Nikolaj Gogol.

(alklaku al bildoj por pligrandigi)

Prezentado de la teatro: Varsovia Vento-Elsendoj

Georgo Handzlik (koncerto, krome la teatra prezentado)


Konata en Esperantujo kiel Bardo Sen Barbo, Georgo kantas kaj amuzigas publikon
pere de la melankoliaj, ŝercaj kaj humuraj tekstoj jam iom pli ol 20 jaroj.

Kantisto, plej konatan komponaĵon
Mi volas danki vin, s-ro Ludoviko, aŭdis
ŝajne ĉiu e-isto, E-eldonisto - eldonejo KLEKS, lasttempe ankaŭ aktoro en rolo
de Ludoviko Zamenhof en memverkita monodramo Doktoro Esperanto, jen Georgo, artisto-amiko, kies arton du-foje
ni ĝuos dum JES. Unue ni ĝuos koncerton
plenan de konataj kaj novaj kantoj,
sekve la teatran spektaklon.

Intervjuo kun Georgo kun ekzemploj de lia muziko: Varsovia Vento-Elsendoj

Éric Languillat

Malfacile difini la muzikan stilon de Eric.  Sendube ĝi naskiĝis iam en la koloraj sonĝoj sub influo de Tangerine Dream muziko kaj la franca poezio.

Tiu mikso, foje kvazaŭ simila al new wave el la fino de la 80aj jaroj, bongustas sone, ankaŭ pro delikataj, refleksiaj tekstoj. Éric Languillat, bonvenon al la koncerto!

Intervjuo kun Éric kun ekzemploj de lia muziko: Varsovia Vento-Elsendoj

Gijom Armide

Per lia piano kaj lia kanto, Gijom Armide demonstros al ni, ke ĝojo devenas de beleco, eĉ kiam beleco devenas de malĝojo. La pruvoj estos ritmaj, la logiko estos tona, la rezono estos emocia. Vi ne bezonos noti, ĉio rekte kaj neforviŝeble presigxos en vi. Nur venu kun bonaj oreloj kaj malferma spirito. Tamen, vi opcie bezonos voĉon,  do se vi havas, bonvolu kunporti. Atentu! por ke ĉiuj povu kompreni, Gijom uzos universalajn lingvojn: amon kaj muzikon.

Intervjuo kun Gijom: Varsovia Vento-Elsendoj Parto B.