2

Ĉu vi scias ke dum JES vi apenaŭ havos tempon por enui?

Ni strebegas fari nian programon riĉa kaj diversspeca. Sendube vin atendos multegaj programeroj, inter kiuj estos jam tradiciaj: lingvaj kursoj kaj ludoj (ne nur Esperanto), movadaj diskutoj kaj trejnadoj, multaj metiejoj (ni certe denove lernos danci kaj ne nur), kinejo kaj-kaj-kaj...

Ne timu, se vi la unuan fojon venos al Esperentujo. Vi ne solos!!! Dum nia novula programo oni instruos al vi, kiel rapide amikiĝi kun aliaj kaj senti sin komforte.

Certe via helpo bonvenos kaj ĉiam taŭgos!!! Ni ĝojos, se ankaŭ vi ekvolas helpi kaj riĉigi tagan programon. Ĉu vi volas rakonti pri io, kion neniu scias? Ĉu vi ŝatus diskuti pri iu tikla temo? Ĉu vi volas mirigi homojn per viaj konoj kaj scipovoj? Tiukaze certe aliĝu! Kontribuu! Partoprenu! Tuj!

Prelegsesio de SFA

Ĉu vi estas sciencisto, esploristo, aŭ alia speco de fakulo kaj volas prezenti vian kampon? Prelegu dum JES! Post ege ĝueblaj prelegsesioj dum JES pasintjare kaj IJK ĉi-jare, la Komisiono de Scienca kaj Faka Agado de TEJO daŭras sian programeron de mallongaj prelegoj pri diversaj sciencaj temoj.

Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon por 9-minuta prelego pri via temo al hiyayaywhopee (ĉe) gmail.com!

Ekzemplaj tri frazoj:
La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo (ekzemple, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi), indiku tion en via mesaĝo - SFA pretas helpi vin!

Peĉakuĉo

Peĉakuĉo estas interesa prezentformato de kurtaj elpaŝoj, intence limigitaj je formo kaj daŭro. La celo de tiaj prezentadoj estas rapide konatigi la spektantojn kun diversaj interesaj ideoj, projektoj kaj temoj. Origine la vorto “Peĉa -kuĉa” signifas en la japana lingvo “babilado”, sed oni konsideru, ke dum la prezentado oni rajtas paroli pri kiom ajn serioza afero.

Dum JES 2014/15 ni ankaû dezirus okazigi Peĉakuĉadon, do se vi emas rakonti al homoj pri iu temo, ne dubu kaj skribu al paulwuertz(ĉe)posteo.de, anonci vian temon kaj preparu prezentadon por disdoni ideojn.

Kontraŭdiskriminacia teamo – volontuloj serĉataj!

Por la venonta JES en Weisswasser ni serĉas volontulojn. Ili estos adreseblaj kaze de seksĝenado aŭ diskriminaciaj spertoj dum la aranĝo.

Bedaŭrinde ankaŭ en Esperanto-renkontiĝoj povas okazi malagrablaj situacioj en kiuj homoj sentas sin ofendataj, ĝenataj, minacataj aŭ alimaniere malbone traktataj de aliaj partoprenantoj. Ofte la ofendanto ne estas alparolebla pri sia konduto, ri ekzemple malkonfesas sian kulpon aŭ akuzas la ofendatulon. Tial estas bone se eblas peti helpon de eksteraj interuloj, kiuj povas atentigi la ofendantulon pri ria agado, forigi malkomprenojn kaj subteni la viktimon en diskuto kaj kun la emocia prilaborado de la okazo. Krome nia teamo estos helpema en kazoj de kvereloj aŭ simple se iu bezonas aŭskulteman homon pri rompitaj koroj, nostalgio aŭ alia malfeliĉo.

Se vi volas kun ni krei pli komfortan kaj sekuran etoson por ĉiuj, estas komunikema, sentema kaj egalecamanta homo kaj planas partopreni JES-on, aniĝu nian teamon! Por kandidatiĝi, bonvolu skribi kelkajn frazojn pri vi, via motivado kaj viaj spertoj pri diskriminacio kaj egaleciga laboro al tabea.maltry (ĉe) esperanto.de ĝis la 30.11.2014.