La regiono mem ekde la praepoko havas enloĝantojn. En la mezepoko Eger iĝis eklezia centro, kaj pro la multaj lernejoj kaj vigla kulturvivo ĝi ricevis la nomon „la hungara Ateno”. En 1552 la urbo estis sieĝata de la Otomana Imperio. Pri tiu sieĝo temas la fama romano: Steloj de Eger skribita de Géza Gárdonyi (ĝi havas ankaŭ Esperantan tradukon kaj oni elektis ĝin kiel la plej ŝatata libro de Hungario en 2005). Post la turka okupado la urbo estis parto de la Otomana Imperio dum 91 jaroj, kaj la arkitekturaj memoraĵoj de tiu ĉi epoko videblas ĝis hodiaŭ. Ne mankas la minareto kaj kompreneble la turkaj banejoj! (Ĉu estus bona ideo por ekskursetoj?)
Eger verŝajne estas plej vaste konata pro ĝiaj vinoj (tute ne hazarde...), ĉar la regiono estas elstara vinlando. (Tiuj, kiuj partoprenis la vingustumadon dum la IJS-2013 povas konfirmi tion. Se ni bonŝancas ni revizitos tiun vinkelon, hmmmm!) La plej faman ruĝan vinon de la regiono, nomata „Virbovsango de Eger” (Egri Bikavér) rekonas ankaŭ la eksterlandaj fakuloj.
Fine, sed ne malplej grave jen interesaĵo por tiuj, kiuj ne entuziasmas pri vino: unu kratero sur Marso havas la nomon Eger. Ĉu tio estas signo, ke la 7-a JES iĝos intergalaktike fama renkontiĝo? Venu kaj vidu!
Kiel veni al Eger?
Ĉirkaŭrigardu en la JES-ejo per jena retpaĝo!
Ek al la ejo!