Junulara E-Semajno 2011

27.12.2011 - 01.01.2012 Pollando, Gdansko



Loko

A01_034b

Gdansko... Loko historia, unika kaj bela. Speciale taŭga dum la somero pro ebloj ripozi, naĝi
kaj sunbruniĝi sur maraj plaĝoj de la Balta Maro. Sed ankaŭ vintre la urbo taŭgas. Eble ne
pro naĝado en la sala akvo, kiu tiam kutime havas proksiman al nulo temperaturon.
Kompreneble naĝi vi rajtos - ni ne malpermesos, tamen dum la JES ni penos intivi
vin al la alternativaj ol renkontiĝo kun la vintra maro proponoj.

B01_021.jpg

Unue Gdansko estas historia, pli ol mil jaroj ekzistanta jam urbo, hejmo ia. de Hevelius,
Fahrenheit, Schopenhauer, Grass kaj Wałęsa. Ĝi surprizas per multnombraj antikvaĵoj
de arkitekturo burĝa, religia, militista kaj havena. La urbo imponas same per heredaĵo
de deko da jarcentoj de fascina kulturo kaj tempesta historio kiel per la eksterordinara
etoso de la loko, kie pasinteco kaj nuntempo plenharmonie kreas
la neripeteblan pejzaĝon.

B01_016.jpg

La gotika brikmasivo de la Baziliko al S-ta Maria superiĝanta la urbon, Longa Foirejo - unu
el la plej belaj placoj en Eŭropo, kiun ĉirkaŭas vico da riĉaj fasadoj de renesancaj brikdomoj,
kun la centre reganta statuo de Neptuno, malnova mezepoka Gruo (havena argano),
dormetanta ĉe la bordo de la rivero Motława - jen la plej rimarkeblaj simboloj
de Gdańsko.

B01_006.jpg

Daŭrigo sekvos :)