Junulara E-Semajno 2011

27.12.2011 - 01.01.2012 Pollando, Gdansko



Programo

C01_001.jpg

Kion skribi? Ni zorgas, ke la programo lasos en via memoro neforgeseble mojosaj
travivaĵoj! Ne temas nur pri la vespera programo, kiu abunbdos je personecoj
de la esperanta muzika scenejo. Ankaŭ ni pensas pri teatro, diversaj prezentaĵoj
popoldancoj kaj renkontiĝoj kun unikaj homoj, aŭtoritatoj. Ne multe da tempo,
sed multe da proponoj. Jen JES, la via!

Taga Programo

Lech Wałęsa - renkontiĝo!

La homo sen kiu la berlina muro ne falus!

walesa3.jpg walesa1.jpg

Estis aŭgusto de 1980 - preskaŭ la tuta Pollando strikis. Ne laboris la plej
grandaj centroj de la pola industrio, la laboristoj fermis sin en la fabrikoj,
ministoj ne deziris foriri minejojn, ĉesis funkcii komunikacio en multaj urboj
de la lando. La komunisma registraro ne sciis jam kion fari. La lando
komencis droni en granda kaoso. Ne helpis tiumigaj komunikatoj pere de
la radio, televido, kiu longe pri nenio raportis, ne helpis alvokoj, ke kontraŭ
la strikantoj venos la popolaj milico kaj armeo. Kaj ĉio tio komenciĝis pere
de kelkaj epizodoj, kiuj sekvis en la Gdanska Ŝipkonstruejo je la nomo de
Lenin. En ĝi, simpla elektrikisto, Lech Wałęsa, kiu ne konsentis malpravajn
decidojn de la direkcio, alvokis homojn al protesto. Baldaŭ komencis striki
la tuta laboristaro de la ŝipkonstruejo, kaj sur la ondo de tiu malkontento,
ankaŭ pli kaj pli profundiĝanta tiam ekonomia krizo, al la protesto tuj aliĝis
ankaŭ la aliaj. Aperis la fama listo de la postuloj, sen akcepto de kiuj neniu
deziris paroli kun la komunisma registraro pri fino de la striko.

Inter la postuloj estis unu, la plej grava - permeso fondi sendependan
de la komunisma reĝimo laboristan asocion Solidareco (Solidarność).
La simpla elektristo, kiu riskis ĉion, ankaŭ la vivon, staris en la fundo
de la protesto. Lech Wałęsa! - kriis tiam tuta Pollando.

walesa2.jpg

Kun granda plezuro ni informas vin, ke la fama prezidento de Pollando
en la jaroj 1990 - 1995, prezidanto de la laborista movado Solidarność
(Solidareco), ricevinto de Nobel-premio pro rezultoj de sia agado rilate
al la monda paco, konsentis renkontiĝon kun la partoprenantoj de JES
por diskuti kaj ambaŭflanke prezenti vidpunktojn pri la Unuiĝinta Eŭropo.
La renkontiĝo okazos en fama loko de la Gdanska-Ŝipkonstruejo, kie
aŭguste de 1980 komenciĝis sukcesa marŝo de Pollando en liberecon
de sub la komunisma reĝimo.

Homo, sen kiu la berlina muro ne falus. Ĉu vero aŭ ne?
Vi havos la privilegion demandi Lech Wałęsa mem!


Bonvenon al la unika punkto de la JES-programo!


Novula programo

Ni ĝojas ke ne nur "veteranoj" venos al JES. Speciale por homoj kiuj unuan fojon partoprenos e-aranĝon ni organizas novulan programon. Ĝin gvidos Dorota Rodzianko kaj helpos al ŝi armeo de anĝeloj.

Se vi estas novulo (se JES estas via unua esperanta aranĝo kiun vi partoprenas) kontaktiĝu kun Dorota (dorota.rodzianko@gmail.com) aŭ serĉu pli da informoj ĉe akceptejo.

Se vi volas esti anĝelo (se vi jam partoprenis E-aranĝojn kaj vi volas helpi al novuloj pli rapide orientiĝi dum JES) kontaktiĝu kun Dorota (retpoŝtadreso supre) aŭ serĉu pli da informoj ĉe akceptejo.

