Junulara E-Semajno 2011

27.12.2011 - 01.01.2012 Pollando, Gdansko



Kondiĉoj

SKwalowa2a.jpg

La JESejo: Gdańsk, ul. Aksamitna 8 (la akceptejo ekde la 27a de decembro),
La junulargastejo: Gdańsk, ul. Wałowa 21.
La j-gastejo2 kaj koncertejo: ambaŭ en sama loko:
    Gdańsk, ul. Podwale Staromiejskie 51/52

La ĉefa junulargastejo troviĝas 3 min. perpiede de la JESejo - 5 min. de la ĉefa stacidomo
Gdańsk Główny - kaj havas 96 lokojn en 2,3,4 kaj multpersonaj ĉambroj.

SKwalowa0b.jpg

Ĝi, kiel ŝtata junulargastejo, estas relative komforta (vidu la subajn fotojn) kaj eblos
en ĝi (krompage) esti por pli longa periodo - te. veni al Gdansko pli frue kaj resti
ĝis kiam vi deziros.

SKwalowa3b.jpg SKwalowa4b.jpg

SKwalowa5b.jpg SKwalowa6b.jpg

Unue do la plej rapide aliĝontaj ni lokiĝos en tiu ĉi la plej proksima de la JESejo loko.
Aliĝu do tuj por trovi vin en la plej oportuna ejo!

La dua junulargastejo troviĝas 12 min. perpiede de la JESejo, havas proksimume
30 lokojn en 4 personaj ĉambroj. Ne eblos en ĝi resti pli longe ol ĝis la 1a de januaro
do tiun ĉi-lokon ni komencos plenumi post manko de la litoj en la ĉefa junulargastejo.

En proksimeco de la JESejo troviĝas ankaŭ diverskostaj hoteloj kaj pensjonoj.
Informojn pri ili baldaŭ vi trovos en tiu ĉi subpaĝo.