Junulara E-Semajno 2012

28.12.2012 - 04.01.2013 Naumburg (Saale), Germanio



Kondiĉoj

Pri la Junulargastejo:

Retejo: jugendherberge-naumburg.de

Adreso: Am Tennisplatz 9, 06618 Naumburg (Saale)

Koordinatoj: Lat: 51.140840 (51° 8' 27.0234"), Lon: 11.810730 (11° 48' 38.6274")

Ĉio okazos en la junulargastejo. La amasloĝejo troviĝos en apuda domo, kiu apartenas al la junulargastejo. La trinkejo estos en la kelo, en ĉambro kiu ankaŭ kutime funkcias kiel trinkejo. Ĉambroj por prelegoj kaj aliaj programeroj estos en tiu domparto, en kiu la dormĉambroj troviĝos. La ejo por la vespera programo kaj la diskejo estas apud la manĝejo, for de la dormĉambroj.


Jen foto de la ekstero de la junulargastejo dum la bela januara vetero :)

La enirejo de la junulargastejo


Sube vi vidas fotojn de la ĉambroj, kaj de la amasloĝejo.

Duŝejoj troviĝas en la ĉambroj.


Plurloke troviĝas sidlokoj por sidi, babili kaj dormeti post longa nokto antaŭ programeroj ;-)


Manĝejo:

(Pardonu, se la fotoj aspektas iom tristaj, la vetero ne bonvolis doni a ni belan lumon :P)