2

JES bonvenigas vin en la urbo Weißwasser (letere: Blankakvo) en la Supra Luzacio!

La historia regiono estas la hejmo de la plej malnova minoratio en Germana ŝtato, la Soraba popolo. Eble vi scias, ke ekzistas du Sorabaj lingvoj: Supra kaj Malsupra Soraba lingvo; sed fakte en la regiono de Weißwasser, homoj parolis Slepa dialekto kiu estas kiel ponto inter tiuj lingvoj.

Nature, la regiono estas diversspeca; vi povas trovi vastaj erikejoj, multaj lagetoj kaj luzacia montetaro. La JESejo mem estas ene de naturpreservacio “Luzacia Praarbarejo”. Sed ekstere de tiu eta protektigata ejo, la regiono estas danĝerigita: Ĝi ankoraŭ kaŝas ligniton (karbo formita pro premado de torfo). La plej granda labordonato de la regiono, Vattenfall, strebas ĝin ekstrakti. Tio ekigis multajn disjkutojn pri la bonaj efektoj de tio al la loka ekonomio, kiu jam ĉiam estis malforta, kaj pri gravaj damaĝoj al la naturo

Do JES ebligas nin, pensi kaj diskuti pri interesaj problemoj kaj tensioj inter preservacio de estinteco, bona nuna agado kaj volata futura evoluo.