Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Ĉefa paĝo

Szczawno-Zdrój

La 5-a Junulara E-Semajno okazis en Szczawno-Zdrój (prononcu: ŝĉavno zdruj) – urbeto en kiu ankaŭ Zamenhof kuraciĝis! :-)

Se vi havas demandojn, sendu retmesaĝon al la JES-teamo ĉe jes@pej.pl

La novaĵoj

La 5-a JES jam pasis

Karaj partoprenantoj,

La 5-a Junulara E-Semajno estas jam malantaŭ ni. Partoprenis ĝin 185 homoj el 24 landoj. Plej multnobris gastoj el Germanio (52 homoj), Pollando (33), Francio, Slovakio (po 17) kaj Rusio (13).

Al ĉiuj vi ni ŝatus treege danki pro bonega etoso, pluraj momentoj grandiozaj, pompaj kaj kortuŝaj. Ni jam tre sopiras vin ĉiujn kaj esperas revidi - en sekvonta JES kaj en aliaj renkontiĝoj dum la jaro.

Dankon al vi!

Legu pliajn novaĵojn...