Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Kondiĉoj

La ĉi-jara JESejo konsistos el du apudaj domoj (Mjeŝko, Pjasta Krono) kiuj apartenas al la komplekso de kuracdomoj de Szczawno-Jedlina [ŝĉavno-jedlina]. La manĝejo troviĝos en aparta konstruaĵo kaj koncertoj okazos en la najbara teatro.

La pli granda domo, Pjasta Krono (Korona Piastowska), estos la ĉefa JESejo. Tie troviĝos la akceptejo, programĉambroj, granda renkontiĝejo por babili, ludi ktp, libroservo kaj vespere – gufujo kaj drinkejo kun diskejo. Krome, en la konstruaĵo povos loĝi ĝis 150 personoj en 4- ĝis 8-personaj ĉambroj. La konstruaĵo estas adaptita por handikapuloj.

Mjeŝko (Mieszko) estos pli trankvila konstruaĵo. Tie estos preskaŭ 50 loĝlokoj en ĉambroj 2-, 4- kaj 5-personaj kaj amasloĝejo. Krome, troviĝos tie ankaŭ kinejo, kiu dumtage funkcios kiel prelegĉambro.

Necesejoj kaj duŝejoj en ambaŭ konstruaĵoj troviĝas ĉe koridoroj (la ĉambroj ne enhavas proprajn).

Junulargastejo provizas litotolaĵojn, vi kunportu bantukon (ne eblos ĝin pruntepreni). Se vi loĝos en amasejo, krom bantuko kunportu ankaŭ matracon kaj dormsakon.