Junulara E-Semajno 2011

27.12.2011 - 01.01.2012 Pollando, Gdansko



Alvenebloj

AGD01_002.jpg

JESon, do la urbon Gdańsk, oni povas atingi fluge, trajne, buse, aŭte, ankaŭ prame,
se nur la pramoj vintre funkcios. La junulargastejo kaj JESejo troviĝas 5 min. perpiede
de la ĉefa fervoja stacidomo "Gdańsk Główny". Proksimeco  de la ejoj al la ĉefaj
komunikacioj ligoj vintre ja gravas, ĉu?

La JESejo: Gdańsk, ul. Aksamitna 8 (la akceptejo ekde la 27a de decembro),
La junulargastejo: Gdańsk, ul. Wałowa 21.
La koncertejo: Gdańsk, ul. Podwale Staromiejskie 51/52

Ju pli frue vi pensas pri la vojaĝo des pli malmulte vi pagos,
memoru pri tio!

Per aviadilo

Jen listo de ĉefaj urboj de Eŭropo. Serĉu la urbon de kie vi povus flugi kaj klaku ĝin
po trovi retpaĝon de la koncerna flugkompanio.

Alicante - Ryanair, Arhus - Wizzair,
Barcelono - Wizzair
, Bergen - WizzairBirmingham - RyanairBristol - Ryanair,
Cork - Wizzair,
Doncaster / Sheffield - Wizzair, Dortmund - WizzairDublin - Ryanair,
Dusseldorf - Lufthansa,
Edinburgo - RyanairEinhoven - Ryanair,
Frankfurt - LotFrankfurt - Lufthansa,
Glasgow - WizzairGoteborg - Wizzair,
Hamburg / Lubek - Wizzair, Helsinko - Finnair,
Kopenhago - FlysasKolonia/Bonn - Wizzair,
Leeds Bradford - RyanairLiverpool - Wizzair,
Londono / Luton - WizzairLondono / Stansted - Ryanair,
Malmo / Sturup - WizzairMilan / Bergamo - WizzairMuniko - Lufthansa,
Oslo - Flysas, Oslo - NorwegianOslo / Rygge - RyanairOslo / Torp - Wizzair,
Parizo Beauvais - Wizzair, Parizo Beauvais - WizzairPrestwick - Wizzair,
Rigo - AirbalticRomo - Wizzair,
Stavanger - WizzairStokholmo - FlysasStokholmo / Skavsta - Wizzair,
Turku - Wizzair,

De la polaj urboj al Gdansk

Kraków - Eurolot, Varsovio - LotWroclaw - EurolotWroclaw - Wizzair,

Per trajno

Nun daŭras rekonstruoj de la ĉefaj fervjoj en Pollando, inter alie tiuj al Gdańsk,
pro tio oftaj (du-monataj) ŝanĝoj de la horaroj - la aktuala trajn-horaro do
aperos en komenco de la decembro. Se vi planas alveni al JES trajne
kontrolu la trajn-ligojn komence de la decembro aŭ tiam venu al tiu ĉi paĝo
por ekscii plej aktualajn konektojn.

Horaroj pere de: BD - Deutschebahn, PKP - La pola trajnkompanio.

Per aŭtomobilo

Vi povas uzi la vojplanilon de google (maps.google.com).

Per buso

Nun ankoraŭ estas grandega rabato pri busoj en Pollando. La kompanio Polski Bus
vendas biletojn kontraŭ unu zloto ene de Pollando. Ili ekigas busojn ankaŭ de eksterlande
(de Berlino, Bratislavo kaj Prago) pli malmultekoste ol ĝenerale. Indas eluzi la eblon.
Por serĉi pri busveturado eblas ĉe Polski Bus.

Per pramo

De apud Stokholmo de urbo Nynäsham veturas pramo al Gdansko.
Kontrolu en la retpaĝo: Nynäsham-pramo.

De Helsinko kaj Rostock veturas pramoj al Gdynia (kiu estas tuj apud Gdansko).
Informiĝu: de Helsinko, de Rostock.

La haveno troviĝas 15 min perpiedede la ĉefa stacidomo "Gdynia Główna Osobowa",
de kie vi povas rekte atingi stacidomon "Gdańsk Główny"
pere de SKM-interurba trajno (30 min).

PER TRAJNKARAVANO

Pri trajnkaravanoj de Francio vi povas informiĝi ĉe Alekĉjo ĉe alekcxjo(ĉe)gmail.com.
Trajnkaravano ekas ankaŭ de Bratislavo tra Prago rekte al Gdansko kontraŭ (70-80 eŭroj).
Pliaj informoj ĉe Vít Guglielmo Mišurec: esperanto.vit(ĉe)volny.cz

Por hungaroj estas bonega eblo veturi per trajno de Budapeŝto ĝis Varsovio nur kontraŭ
29 eŭroj (kun sidloko) aŭ 39 eŭroj (kun kuŝlokoj). La trajno trairas Bratislavon,
Břeclavon kaj Katowice.

Informiĝu ĉe: HU - Elvira, DB - deutschebahn.


ĈI-TIE vi trovos aliĝilon al la karavano kiu iros:
- el Strasburgo trairante la jenajn urbojn: Baden-Baden, Karlsruho,Wurcburgo, Erfurto, Magdeburgo, Berlino kaj Frankfurto-ĉe-Odero
- el Forbaĥo tra Majnco, Frankfurto-ĉe-Majno, kaj Kaselo
- el Vieno tra Pasavo, Nurenbergo, Lepsiko kaj Kotbuso
- el Hamburgo
- el Venlo tra Duisburgo, Dortmundo, Mindeno kaj Hanovro.
Ĝin organizas Alekĉjo kaj Roĉjo.