Junulara E-Semajno 2011

27.12.2011 - 01.01.2012 Pollando, Gdansko



Patronoj

D01_026a.jpg

Patronoj de la 3a Junulara E-Semajno:

S-ro Lech Wałęsa - Prezidento de Pollando
S-ro Roman Zaborowski - Vojevodo de Pomeranio
S-ro Paweł Bogdan Adamowicz - Prezidento de la urbo Gdańsk
S-ino Elżbieta Rogala-Kończak - Urbestrino  de la urbo Rumia

Sponsoroj de la 3a Junulara E-Semajno:

Biuro Promocji Miasta Gdansk - Biureo de Promocio de la urbo Gdansko.
Bandai Polska Sp. z o.o.
- Firmao produktanta porinfanaj ludiloj.
Veteranoj de la junulara movado Verda Golfo.

---------------------------------------------------

S-ro Lech Wałęsa
Prezidento de Pollando
en la jaroj 1990-1995

3jes_Gd_lech_walesa_2.jpg  FILW_Logo.jpg

Informoj pri la nuna agado de s-ro Prezidento

Lech Wałęsa

Al Prezidanto de la organiza komitato de Junulara E-Semajno

Estimata S-ro Prezidanto!
Responde al letero kun peto pri la Honora Patroneco por la JES,
en periodo inter la 26.12.2011 - 1.01.2012 en Gdansko,
kun ĝentilo mi informas, ke mi konsentas la proponon.
Samtempe mi promesas, ke mi penos interkonsenti pri la dato
de mia renkontiĝo kun la JES-junularo, por ke pli proksime
mi ekkonu la celojn de via evento en Gdansko, ankaŭ por
prezenti al la junaj homoj miajn personajn vidpunktojn
kaj opiniojn rilate al interesaj kampoj de la modera mondo.
Mi sendas korajn bondezirojn kaj salutojn!

Gdansko, la 6a de majo 2011.
Subskribo.


S-ro Roman Zaborowski
Vojevodo de Pomeranio

Vojevodo  Voj_patA.jpg

Informoj pri la vojevodio

Vojevodo de Pomeranio
Gdansko la 7an de junio 2011

Al Prezidanto de la organiza komitato de Junulara E-Semajno

Estimata S-ro Prezidanto
Kore mi dankas pro la propono de la honora patroneco
al la Internacia Junulara Renkontiĝo, kiun oni planas vintre de ĉi-jaro.
Mi konsentas kaj samtempe ĝojas, ke la ciklaj Renkontiĝoj Junularaj
allogas tiel grandan interesiĝon, ke transformiĝis en Eŭropan
Semajnon Junularan. Estas grave, ke pere de tiuj eventoj kulturaj,
turismaj kaj historiaj, oni instigas junularon al interedukado
kaj ludo malgraŭ la landlimaj dividoj. Tio estas ankaŭ perfekta
diskonigo de Pollando kaj nia regiono en Eŭropo kaj en la mondo.

Mi dankas pro engaĝiĝo en organizadon de tiuj eventoj,
mi deziras sukceson en realigo de ĉiuj tiuj renkontiĝoj.

Kun estimo,
Roman Zaborowski

Vojevodo-patroneco

S-ro Paweł Bogdan Adamowicz
Prezidento de la urbo Gdańsk

PAdamowicz.jpg GD_pat1a.jpg

informoj pri la urbo

Urbodomo en Gdansko - La Prezidenta Kancelario
Gdansko la 18an de aprilo 2011

Al Prezidanto de la organiza komitato de Junulara E-Semajno

Estimata S-ro Prezidanto
En la nomo de Gdanko-Prezidanto kun plezuro mi deziras informi,
ke la s-ro Prezidanto akceptis la Honoran Partonecon rilate al
Junulara E-Semajno,
kiu okazos inter la 26.12.2011 kaj 1.01.2012.
Mi estas konvinkita, ke la organizita evento renkontos grandan interesiĝon de la pola
kaj eksterlanda junularo, kaj influos diskonigon
de Gdansko en nia lando
kaj eksterlande.
... / priskribo de la kancelaliaj petoj pri la reguloj de patroneco / ...
Mi deziras sukcesan realigadon de la evento,

La Prezidenta Kancelario
Maciej Buczkowski

3jes_Gd_prezydentA.jpg


S-ino Elżbieta Rogala-Kończak
Urbestrino  de la urbo Rumia

Rumia%20B.jpg  Rumia%20Logo.jpg

informoj pri la urbo

Rumia, la 18a de julio 2011

Al la Pola E-Junularo

Kun plezuro mi akceptas proponon de la honora patroneco al Junulara E-Semajno.
Grave mi ĝojas, ke la Junulara E-Semajno okazos ankaŭ en nia regiono.
La ideo de geamikaj rilatoj inter la pola kaj la germana junularoj proksimas
al mia koro kaj ankaŭ al koroj de Rumia-urbanoj. 
Mi deziras sukcesojn en disvastigo kaj gvido de ankoraŭ pluraj internaciaj
renkontiĝoj de la esperantista junularo, kiuj okazados ankaŭ en nia regiono.

Urbestrino de Rumia
Elżbieta Rogala-Kończak


Rumia%20Patronat.jpg

Sponsoroj de la 3a Junulara E-Semajno:

Biuro Promocji Miasta Gdansk - Biureo de Promocio de la urbo Gdansko.

gdansko.jpg

Bandai Polska Sp. z o.o. - Firmao produktanta porinfanaj ludiloj.

La firmaon Bandai, sub la nomo Bandai-ya, kreis en 1950 s-ro Naoharu Yamashina.
La japana nomo "Bandai fueki" signifas "eterne konstanta".
S-ro Naoharu Yamashina asertis, ke tiu esprimo precize respegulas lian deziron
por ke la firmao kreu ludilojn kiuj vekos ĝojon ĉe ĉiuj generacioj, sendepende
de la aĝo, kaj firmao kreskos kaj evoluos.
Hodiaŭ Bandai Co.Ltd apartenas al unu el la plej grandaj ludilo-firmaoj en la mondo,
kaj produktoj kiujn prezentas en sia propono baziĝas sur plej popularaj licencoj
inter infanoj, kiel Ben 10, Power Rangers, Pokemon.
En septembro de 2005 firmaoj Bandai Co. Ltd kaj Namco Ltd.
ligiĝis kreinte Bandai Namco Group. Tiu konsistas el 50 firmaoj,
kiujn laborigas 3400 laboristoj.
En septembro de 2009 startis la pola filio sub la nomo Bandai Polska Sp. z o.o.
Ĝi okupiĝas pri disvastigo de la licenciaj ludiloj famaj el la animaciaj porinfanaj
filmoj. Ben10, Real Construcion, Power Rangers, Pokemon, Squinkies, Harumika,
Star Friends, Tinga Tinga kaj Pocoyo estas la nuntempa vendo-propono.

bandai.png