Alvenebloj

AKTUALAJ INFORMOJ

Jen kelkaj helpaj ligiloj por trovi la vojon:
de Berlin Ĉefstacidomo
de Cottbus trajnstacidomo
de Dresden Ĉefstacidomo
de Frankfurt Oder
de Leipzig
de Schönefeld
La serĉilo de la VBB
Mapo kun ĉio ĉe Google Maps

PER AVIADILO

La plej proksimaj flughavenoj estas Dresden, Berlin (Schönefeld, Tegel aŭ Tempelhof), Leipzig-Halle kaj Altenburg-Nobitz.

PER TRAJNO

Bedaŭrinde la traĵeto inter Berlin kaj Cottbus estos rekonstruata en decembro. Pro tio ne ekzistas rektaj trajnoj inter Berlin kaj Cottbus. Sed vi havas alternativojn:

Inter Berlin kaj Cottbus veturados rapidaj trajnoj kiuj nur haltas en Berlin Potsdamer Platz, Berlin Südkreuz kaj Calau. La veturo daŭros 1:45. En Calau prenu la trajnon RB14 ĝis Lübbenau. De tie prenu la buson 500 ĝis Burg.

Inter Königs Wusterhausen (apud Berlin) kaj Cottbus veturados rapidaj busoj duhore (Linio A). La veturo daŭros 1:25.

Inter Königs Wusterhausen kaj aliaj urboj veturados diversaj linioj ĉiuhore.

Inter Berlin-Schönefeld kaj Königs Wusterhausen ankaŭ veturados busoj.

PER AŬTOMOBILO

El la nordo (Berlin): Ekde Berlin Schönefelder Kreuz (granda aŭtovojkruciĝo) prenu la A13 en direkto de Dresden/Forst ĝis Dreieck (triangulo) Spreewald. Poste daŭrigu sur la A15 (en direkto de Cottbus/Forst) ĝis la elveturejo Vetschau. Poste daŭrigi sur la ŝoseo ĝis Burg. En la urbeto mem orientiĝu laŭ la ŝildoj.

El la sudo (Dresden): Ekde Dresden Dreieck Nord (norda kruciĝo) prenu la A13 en direkto de Berlino ĝis Dreieck (triangulo) Spreewald. Poste daŭrigu sur la A15 (en direkto de Cottbus/Forst) ĝis la elveturejo Vetschau. Poste daŭrigi sur la ŝoseo ĝis Burg. En la urbeto mem orientiĝu laŭ la ŝildoj.

PER BUSO

La plej bone atingebla stacidomo estas Cottbus kaj de tie veturas pluraj busoj al Burg. Prenu la 44,46 aŭ 47 ĝis Burg. De la haltejo ĝis la junulgastejo oni bezonas 15 minutojn.

Alia stacidomo troviĝas en Vetschau. De tie iras la buso 38 al Burg.

PER TRAJNKARAVANO

Al JES eblas veni kune kun malmultkostaj kaj ekstremmojosaj trajnkaravanoj. La karavanoj ekas de Strasburgo, Parizo, Venlo (Benelukso), Frankfurto kaj Vieno. Pliaj detaloj en informilo kaj ĉe Alekĉjo - alekcxjo(ĉe)gmail.com. (informilo aktualigita la 16-an de decembro)