Komence de aranĝo ni kunigos novulojn kaj anĝelo por ke ĉiu novulo havu po unu anĝelo. Kune farita, ĉio estas pli facila kaj amuza :)


Popoldanca grupo "Gdańsk"

Ĉarma juna teamo de la urba kulturdomo, kiu prezentos la lokan danckulturon,
kaj instruos regionajn dancojn :)
En la JESejo.

Kaŝuba Familibando

Kaŝuboj estas slava popolo vivanta en la regiono okcidente de Gdansk
en norda Pollando. Plej ofte rekonata neoficiala ĉefurboj de la kaŝuboj estas
Kartuzy (Kartuzë), kvankam por nordaj kaŝuboj pli grava estas la urboj
Puck (Pùck) kaj Wejherowo (Wejrowò), kaj por sudaj kaŝuboj pli grava estas
Kościerzyna (Kòscérzna), dum iuj konsideras Gdańsk (Gduńsk), la plej
granda urbo de la regiono kaj ĉefurbo de la vojevodio Pomerio,
la ĉefurbo de Kaŝubio.

La Kaŝuba Familibando prezentos al ni la sekretojn de la kaŝuba minoritato,
inklude de rakontoj kaj muziko.

Komuna kandado kun La Perdita Generacio


Tiu programero tute ne bezonas priskribon :) Simple alvenu por laŭte kunkanti
kaj kune amuziĝi!

La Urba Ludo


Vi havos eblecon partopreni en la urba ludo. La ludo, sub la titolo
„DE PRINCO ŚWIĘTOPEŁK (SVENTOPELK) ĜIS LENIN” okazos en la centro
de Gdansko kaj ĝia temo estos historio de Gdansko.
La ludo estos simpla kaj dauras ne pli longe ol 90 min. En la ludo povas
partopreni 3 – 5-personaj grupoj.

Ateliero de Arta Juvelaro


Dum tiu kurso vi povos projekti kaj fari originalajn juvelojn el recikligitaj
aĵoj, ekzemple el plastikaj boteloj kaj ladskatolo.

Enkonduka kurso de akupresuro


Kurson gvidos Eckhard Bick kiu verkis plurajn librojn pri akupunkturo
kaj ĉina medicino, kaj regule gvidas akupunkturkurson por alternativaj
terapiistoj en Danio. Dum multaj jaroj li ankaŭ laboris kiel klinikokonsilisto
por dudeko da danaj akupunkturklinikoj.
Dum la enkonduka kurso vi aŭdos pri la teorio kaj principoj de akupunkturo,
kaj lernos uzi kelkajn gravajn punktojn sur la korpo. Gvidanto montros
pingladon de la punktoj, sed por ekzerci, vi ĉefe uzos premo-/masaĝometodon,
t.n. akupresuron. Tial kunportu facile depreneblajn vestaĵojn.

Kurso de ĵonglado


Se vi volas lerni ĵongli aŭ plibonigi vian nivelon iru al kurso de ĵonglado.
Komencantoj estas ĉiam bonvenitaj

Danckursoj


Dum JES vi havos ŝancon partopreni kurson de latinaj kaj klasikaj dancoj
kaj kurson de dano reggaeton. Preparu viajn... postaĵojn por movi!

Vespera Programo

Initialoj DC


i.d.c. estas plurlingva popa projekto el Frankfurto ĉe Majno.

Nutrita per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, i.d.c. miksas tiujn influojn en sia melankolia bunta elektropop-muziko, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drumomaŝinoj kaj propagandaj videoj el alia jarcento.

Se vi ne scias, pri kiu muziko kaj artisto temas, muzika
intervjuo kun Éric en la 69a elsendo de Varsovia Vento.


Kimo

Kim J. Henriksen, ankaŭ konata kiel Kimo. 50 jara. Kunfondinto de Amplifiki (la unua internacia rokbando kiu kantis en Esperanto) , Esperanto Desperado kaj Hotel Desperado. Verkis kantojn kiel Sola, Ska virino kaj Tute ne gravas.  Dum 8 jaroj li estis prezidanto de Dana Esperanto Asocio, kaj poste 2 jaroj kiel prezidanto de Kopenhaga Esperanto Klubo.

Denaska Esperantoparolanto, pola patrino, dana patro. Akordeonisto, kantisto. Dum la koncerto li prezentas kantojn de la lastaj 28 jaroj - do vi aŭdos malnovajn konatajn kantojn kaj tute novajn. Venu, aŭskultu, kantu, freneziĝu !

Intervjuo kun Kim farita dum la IJK en Liberec
ĉe Varsovia Vento-Elsendoj.

