Junulara E-Semajno 2012

28.12.2012 - 04.01.2013 Naumburg (Saale), Germanio



Loko

La 4-a JES ĉijare okazos en la Urbo Naumburg (Saale) en Germanio. La urbeto estas bone atingebla per trajno (rigardu al Alvenebloj). Inter la plej grandaj urboj en la ĉirkaŭo estas Lepsiko (Leipzig) kaj Jena.

Naumburg havas belan malnovan urbocentron, kiu estos malkovrebla por ekskurso aŭ memstare.