Junulara E-Semajno 2013

28.12.2013 - 04.01.2014 Szczawno-Zdrój, Pollando



Programo

JES-programo en via poŝtelefono
JES-programo en via Google-kalendaro kaj do ankaŭ en la poŝtelefono? Jes, tio eblas! Aldonu ĝin irante al la paĝo http://tinyurl.com/programo (vi devas esti ensalutinta al via Google-konto). Se vi ne uzas la ilojn de Goole, vi ankaŭ povas havi la programon (tamen en iom malpli komforta formo) irante al http://tinyurl.com/programo1

Se vi havas muzikilon, nepre kunportu ĝin! Vi tiel povas kontribui al bona etoso kaj al la novajara koncerto!

Kion vi trafos venante al JES?


- E-kursojn (por komencantoj kaj progresantoj), kie vi facile kaj interese plibonigos viajn esperantajn konojn.


- Novulan programon, dum kiu ĉarma Meva rakontos al vi kiel ne perdiĝi inter novaj homoj, alkutimiĝi al la etoso, rapide trovi amikojn kaj iĝi mojosa esperantisto!


- Kursojn pri aliaj fremdaj lingvoj, lingvajn ludojn en Esperanto kaj aligatorejon.

Lernu la bazajn vortojn de la pola lingvo por travivi en la lando ekster JES.

Venu al la itala kurseto kaj vidu mem, ke per Esperanto vi povos komreni multon.

Konatiĝu kun la lingvo dothraki por kompreni, ĉu ĝi pli utilas ol Esperanto.

Eksciu kelkajn ĉinajn vortojn dum la ĉina kurso.

Partoprenu aligatorejon por praktiki fremdajn lingvojn!


- Festivalon de antaŭĝojo. Estas nova versio de Kultura-lingva festivalo, kiu okazos la 30an de decembro.

GRAVE!!! Kunportu viajn tradiciajn novjarajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj bongustajn postkristnaskajn restaĵojn. Regalu viajn JES-amikojn kaj prezentu al aliaj kiamaniere oni festas Novjaron en via lando.


- Diversajn metiejojn. Se vi estas kreema kaj volas instrui viajn mirindajn kapablojn al la partoprenantoj, nepre venu kaj organizu propran metiejon.

Dume estas planitaj

- ateliero pri teksado de brakringoj. Kunportu brodfadenojn kaj lernu kun ni!

- metiejo pri plarno. Prenu kroĉetilon kaj plastajn sakojn por lerni!

- poezia metiejo

- masaĝejo

- jogumado


- Danc-kursojn por bele danci dum la Silvestra nokto anstataŭ dormi.


- Sciencan prelegsesion, kiu estas novtipa JES-programero, dum kiu junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj


- Esperanto-kvizon, dank’ al kiu eblos kontroli ĉu vi vere bone konas la historion kaj la movadon de nia lingvo.


- Kinejon, kie vi ĝuos diversajn filmojn en Esperanto.

Se vi ŝatus prezenti iun filmon – nepre skribu al ni!


- Libroservon, kie troviĝos librojn por ĉiuj gustoj.


Kaj krome…

Diversajn movadajn diskutrondojn de TEJO, rakontojn kaj impresojn pri aliaj Esperanto-renkontiĝoj kaj vojaĝoj kaj certe multajn aliajn utilajn kaj distrajn programerojn!


La programo de JES permesas esti interesega por ĉiuj! Ne dubu kaj venu!

Koncertoj

KIMO (teatrejo) 01.01.2014 (20:30)

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado. La nomon li elpensis pro intervjuo kiun li faris kun fama dana kantisto. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: 'Sola'.
Li ankaŭ ludis en Hungara/Dana Amikec' Fortec' Grupo meze de la 80-aj jaroj.
En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado kun Brian Laustsen, Nils Bramsen kaj Mark Dziwornu el Esperanto Desperado.
Lia unua bando Rozmariaj Beboj turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas!, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj. Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.


JoMo (teatrejo) 29.12.2013 (20:30)
Lia unua bando Rozmariaj Beboj turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia. Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness. Poste kaj sole, li surbendigis tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas!, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj. Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.

ĴELE (gufujo) 01.01.2014 (22:30)

La duopo „Ĵele“, do Ĵenja (Shenja) kaj Lena, filino kaj patrino, koncertas kune ekde 4 jaroj. Ekzemple dum “NR 2009”, “JES 2012” kaj “Arkones 2012”. Kune ili registris 2010 en la urbo Schwedt (Germanio) la komunan KD-on “Tra la ŝonĝoj”. Memkreitaj kantoj de “Ĵele” estas plejparte lirikaj, akompanataj per akustika gitaro, violono, metalofono kaj piano. Ilia muziko estas mallaŭta kaj malstreĉa, tenera aŭ vigla, tre melodia, taŭga por ĉiu generacio.

DJ Gunnar

Por DJ Kunar, denaska parolanto el Germanio, la diskejo estas loko de ĝojo kaj bohemado dum esperanto-renkontiĝo. La kerno de lia muzikaro estas rok- kaj pop-kantoj de la lastaj jardekoj. Sed kompreneble li ankaŭ pretas ŝanĝi la muzikstilon, se la tempo venas. Krome atendas vin multaj versioj de „La Bamba“, kiujn vi ankoraŭ neniam ekkonis!

STEFO: (gufujo) 29.12.2013 (22:30)

Stefo, sola kun gitaro, invitas nin en sian mondon kie li rakontas al ni historiojn per dolĉa gitarumado kaj miela voĉo.
Kandelojn, bonan teon kun mielo kaj neforgeseblan etoson de gufujo proponas Johannes Mueller. Venu tion sperti! Ĉi-jare Johannes ankaŭ pianludos kaj kantos. Ne maltrafu lian koncerton!