Danghera

Malte Ivan Olausson Bruhn -Ritma gitarist/perkutiloj/kanto
Emil Troelstrup - Baso/kanto
Oscar Lundsteen - Solgitaristo/kanto
Villads Bugge Bang - Drumo/perkutiloj/kanto

Fokusante al la surfmuziko, Danghera aldonas sian propran sonon kun inspiro de punko kaj forteca popo. Ĉiu muziko estas hejmfarita escepte de kelkaj kovraĵoj kiel ekz. la dancakanto (dana melodio kiu venkis la eŭropan kantkurson en 1963)

Danghera konsistas el kvar 17jaruloj kiuj ekkonas unu la aliajn de postelementa internulejo pasintjare.

La Perdita Generacio


La Perdita Generacio, mallonge LPG, estas esperantlingva muzikgrupo kiu naskiĝis el la svedlingva bando kun samsignifa nomo Den Förlorade Generationen aŭ DFG. Ties stilo povas priskribiĝi kiel “progg”-muziko: profundaj socikritikaj kaj kŭiraj tekstoj kun ĉarmaj, emociaj melodioj kaj harmonioj, subtenataj per interesaj ritmoj.

LPG iĝis parto de la esperanto-movado kaj jam ludis en multaj internaciaj renkontiĝoj. Dume publikiĝis la kodiskoj Eksenlime (2006) kaj Eksplodigos Vian Domon (2008) pere de la esperantmuzika eldonejo Vinilkosmo.

Dolĉe kaj dorne - eble - se plaĉus al vi ankaŭ... Estu ni generacio tiel perdita kiel ni agas!

La lasta, somera muzika intervjuo kun LPG
en la 73a elsendo de Varsovia Vento.


Asorti


Familia triopo el Litovio, urbo Visaginas. Koncertas jam pli ol 19 jaroj eksterlande. Stilo: Country, folk, blues. Prezentiĝis en multaj landoj, inter ili Finnlando, Japanio, Italio...
Eldonitaj 3 KD.
26 jara ano de Asorti Edgar koncertas ankaŭ kun aliaj litovaj kaj eksterlandaj grupoj, li komponas, kantas, ludas violonon kaj gitaron diversstile.

Pri muzika propono de Asorti kaj ĝiaj membroj
vi ekscios en la 74a elsendo de Varsovia Vento.


Gijom


Per sia piano, Gijom verkas kaj esperantigas kanzonojn, kiujn li ludas kaj kantas, parkere kaj perkore! Li amuziĝas, kaj se vi permesas, li amuzigas. Sed li ankaŭ ne hezitas esplori la profundon de la plej kortuŝaj kanzonoj. Tiukaze, Gijom ne enkostumigas siajn sentojn kaj verŝas sian korenhavon sursceneje! Faru same, kaj vi sentiĝos tiel senpezigitaj, kiel vi ekflugos! Sed « se timas vi pro altec', restu malalte! Mi ŝvebos en ekzaltec', vi restos sur asfalte! »

Gijom en la intervjuo de Varsovia Vento-Elsendoj.



Karaokeo

Ekde kelkaj jaroj karaokeumado ravas al amasojn dum JES kaj aliaj renkontigxoj. Ni disponas je memfarita kolekto da Esperant-lingvaj kantoj (dankon al Vinilkosmo por doni la rajtojn) kaj multaj anglaj kaj hispanaj kantoj.

Mi provas grandigi la stokon tiel ke Vi povu prezenti kantojn en Via lingvo. Se vi do disponas je karaokeo-dosieroj, bonvolu kontakti min (elli.laika@esperanto.de).



DĴ Kunar

Post la belega Esperanto-somero en Ukrainujo, DĴ Kunar revenas kun sia repertuaro de rok- kaj popmuziko el pasintaj jardekoj. Kompreneble li ankaŭ kunportis muzikon en Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj - kaj minimume unu plian version de "La Bamba"!


DĴ Leo

Vojaĝante tra la tuta mondo DĴ Leo ĉiam serĉas novajn lokojn por ludi, kaj en la JES 2011 en mojosega subtera diskejo, kiu jam estis en Berlino povas eble imagi kia etosplena diskejo atendos vin tie. La stiloj diversos, sed ĉiam la tauga ritmo por la dancejo. Venonte vi povos aŭdi Leon en la IJK 2012 en Japanio.