La novaĵoj

KAJ LA ARANĜO FINIĜIS...

Ni dankas al ĉiuj 252 partoprenantoj pro tiom bonega kaj neforgesebla etoso. Al tiuj, kiuj kaptis la JES-viruson ni aparte deziras rapidan resaniĝon ;) Nun ni kolektas informojn pri artokoloj, fotoj, filmoj ktp. pri la aranĝo, do se vi scius pri iu, bonvolu kontakti nin. Por esti konstante informita pri JES aliĝu al nia dissendlisto, grupo ĉe Facebook kaj sekvu ĉe Twitter. Fine iom da statistikoj. Partoprenantoj de JES estis el 27 landoj (inter ili el 4 ekstereŭropaj: Suda Koreio, Brazilo, Israelo, Japanio). Plej multaj estis el: Germanio, Ukrainio, Rusio, Francio, Pollando, Nederlando, Britio. Ĉiujn senescepte ni jam nun invitas al venontjara JES!

RETA ALIĜADO FERMITA

Al JES aliĝis 301 homoj. Nun la reto aliĝilo nun estas malŝaltita kaj oni povas aliĝi nur surloke.
2010-12-21

MODERNA ĴURNALISMO - TRENJ-SEMINARIO

Ĉu vi volus helpi pli videbligi Esperanto-movadon al ekstera publiko? Ĉu vi ŝatus verki artikolojn pri Esperanto? Ĉu vi pretas ekscii "trukojn", konsilojn, kiel bone skribi, kiel elekti trafan titolon, kiel verki koncize, tamen inform-riĉe? Ĉu vi emus iĝi kunlaboranto de la nova projekto aktuale.info? Tiukaze nepre partoprenu la trejnseminarion pri moderna ĵurnalismo!

Daŭro: 3x90 min. (= 3 tagoj po 2x45 min., kun eta paŭzo inter du sesioj. Datoj: 28., 29. 30.12.)

Enhavo skiza (pli detala aperos antaŭ la aranĝo):
- Prezento de la projekto aktuale.info - ĝiaj celoj, enhavo, funkciado, ktp.
- traduk-sistemo de aktuale.info - labori efike pri la E-novaĵoj
- verkado de artikoloj (pri EO, ĝenerale)
- titol-kreado
- serĉado de fontoj
- tradukado de novaĵoj
- kunlaboro transnacia
- bildoj, sonoj, videoj
- utilaj programoj

La trejnadon gvidos: Stano Marček – redaktoro de la revuo Esperanto kaj la E@I-estraranoj: Peter Baláž – kunordiganto, Jevgenij Gaus – programisto de aktuale.info, Marek Blahuš – nuna E@I-staĝanto, Yves Nevelsteen – eldonisto.

Interesiĝantoj pri la trejnseminario bv. anonciĝi antaŭ JES rete al: info@aktuale.info, aŭ venu rekte dum JES al la seminario. (La trejnado okazos la 28-an, la 30-an kaj la 31-an de decembro de la 11:00 ĝis 13:00; pri la preciza loko bv. konsulti la programon surloke.)

PS: ĝuste dum JES estos lanĉita la nova projekto de E@I – novaĵ-retejo pri E-movado: www.aktuale.info Venu al la trejnseminario kaj partoprenu ĝian naskiĝon!

Rim.: Se vi havos vian teko-komputilon kun vi en JES, bv. kunporti ĝin – utilos :)

2010-12-19

KONCERTOS LPG

Al nia jam riĉa vespera programo (Kimo, Platano, Gijom, Rolf kaj aliaj) jen koncerte aldoniĝas plia stelulo: La Perdita Generacio!. Legu pli ĉe programo.
2010-11-11

VENU KARAVANE

Al JES eblas veni kune kun malmultkostaj kaj ekstremmojosaj trajnkaravanoj el Strasburgo, Parizo, Benelukso, Frankfurto kaj Vieno. Pliaj informoj en alvenebloj.
2010-11-08

PLI OL 200 ALIĜINTOJ

Aliĝis jam pli ol 200 homoj! Vidi ilin en listo de aliĝintoj.
2010-11-05

JES ĈE TWITTER

Junulara E-Semajno ekde hodiaŭ mesaĝas ankaŭ ĉe Twitter. Sekvu nin ĉe twitter.com/JESemajno!
2010-10-13

UNU KAJ DUPERSONAJ ĈAMBROJ

En nia junulargastejo ne haveblas unu aŭ dupersonaj ĉambroj. Tamen tiaj ĉambroj haveblas en kelkaj apudaj gastejoj. Pliaj informoj troveblas en kondiĉoj.
2010-10-12

PARTTEMPAJ KAJ INFANOJ

En la paĝo pri pagoj aperis du gravaj aktualigoj: prezoj por parttempaj partoprenantoj kaj rabatoj por infanoj.
2010-10-05

FINIĜAS LA UNUA ALIĜPERIODO

Restis nur kelkaj tagoj ĝis fino de la unua aliĝperiodo por la 2-a Junulara E-Semajno. Do aliĝu tuj por havi rabatitan partoprenon, samkiel jam pli ol 80 aliĝintoj.
2010-09-27

AKTUALAĴOJ ĈEFPAĜE

Por ŝpari al Vi ĉiuj troan klakadon, en la ĉefpaĝo ekde nun aperos ĉiam du la plej freŝaj aktualaĵoj. Pliaj troviĝas en la paĝo kun novaĵoj.
2010-09-09

ALDONOAJ NOKTOJ EN JESEJO

Kelkaj homoj jam demandis nin pri ebleco tranokti pli longe antaŭ kaj/aŭ post la aranĝo. Tio eblos kaj pli detalajn informojn ni publikigis en la paĝo pri kondiĉoj.
2010-09-08

ORGANIZA TEAMO KUNVENIS EN PICEJO

Nia kutima ĉiu-dusemajna organiza renkontiĝo neatendite translokiĝis al picejo. Kial? Ne, ni ne vere malsatis. Simple ni forgesis ŝlosilon al la klubejo. Tamen ne timu, dum la aranĝo ni promesas memori pri ĉiuj necesaj ŝlosiloj ;)
2010-09-07

RETA AlIĜILO FUNKCIAS!

Jam oni povas aliĝi al JES pere de reta formularo trovebla ĉi tie. Ne forgesu ankaŭ regule kontroli liston de aliĝintoj :)
2010-08-10

TAMEN EBLAS MEMZORGI

Malgraŭ komence malbonaj informoj evidentiĝis, ke la nigra scenaro ne realiĝos. JES-organizantoj vizitintaj ontan JES-ejon en Burg revenis venkaj kaj kontentaj - eblos memzorgi pri manĝoj! Necesas atenti tamen, ke tiu eblo estas nur por amasloĝantojn, ĉar junulargastejo vendas nur ĉambrojn kune kun manĝoj. Se iu el loĝantoj de junulargastejo preferus memzorgi, ni rekomendas anonci tion en nia reta dissendlisto - eble iu el amasloĝantoj deziros interŝanĝi. Pli detalaj informoj pri aliĝebloj troviĝas en la paĝo pri pagoj.
2010-07-06