2

Kondiĉoj en la JESejo

La ĉijara JES okazas en KiEZ am Braunsteich. KiEZ (Germane: “Kinder Erholungszentrum” - “Enfana Ripozcentro“). KiEZ-oj ekzistas ĉie en orienta Germanio en ejoj de pionira kampado en GDR; sed ne timu, ĝis hodiaŭ estis tute renovigata kaj nun estas tute simila al aliaj junulargastejoj.

La tuta JES okazas en ĉefa domo de la KiEZ; ĝi enhavos koncertejon, programĉambrojn, dormĉambrojn kaj ankaŭ amasloĝejon.

Ĉambroj ekzistas kun 2 ĝis 6 litoj en diversaj niveloj de komforto. Ĝenerale du ĉambroj kunhavas etan antaŭĉambron kun necesejo. Almenaŭ duono de tiaj necesejoj enhavas duŝejo. (Ni petas vin interkunsenti kun aliuloj pri uzado de duŝejoj!)