Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Alvenebloj

Adreso de la JES-ejo

Ĉefa JES-ejo (Pjasta Krono)

    Sanatorium Korona Piastowska
    ul. Wojska Polskiego 1
    58-310 Szczawno-Zdrój, Polska

Koordinatoj: Lat: 50.803751 (N50° 48' 13.5036"), Lon: 16.256826 (E16° 15' 24.5736")

Dua JES-ejo (Mjeŝko)

    Sanatorium Mieszko
    ul. Wojska Polskiego 4
    58-310 Szczawno-Zdrój, Polska

Koordinatoj: Lat: 50.804757 (N50° 48' 17.1252"), Lon: 16.255549 (E16° 15' 19.9764")

Alveno kun karavano el Benelukso/Francio/Germanio

JES13Vojaĝu malmultekoste al la 5-a JES en Szczawno-Zdrój per trajnkaravano. La karavano ekiros je vendredo la 27-a de decembro. Estos branĉoj el Strasburgo, kaj Venlo, kaj eble subbranĉoj el Akeno, Frankfurto, Berlino, Dresdeno aŭ aliaj urboj, se estos sufiĉaj petoj. Kompreneble estos ankaŭ branĉoj reen al la samaj direktoj.

Estas du ĉefbranĉoj: la franca kaj la nederlanda, kun eblaj flankaj branĉoj el Akeno, Frankfurto, kaj Berlino.

Pliaj informoj haveblas ĉe alesk.eu/karavano/jes-201314/.

Alveno kun karavano el Ĉeĥio/Slovakio/Hungario/Aŭstrio

Karavano ĈeSKEJPer trajnkaravano al Szczawno-Zdrój ebla alveni ankaŭ de sudo.

Estas du ĉefbranĉoj: la ĉeĥa kaj la slovak-hungara.
La ĉeha iros laŭ la vojo:
   Praha - Pardubice - Ústí nad Orlicí...
La slovak-hungara iros laŭ la vojo:
   (Budapest -) Bratislava - Břeclav - Brno
   - Česká Třebová - Ústí nad Orlicí...
Poste la branĉoj kuniĝos kaj daŭrigos jene:
   ...Ústí nad Orlicí - Lichkov - Kłodzko - Wałbrzych
   - Szczawno-Zdrój.

Pliaj informoj haveblas ĉe facebook.com/events/227027650785878/.

Memstara alveno

Unue al sudokcidenta Pollando

Por veni al JES unue necesas atingi sudokcidentan Pollandon. Plej taŭgaj konekto-punktoj estas ĉefe Vroclavo kaj Jelenia Góra, kaj eventuale Katowice. En Vroclavo (WRO) kaj Katowice (KTW) estas internaciaj flughavenojn. Iom pli foraj flughavenoj estas en Krakovo (KRK), Poznano (POZ), Varsovio (WAW, WMI) kaj Prago (PRG). Jelenia Góra atingeblas per rektaj trajnoj de Zgorzelec (landlimo kun Germanio).

Vroclavon per rektaj trajnoj eblas atingi de Dresdeno, Berlino, Bjalistoko, Poznano, Varsovio kaj per rektaj busoj de Lodzo, Poznano, Prago, Varsovio. Al Katowice oni povas veturi trajne el Budapeŝto, Bratislavo, Krakovo, Lodzo, Varsovio, Vieno kaj buse el Kievo, Krakovo, Lvivo, Lodzo, Varsovio.

Atentu! Studentaj rabatoj en la polaj fervojoj validas nur por studentoj de polaj universitatoj.

Sekve al Wałbrzych

Al Szczawno-Zdrój ne vojaĝas trajnoj. La plej taŭga funkcianta trajnstacio troveblas en Wałbrzych (Wałbrzych Miasto) – 4 kilometrojn de JES-ejo.

"Wałbrzych Miasto" estas facile atingebla trajne de Vroclavo (Wrocław, ĉ. 1 horon trajne), de Katowice (ĉ. 5 horojn trajne) kaj de Jelenia Góra (ĉ. 1 horo trajne). Buse ĝi facile atingeblas de Vroclavo kaj de Jelenia Góra.

Fine al Szczawno-Zdrój

Apud la trajnstacidomo “Wałbrzych Miasto” troveblas la bushaltejo “Żeromskiego - Dw. Miasto”, de kiu oni povas atingi la JES-ejon (haltejo “Szczawno-Zdrój - Solicka”), per la linio 8 (direkto “Sczawno-Zdrój”). La normala bileto por publika transporto de Wałbrzych kostas 2,20 zlotojn, rabatita 1,10 zlotojn (interalie por havantoj de ISIC-karto). La vojaĝo daŭras ĉ. 10 minutojn kaj la horaro de la buso estas ĉi-sube.

De lundo ĝis vendredo

   05:29 06:09 06:39 07:09 07:39 08:07 08:39 09:09 09:57 10:09 10:39 11:09 11:39 12:09 12:39 13:09
   13:29 14:09 14:39 15:09 15:39 16:09 16:39 17:09 17:39 18:09 18:39 19:09 19:39 20:35 21:35 22:35

Sabate

   04:35 05:35 06:35 07:35 08:35 09:35 10:09 10:39 11:09 11:39 12:09 12:39 13:09
   13:39 14:09 14:39 15:09 15:39 16:09 16:39 17:09 18:09 18:35 19:35 20:35 21:35 22:35

Dimanĉe kaj festo-tage

   04:35 05:35 06:35 07:35 08:35 09:35 10:39 11:09 12:09 13:09
   14:09 15:09 16:09 17:09 18:09 18:35 19:35 20:35 21:35 22:35

Se vi alvenas ekster tiuj horoj, bv. laŭeble frue kontaktiĝi kun la organiza teamo indikante vian precizan alventempon kaj poŝtelefonnumeron. Ni klopodos organizi por vi alian transporton.

Mapoj


Ligiloj