Programo

Programo de la 2-a Junulara E-Semajno estas ankoraŭ preparata. Ni do volas kuraĝigi vin por kontribui al ĝi. Eble vi havas interesajn hobiojn aŭ spertojn, eble interesan laboron aŭ studfakon. Se vi ŝatus prezenti tion al partoprenantoj de JES, ni certe klopodos ebligi al vi havi programeron.

Ĉi jare la temo de JES estas "Estinteco, estanteco, estonteco", do programeroj al ĝi rilataj estas aparte bonvenaj.

Oni povas proponi progrmerojn plenigante ĉi-rilatan kampon en la aliĝilo, aŭ sendante retmesaĝon al koncerna programa respondeculo. Ambaŭokaze oni mallonge priskribu proponatan programeron kaj bezonatajn kondiĉojn por okazigi ĝin.

La nokta kaj vespera programo okazos en la lernejo.

Vespera programo

Kimo

Akordinisto, aktoro, dancisto, estis ano de la unua internacia E-bando Amplifiki
En 1986/87 Amplifiki eldonis la albumon Tute ne gravas kun interalie la kanto "Sola". Poste li kunfondis la bandon Esperanto Desperado (komenca nomo Brokantaĵo). Esperanto Desperado eldonis Jen venas... brokantaĵoj en 2001 (kun interalie la kanto Ska-virino) kaj en 2004 la kodiskon "Hotel Desperado". Post la ĉesigo de Esperanto Desperado en 2005 granda parto de la bando daŭrigis en nova bando kiu prenis sur si la nomon de la lasta albumo de Esperanto Despero. Hotel Desperado ne nur kantas en Esperanto, sed ankaŭ en la hispana, dana, angla kaj ganaa lingvo. Samtempe Kimo kreis novajn kantojn kiujn li prezentas dum JES. Cetere li ankaŭ plurfoje performis kun la muzika, humora dancspektaklo "la hundo diras vaŭ vaŭ vaŭ".

Farita dum la 65a IJK muzika intervjuo kun Kim: Varsovia Vento-Elsendoj

 

Platano (La Pafklik)

Platano estas unu el du membro de la Pafklik. La Pafklik estas unua grupo kiu proponis hiphopon nur en Esperanto. Platano prezentos mallongan koncerton kiu enhavos ne nur kelkajn klasikajn kantojn sed ankaŭ la novajn kantaĵojn. Por pli vilgligi etoson venos surprizaj gastoj...
Koncerto de Pafklik dum JES. Nepre Venu!

Farita dum AS'2008 muzika intervjuo kun Katakana kaj Platano: Varsovia Vento-Elsendoj

 

La Perdita Generacio

Ne facilas prezenti grupon tiel konatan kiel La Perdita Generacio (LPG) el Svedio. Ju pli des pli la bando, depende de la ebloj koncerti dum la esperantistaj aranĝoj, ofte ŝanĝiĝas. Radikon de LPG formas Tomio kaj Karen. Ilin akompanas diversaj muzikistoj, geamikoj. Tamen, kvankam ĉiu-foje la grupo prezentas sin alie, unu estas firma - la konataj de ni ĉiuj, socikritikaj kaj kŭeraj tekstoj kun ĉarmaj kaj emociaj melodioj. 
LPG naskiĝis el la svedlingva bando kun samsignifa nomo Den Förlorade Generationen aŭ DFG kaj ekde 2003 iom post iom komencis esti videbla dum la internaciaj aranĝoj. Dume publikiĝis la KD-diskoj "Eksenlime" (2007) kaj "Eksplodigos Vian Domon" (2008). "Malantaŭen", "Amokanto", "Nia fiera policisto" "Ĉiuj ni amegas Usonon"... Ĉu oni devas skribi pli multe? Bonvenon al la koncerto de LPG dum la JES!

Intervjuo kun LPG: Varsovia Vento Elsendoj

 

Gijom

Per sia piano, Gijom verkas kaj esperantigas kanzonojn, kiujn li ludas kaj kantas, parkere kaj perkore! Li amuziĝas, kaj se vi permesas, li amuzigas. Sed li ankaŭ ne hezitas esplori la profundon de la plej kortuŝaj kanzonoj. Tiukaze, Gijom ne enkostumigas siajn sentojn kaj verŝas sian korenhavon sursceneje! Faru same, kaj vi sentiĝos tiel senpezigitaj, kiel vi ekflugos! Sed « se timas vi pro altec', restu malalte! Mi ŝvebos en ekzaltec', vi restos sur asfalte! »

Leo & Leo

Leo kaj Leo? Temas pri eksteresperantujfama diskĵokeista teamo kiu profesie kune diskĵokeas en la tuta mondo. Dum la ĉifoja JES estos la unua ebleco por vidi kion ili prezentos al la Esperantistoj, jam nun atendu mondfamajn kaj esperantajn kantojn el cxiuj muzikstiloj.

