Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



La novaĵoj

Foto-galerioj de JES

2014-01-13

Pluraj partoprenantoj publikigis jam siajn foto galeriojn de JES 2013. Kompletan, aktualigatan liston de ligiloj al la fotogalerioj de JES vi trovos ĉi tie. Se Via foto-galerio mankas, mesaĝu al jes@pej.pl. Jen la galerioj, kiujn ni havas ĝis nun. Povas esti, ke ne ĉiuj el ili estas publike videblaj, ĉar tio dependas de la agordoj de publikiganto.


La 5-a JES jam pasis

2014-01-07

Karaj partoprenantoj,

La 5-a Junulara E-Semajno estas jam malantaŭ ni. Partoprenis ĝin 185 homoj el 24 landoj. Plej multnobris gastoj el Germanio (52 homoj), Pollando (33), Francio, Slovakio (po 17) kaj Rusio (13).

Al ĉiuj vi ni ŝatus treege danki pro bonega etoso, pluraj momentoj grandiozaj, pompaj kaj kortuŝaj. Ni jam tre sopiras vin ĉiujn kaj esperas revidi - en sekvonta JES kaj en aliaj renkontiĝoj dum la jaro.

Dankon al vi!

La fonduso "JES al novuloj" ankaŭ ĉi-jare

2013-10-23

Ĉu vi havas maltro da mono por partopreni la ĉijaran JES-on en Pollando? La fonduso "JES al novuloj" eble povas helpi!

Aŭ eble vi ĉi-jare gajnis iom da mono kaj volas subteni la Esperanto-movadon? La fonduso "JES al novuloj" estas bona ebleco por tio.

Pliaj detaloj troveblas en la paĝo Fonduso.

Retpaĝo finfine pretas!

2013-10-16

Karaj partoprenontoj de JES 2013!

Ni kun ĝojo anoncas ke malgraŭ problemoj kiujn ni havis, la retpaĝo de JES jam pli kaj pli plenas! Hieraŭ aperis informoj pri la kotizoj, ene de kelkaj tagoj aperos la aliĝilo!

Se por veni al JES Vi bezonos vizon, ne perdu tempon kaj jam skribu al Natalia Żebrowska kaj ŝi prizorgos la aferon tiel ke vi kiel eble plej rapide ricevu invitleteron!

Ni ege pardonpetas pro la prokrasto kun la retejo/informoj/aliĝilo. Ni scias ke ni fuŝis, sed samtempe ni promesas al Vi nekredeblan aranĝon kaj mojosan, nemaltrafindan novjaran feston. Ĝis revido en Szczawno-Zdrój!

Via JES-teamo

--

P.S. Se Vi ŝatus scii pli detalan klarigon pri la problemoj, kiujn ni havis - jen la respondo. Bedaŭrinde ni ne estis tro ĝustatempaj en preparado de ĉi-jara Junulara E-Semajno. Niaj problemoj fontas en tio, ke okazis sufiĉe gravaj ŝanĝoj en organiza teamo. Ĝisnunaj kunordigantoj, Irek kaj Leo, kiuj gvidis la teamon en lastaj jaroj, ne povis daŭrigi la laboron ĉi-jare. Kiom grava estis ilia rolo klare pruvas tio, ke ni dum tre (kaj tro) longa tempo ne povis trovi novajn kunordigantojn. Konsekvence dum pluraj monatoj ni ne laboris stabile kaj ordigite, sed sufiĉe ĥaose. Feliĉe en tiu ĥaoso bone elturniĝis la loka teamo, kiu brile prizorgis ejojn kaj kontaktojn surloke en Szczawno-Zdrój. La problemon pri mankantaj kunordigantoj ni sukcesis solvi nur en septembro. Tiam la rolon de JES-estro transprenis Karina Mąkosa kaj rolon de JES-vicestro - Paweł Fischer-Kotowski. La laboro tiam sufiĉe rapide intensiĝis, sed ja ni devis fari ankaŭ aferojn, kiuj devus esti faritaj multe pli frue.Ni esperas, ke malgraŭ nia ĉi-jara malfrueco, Vi fidos nian teamon. Kiu estas en la teamo Vi povas vidi ĉe jes.pej.pl/2013/organizantoj.php - estas mikso de jam certe konataj al Vi spertuloj, kiuj certigas, ke Vi alvenos al bonega Esperanto-aranĝo, kun novuloj kiuj ĉi-jare spertiĝas kaj certe ludos kernajn rolojn en JES-teamo estonte.