
JES 2010 – 27.12.2010-02.01.2011Jen atendas nin la dua eldono de Junulare E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin en orienta Germanio, en la belega Spree-arbaro, en la urbeto Burg. Kadre de nia temo: Estinteco, estanteco, estonteco okazos multaj diversaj programeroj. Unuflanke la temo rilatas la la regiono mem kun siaj tradicioj, regionaj minoritatoj kaj la demando pri ilia hodiaŭa signifo. Aliflanke la temo taŭgas por JES kaj la ĝenerala Esperanto-movado: Kial oni kreis Junularan E-Semajnon? Kion pensas homoj pri ĝi? Kaj kiel ĝi evoluu? Aldone la temo permesas multon da libereco por multnombraj interesaj programeroj. Tiu kiu partoprenis la unuan JES-n, scias pri kio temas: Renkonti geamikojn kiujn oni normale ne vidas kaj kune vivi dum unu semajno en la eksterordinara Esperanto-mondo! Kaj tiu kiu maltrafis la JES-n nepre devus kapti la ĉi-jaran okazon. ;-) |
AktualaĵojAKTUALAĴOJ ĈEFPAĜEPor ŝpari al Vi ĉiuj troan klakadon, en la ĉefpaĝo ekde nun aperos ĉiam du la plej freŝaj aktualaĵoj. Pliaj troviĝas en la paĝo kun novaĵoj. ALDONOAJ NOKTOJ EN JESEJOKelkaj homoj jam demandis nin pri ebleco tranokti pli longe antaŭ kaj/aŭ post la aranĝo. Tio eblos kaj pli detalajn informojn ni publikigis en la paĝo pri kondiĉoj. |
Neforgesebla etoso, neordinaraj temo kaj homoj, nestreĉa programo, nemalbela loko, nekutimaj ideoj. Semajno de mojosa ludo!
JES signifas la junularan etoson - ne forgesu tion se vi ŝatas trankvilajn aranĝojn!