Internacia Vespero: (teatrejo) 03.01.2014 (20:30)

Ankaŭ vi ludu, aktoru, dancu, sursceneje dum la Internacia Vespero! Nepre kunportu viajn muzikilojn kaj ne forgesu vin anonci surloke!

Interkona Vespero: 28.12.2013 (20:30)

Dum la unua vespero ne maltrafu la Interkonan Vesperon. Kim, fama muzikisto en esperantujo, per komunaj ludoj helpos al vi ekkoni unu la alian.

Ŝanĝo: (teatrejo) 02.01.2014 (20:30)


Ŝanĝo estas grupo de junaj, talentaj idealistoj kiuj renkontiĝis kelkaj jaroj antaŭe en Malsupra Silezio (multo da ili jam ekde jaroj muzikumas en konataj alternativaj polaj muzikgrupoj kiel R.U.T.A, Foliba, Moskwa aŭ Arkona) kaj decidis aldoni propran voĉon, melodion kaj ideon al interkultura miksaĵo de tiu regiono. Ili estas ĉiuj por interkultureco, paco kaj toleremo kaj tion provas esprimi en propra melodio. Ŝanĝo estas fakte projekto realigata de amikaro. Naŭope ili prezentas dum koncertoj diversajn stilojn, muzikilojn kaj ankaŭ per lumoj kaj dancado je la ritmo de afrikaj tamburoj, ili kreas harmonion. Forta sentebla ritmo igas la muzikon invitiga al dancado kaj eĉ sidante en teatra prelegejo oni iĝas piedfrapademaj laŭ la ritmo. Demandataj kial ĝuste esperanto, ili respondas ke ĝi realigas la ideon kiun ili volas popularigi: ke komuneco ne nepre signifu komunumo regulata de domineca sistemo. Ĉiutage parolante la polan, sur la scenejo ili prenas muzikon kiel ĉefan komunikmanieron, ili ankoraŭ ne parolas esperante mem – ni tamen esperas ke varma aplaŭdo dum JES kuraĝigos ilin por ke ili iĝu parton de nia kulturo kaj lernante la lingvon internacia ekuzu ĝin en normala vivo, kiel ni ĉiuj faradas. 



Johannes: (gufujo) 02.01.2014 (22:30)


Kandelojn, bonan teon kun mielo kaj neforgeseblan etoson de gufujo proponas Johannes Mueller. Venu tion sperti! Ĉi-jare Johannes ankaŭ pianludos kaj kantos. Ne maltrafu lian koncerton!



Ekskursoj

Jen sekva novaĵo! Ĉi jare dum JES ni vin invitas partopreni ankaŭ ekskursoj! Estas kelkaj eblecoj:

1. 30 de decembro - anstataŭ vespera kaj nokta programo okazos du samtempaj noktaj ekskursoj. Vi povas elekti kio interesas vin pli – vere indas partopreni!

Osówka
Ekskurso al la subteraj koridoroj ene de la monto Osówka, estas propono por tiuj kiuj ŝatas aventurojn kaj nekutiman turismon. Ni vizitos plej grandan objekton en la Malsupra Silezio kiu estis konstruita laŭ la ordonoj de Hitlero dum la dua mondmilito kadre de la naziista projekto “Reise”. Sekretaj koridoroj kaj surteraj strangaj militaj konstruaĵoj plej verŝajne estis elpensitaj kiel nova sidejo de la diktatoro de la Tria Regno, sed ĝis nun neniu certas pri tio kaj la senco de ĝi restas tute sekreta. Koridoroj estas entute 1700 metroj longaj – ni trairos ilin piede kaj parte per boatoj ekkonante survoje mirindaj faktoj kaj ĝis nun neklarigitaj sekretoj pri la planoj de naziistoj rilate al Silezio. Se vi scivolemas pri ĝia historio, volas transvivi nekutiman aventuron kaj amuziĝi kun amikoj iom aliel ol kutime - ne hezitu kaj aliĝu por la ekskurso!

Kastelo Książ
Por tiuj el vi kiuj preferas pli trankvilan ekskurson ni preparis komunan viziton en unu el la plej belaj kaj grandaj kasteloj en Pollando - Książ. Ĝi estas interese diversstila konstruaĵo ĉar ĉiuj el posedantoj provis en sia tempo enkonduki propran stilon kaj vivmanieron - pro tio ĝi estis kelkfoje rekonstruita. Ni asertas ekskurson kun bonega gotika etoso kaj vizito en kutime ne enireblaj partoj de la kastelo: interalie kuirejo, kelo kaj kastela turo. La ekskurso kiun ni elektis por vi nomiĝas “Książa Kastelo - vizito kun animo sur la ŝultro” do prepariĝu por timigaj rakontoj kaj kelkaj surprizoj! Se vi ineresiĝas pri arkitekturo, historio aŭ simple volas viziti la spektindan kastelon – elektu tiun ĉi ekskurson!



2. La tuttaga novjara ekskurso en Vroclavo - la 2 de januaro
Ni proponas viziti vroclavon kun veraj denaskaj vroclavanoj kaj ekkoni la ĉefurbon de Malsupra Silezio iom pli profunde ol nur travojaĝante al Mezo de Nenio ;) Dum la tuttaga ekskurso ni vizitos la plej malnovan urboparton, spektos plej grandan panoraman pentraĵon en Pollando (por volontuloj estas eblo viziti tutan nacian muzeon kun granda kolekto de polaj pentraĵoj), ekkonos la historion de la gnoma urbo. (la plano ŝanĝeblas- pli detale ni informos vin surloke dum JES)

Vroclavo


Fotoj CC licenco, aŭtoroj: Klearchos Kapoutsis, hr.icio, Agatstone, Jacek Nitkiewicz