Sed momenton, ambaŭ nomiĝas Leo? Jes! Kaj ambaŭ estas duon poloj/japanoj loĝantaj en la sama urbeto en Germanio. Kia hazardo! Aŭskultu kaj vidu do la plej profesiajn diskĵokeistojn en iu ajn esperanto renkontiĝo ĝis nun...

Kviza Vespero

Vespero da humuraj kvizoj kaj defioj, Rolf zorgos ke la kvizopartoprenantoj distru nin per siaj cxarmaj kaj amuzaj respondoj al seriozaj kaj stultaj demandoj!

Se vi volas partopreni, anoncu vin frue al Rolf (27an de decembro prefere). Ni bezonas:


La cxefa premio (cxiuj 8 homoj povos gxin gajni) estos.....

 

 

ChamäleoTon

Ĥameleono kaj sono, sono kiu adaptiĝas de konataj al novaj ritmoj - tio karakterizas la bandon ChamäleoTon kiu kapablas ludi multajn stilojn: bosanovo, bluso, latino kaj pliaj eksperimentecaj stiloj.
Per multaj instrumentoj (kontrabaso, gitaro, frapinstrumentoj, trombono, trumpeto, saksofono, transversa fluto) kaj elstaraj voĉoj la ĉarmaj muzikistoj rapide dancigas vin!

 

Jam-Sessio

Cxijare dum la JES 2010 okazos multaj novaj vesperaj interesajxoj. Interalie la Jam-sessio, en kiu cxiuj muzikistoj povas partopreni. Dum 2-3 provludoj (dumtage) vi povos ekkoni viajn kun-sessiistojn kaj elprovi ludi en internacia teamo. Poste sekvos oficiala koncerto dum la vespera programo de la JES 2010.

Jen la faktoj:

 

 

The ModStreets

Kiel la nomo formulas, tiuj kvar bon-vestistoj faras Mod muzikon, kio signifas Britrock kun kostumo kaj kravato. De 2009 Jakob (gitaro, kanto kaj piano), Mattscher (gitaro), Basti (baso) kaj Max (drumo) muzikumas tra Saksio, sed nun ili surpaŝas la Esperanto mondon.

 

42

Tiu numero ne nur estas la respondo por ĉio, sed ankaŭ la bando de la fratinoj Hanne kaj Helen kun la basistino Josi. Ili ne volas difini iun muzik-stilon, do tial ili povas ludi ĉion kio al ili plaĉas. Plej ofte sonas kiel Groove'n'Rock. Espereble ankaŭ Esperantujo ŝatos!

 

The Heroine Whores

Rumoro. Spektaklo. Bruo. Sentimento. Se vi ŝatas tion, eble vi ŝatos tiun bandon el Leipzig. Tarcy (gitaro, kanto), Martin (drumo) kaj Hanne (baso) ludas kaj vivas Grunge, la muzik-movado kiun Nirvana publikgis. Vi pensis ke ne ankoraŭ ekzistas? Vi vidu! (Sed ne forgesu orelprotekton ;-)

 

Karaokeo

Ekde kelkaj jaroj karaokeumado ravas al amasojn dum JES kaj aliaj renkontigxoj. Ni disponas je memfarita kolekto da Esperant-lingvaj kantoj (dankon al Vinilkosmo por doni la rajtojn) kaj multaj anglaj kaj hispanaj kantoj.

Mi provas grandigi la stokon tiel ke Vi povu prezenti kantojn en Via lingvo. Se vi do disponas je karaokeo-dosieroj, bonvolu kontakti min (elli.laika@esperanto.de).

 

Lena & Shenja

Ni estas patrino kaj filino, ambaux muzikistinoj kaj en nia programo estas memskribitaj Esperanto-kantoj dum la lastaj 25 jaroj en Esperantujo. Plejparte tio estas lirikaj melodioj kaj ankaux kelkaj viglaj ukrainaj popolkantoj, akompanataj per piano, violono, du akustikaj gitaroj kaj metalofono kaj blovharmoniko.
Dum la koncerto ni volas prezenti nian novan kompaktdiskon, kiu nomigxas "Tra la songxoj".

Teatra vespero

2010 jaro estas jubilea por granda rusa verkisto A.Ĉeĥov (`150-jara datreveno) kaj granda rusa-ukraina verkisto N.Gogol (200-jara datreveno). Esperanto-teatro “Improvizo” el Jalta (Ukrainio) prezentos 3 komediajn spektaklojn laū motivoj de iliaj verkoj.

Krimea vespero

Jaltanoj prezentos Internacian artan E-festivalon “Velura sezono”, kiu okazos en Jalta (Krimeo) tuj post IJK en Kievo kaj estos la Postkongreso. Poste sekvos du kurtaj spektakloj kaj gustumado de famaj krimeaj vinoj.