Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Fonduso "JES al novuloj"

Subteni

Ĉu vi ĉi-jare gajnis iom da mono kaj volas subteni la Esperanto-movadon? La fonduso "JES al novuloj" estas bona ebleco por tio. Ni subtenas malriĉajn novajn Esperantistojn, kiuj bone scipovas la lingvon sed pro manko de mono ankoraŭ neniam ĉe-estis grandan aranĝon kiel la JES. Ili povu sperti la mirindan etoson de junulara Esperanto-aranĝo por la unua fojo, helpu al la organizantoj kaj espereble revenu hejmen kun multaj belaj spertoj de Esperantujo.

Ĉiu donaco bonvenas. Se vi deziras donac-kvitancon, kiu malpliigos viajn impoŝtojn, stiru vian donacon al la Fondaĵo Mondo - kontaktu Stiftung Mondo ( stiftungmondo@gmail.com) pri tio. Se vi ne bezonas donac-kvitancon, vi povas indiki vian donacon rekte en la aliĝilo - skribu ke temas pri donaco por la fonduso.

Ricevi

Ĉu vi havas maltro da mono por partopreni la ĉijaran JES-on en Pollando? La fonduso "JES al novuloj" eble povas helpi. Temas pri sendependa fonduso ene de la Fondaĵo Mondo. La fonduso ne estas parto de la JES organizo, sed espereble ebligos al kelkaj unuafojaj partoprenantoj senkostan aŭ malplikostan partoprenon en la JES.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi:

  • Vi neniam ankoraŭ partoprenis en plurtaga Esperanto-aranĝo kun pli ol 100 homoj.
  • Vi aĝas sub 30 jarojn
  • Vi ne memstare povas financi JES partoprenon pro manko de enspezoj ekz. kiel studento, lernanto, mallaborulo
  • Vi pretas helpi al la organiza teamo dum la aranĝo aŭ verki artikolojn pri la JES

Se vi akceptiĝas, la fonduso "JES al novuloj" pagos vian programkotizon, manĝokostojn kaj loĝadon en amasloĝejo (vi mem pagu la diferencon se vi volas loĝi pli lukse).

Ĉu vi estas bona kandidato por la fonduso? Tiam skribu al jes.al.novuloj@gmail.com kaj inkluzivu tabelare la jenajn informojn:

  • Personaj datumoj: plena nomo, naskiĝdato, nacieco, plena poŝtadreso (strato, numero, urbo), telefonnumero, retpoŝto. Se vi havas, ankaŭ aldonu Facebook-konton, Twitter-konton kaj adreson de via blogo / privata retejo.
  • Viaj esperantaj spertoj: kial kaj kiam vi lernis Esperanton, kiujn renkontiĝojn vi partoprenis, kion vi faras / volas fari per Esperanto.
  • Kiel vi pretas kontribui al la evento? Ekz. prelego pri via hejmlando aŭ pri hobio
  • Kial la fonduso pagu por vi? Se vi estas studento aŭ senlaborulo, skanu kaj sendu taŭgan pruvilon.

Bonvolu certigi ke viaj sendataj informoj kompletas, alikaze ni ne povas trakti ilin.

Limdato por kandidatiĝi: 17a de novembro 2013.