Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Loko

Iomete pri Szczawno-Zdrój

Szczawno-Zdrój (Ŝĉavno-Zdruj) ekde mezepoko estis fama pro ĝiaj akvoj kun kuracaj ecoj. Sed sian la plej grandan disfloron la urbeto travivis en la jaro 1815. Ĝuste tiam Johano Henriko VI Hochberg (posedanto de Ŝĉavno kaj de la proksima kastelo Książ [Kŝjonĵ]) decidis ke indas transformi Ŝĉavnon al vere eŭropnivela kurorto. Investaĵo evidentiĝis esti neantaŭvideble trafa kaj al la kuracejo venis tiaj famaj homoj kiel reĝo Aŭgusto, imperiestro Vilhelmo II, greka reĝo Konstanteno, caro Nikolao I, Vinstono Churchill, kardinalo Adamo Sapieha, Sigismundo Krasiński, Jaroslao Iwaszkiewicz, Johano Brzechwa kaj mem Ludoviko Zamenhof.

Szczawno-Zdrój

Dormlokoj

Laŭdezire de Johano Henriko VI Hochberg en 1909a jaro en plena beleco ekfunkciis Fonta Domo. Hodiaŭ ĝi estas centro de granda kuraceja komplekso, en kiu loĝos partoprenantoj de ĉi-jara JES. En nia dispono estos du domoj: Pjasta Korono (Korona Piastowska) kaj Mjeŝko (Mieszko). En ĉiuj el ili troviĝas komforte meblitaj ĉambroj kun diversaj kvantoj da dormlokoj.

Pjasta Krono

La konstruaĵo unue estis konata kiel Zür Preußischen Krone, troviĝinta apud la trinkejo de mineralaj akvoj, pro kiuj famas Ŝĉavno. Ĝi disponas je ĉirkaŭ 100 dormlokoj dismetitaj en 4- ĝis 8-personaj ĉambroj. Necesejoj estas en koridoroj. En la domo troviĝos ankaŭ drinkejo kaj gufujo, do ni rekomendas ĝin al personoj kiuj preferas noktan aŭ malfruvesperan distriĝon. Kiel sciindan interesaĵon indas mencii, ke tiu ĉi konstruaĵo estis naskiĝloko de la fama nobelpremiito - Gerhardt Hauptman.

Szczawno-Zdrój

Mjeŝko

Iomete malpli granda konstruaĵo, starigita ĉe Pjasta Korono. Ĝi havas 49 lokojn en 24 ĉambroj kun banĉambroj en koridoroj. En la domo ne okazos brua nokta programo, do ĝi rekomendindas por tiuj, kiuj prefras trankvilon dum la nokto. En ĝi troviĝos ankaŭ amasloĝejo.

Szczawno-Zdrój

Manĝado

Ĉiuj manĝaĵoj estos servitaj en la ĉefa konstuaĵo - Fonta Domo. Elekteblas viandaj, vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj.

Szczawno-Zdrój