Fonduso "JES al novuloj"Ĉu vi havas maltro da mono por partopreni la ĉijaran JES-on en Naumburg? La fonduso "JES al novuloj" eble povas helpi. Temas pri sendependa fonduso ene de la Fondaĵo Mondo. La fonduso ne estas parto de la JES organizo, sed ebligas al kelkaj unuafojaj partoprenantoj senkostan aŭ malplikostan partoprenon en la JES. Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi:
Se vi akceptiĝas, la fonduso "JES al novuloj" pagos vian programkotizon, manĝokostojn kaj loĝadon en amasloĝejo (vi mem pagu la diferencon se vi volas loĝi pli lukse). Se vi venas de ekster Eŭropo kaj havas kostopruvilon, la fonduso ankaŭ kontribuos 100 EUR al viaj vojaĝokostoj (kiu certe ne sufiĉos sed helpos). Ĉu vi estas bona kandidato por la fonduso? Tiam skribu al jes.al.novuloj@gmail.com kaj inkluzivu tabelare la jenajn informojn:
Bonvolu certigi ke viaj sendataj informoj kompletas, alikaze ni ne povas trakti ilin. Limdato por kandidatiĝi: 10a de novembro 2012. |