2

Koncertoj

ĴeLe (manĝejo/koncertejo, 1/01, 20:30):

La duopo "ĴeLe", do Ĵenja (Shenja) kaj Lena, filino kaj patrino, koncertas kune ekde kvin jaroj. Lena estas profesia muzikistino kaj instruas pianon; Ĵenja nuntempe studas en Bremeno muzikon kaj francan lingvon. Ili jam koncertis kune dum multaj aranĝoj, ekzemple NR, JES, Arkones, SES, KKPS, IJF kaj FESTO. Kune ili registris jam tri albumojn en la urbo Schwedt (Germanujo): La unua komuna KD "Tra la ŝonĝoj" aperis en 2010 kaj la dua albumo "Sentokaoso" somere en 2013. Nuntempe ili pretigas ilian trian KD-on "En Esperantujo", kiun ili prezentos dum la ĉi-jara JES. Memkreitaj kantoj de ĴeLe estas plejparte lirikaj, akompanataj per akustika gitaro, violono, metalofono kaj piano. Ilia muziko estas mallaŭta kaj malstreĉa, tenera aŭ vigla, tre melodia – do taŭga por ĉiu generacio.

DĴ Kunar (manĝejo/koncertejo ekde 23:30):

Por DJ Kunar, denaska parolanto el Germanio, la diskejo estas loko de ĝojo kaj bohemado dum esperanto-renkontiĝo. La kerno de lia muzikaro estas rok- kaj pop-kantoj de la lastaj jardekoj. Sed kompreneble li ankaŭ pretas ŝanĝi la muzikstilon, se la tempo venas. Krome atendas vin multaj versioj de „La Bamba“, kiujn vi ankoraŭ neniam ekkonis!

B&B (Gufujo, 30/12, 20:30):

“B&B”, “Betulo kaj Bertilo” aŭ (duonŝerce) “La Instruistoj” estas Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. Ili muzikas kune de dek du jaroj, kaj koncertis interalie en Arkones, SES kaj NASK. B&B prezentos al vi aron da kantoj, parte origine Esperantaj, parte tradukitaj el diversaj naciaj lingvoj kaj rearanĝitaj por fluto, gitaro kaj voĉoj. Plejparte tio estas baladoj, kiuj rakontas pri kortuŝaj flankoj de la vivo: memoroj dolĉaj kaj amaraj, amo feliĉiga kaj malfeliĉiga, disiĝo, morto kaj multo alia.

DĴ Aleksej (manĝejo/koncertejo ekde 23:30):

Aleksej Korĵenkov, konata ankaŭ kiel laxeye, estas vere subgrunda DĴo el Kaliningrado (Rusio). Lia intereso pri EDM (Elektronika Dancmuziko) aperis en 2007, kiam li mergiĝis en la kulturon de drumo-kaj-baso. En 2008 li ekpraktikis DĴumadon kaj kreadon de propra muziko. La plej interesa muzika stilo por Aleksej ĉiam estis drumo-kaj-baso, krome li ankaŭ atentas pri tekno, transo kaj “downtempo”. Unu atmosfera muzikaĵo (sub pseŭdonomo laxeye) estis eldonita en 2010 ĉe TEPLO Recordings kaj estis aĉetebla ĉe la fama Beatport. Aleksej kungvidis kelkajn diskejojn dum diversaj esperantaj aranĝoj kiel FESTO, ArKonEs kaj, certe, JES. Li ne nur konatigas esperantistojn kun la plej modernaj pecoj de elektronika dancmuziko, sed ankaŭ aldonas la plej fortajn erojn de la esperanta muziko. Por la ĉi-jara JES li pretigos varmegan miksaĵon por ke vi elĉerpu viajn fortojn ĉe la diskejo.

Karpfen diem (manĝejo/koncertejo, 29/12):

Armita per pli da instrumentoj ol du personoj kapablas porti, la grupo, kiu nur hodiaŭ nomiĝas "Karpfen diem", venigas en la mondon novan senton, kiu troviĝas ie inter konfuzo kaj ĝojo. Por tirkestemuloj: Bluso/Roko/Folko/eksperimenteca muziko. Por ĉiuj aliaj simple bona muzikgrupo, kies influoj videblas subtile en la memskribitaj kanzonoj sed evidentas en la kantoj de aliaj muzikistoj. Inter aliaj la jenaj: Captain Beefheart, Janis Joplin, Neil Young, Tom Waits, Motörhead, Seasick Steve, Jimi Hendrix, Jethro Tull, Batman, Popa Chubby, kaj multaj aliaj. "Karpfen Diem" en tiuj tempoj vidas sin mem kiel la muzikanrespondon al ruĝbeta lasanjo.

Jonny M (manĝejo/koncertejo, 29/12):

Ekde la jaro 2006, la 24-jara Jonny M produktas regeon. Lernu dum farado - per tiu principo Jonny M aranĝis propran malgrandan hejmstudion kaj lasis miksi siajn verkojn de konataj regeoproduktantoj kiel Goldi (de Goldvibes Records). Post kelkaj koncertoj kiel MC por Sun Fire Sound aperis gazetartikolo en la "Kölner Stadtanzeiger" (plej granda kolonja gazeto). En la jaro 2011 li publikigis na EP en esperanto. Ĝi igis granda sukceso en esperantujo kaj tial li faris en 2012 multajn koncertojn tra la tuta mondo, ekzemple en Japanio kaj Francio. Ekde lia kontribuo por la "Hiphopa kompilo 2" kaj ĉefe post apero de lia nova albumo "Regestilo" en 2013, Jonny M iĝas ege ŝatata artisto en la junulara movado. Kun multe da fantazio, energio, entuziasmo kaj amo, Jonny M sekvas siajn celojn kaj laboras je lia stilo.

Kapriol’! (manĝejo/koncertejo, 3/01, 20:30):

En 2008, la kvar frislandaj muzikistoj Ad Bos, Rutger Dijkstra, Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse kreis la novan folkan Esperanto-muzikgrupon Kapriol’! Tuj poste ili surbendigis en la Trband-Studio de Ad la albumon Aventur’, kiu aperis en julio 2009. Ekde la komenciĝo, Kapriol’! havis diversajn koncertojn en Esperantujo, ekzemple en Barcelono (Katalunio), dum KEF en Helsinoro (Danlando), kaj dum FESTO en Zwingenberg (Germanio). En Nederlando Kapriol’! ankaŭ koncertas por neesperantistoj kun miksita nederlandlingva kaj esperantlingva programo. Ilia stilo estas ege dancigega kaj vigla. Posttagmeze, la 3an de januaro, ili instruos kelkajn dancojn por ke ĉiuj havu ŝancon pretiĝi por ilia folka vespera balo!