Esperanto Polski
 

JES-ejo

Bazaj informoj:

Nia JES-ejo estas en Eger, kiu troviĝas ĉ. 140 km-ojn for de Budapeŝto, en nordorienta direkto. (Por vidi alvetureblecojn rigardu malsupren.) Proksime al la ejo (maksimume 10 minutoj da promenado) troveblas supermerkato SPAR. Samloke estas ankaŭ bankaŭtomato, kaj en alia direkto - sed same proksime - poŝtoficejo kaj restoracio. La urbocentro atingeblas piedire tute facile; oni devas promeni maksimume 20-25 minutojn. Tie troviĝas apoteko, malsanulejo kaj pluraj aliaj vendejoj kaj manĝejoj.

La motelo estas ĉarma kaj hejmeca, kun multaj ĉambroj kaj koridoroj, kie troviĝas komfortaj foteloj por ripozi kaj babiladi. En sufiĉe granda halo oni povos diskejumi ĝis la nokto-nokto fin’ - tion subtenos ankaŭ la proksima drinkejo -, sed ĉeestas ankaŭ trankvilaj anguloj kaj ĉambroj por gufujumi kaj organizi ludejon. Al la ejo apartenas granda ĝardeno, kie ĉeestas parkejo por tiuj, kiuj veturas per aŭto, kaj sufiĉe da spaco por neĝbatali. Oni povas fari eĉ bivakfajron; la estroj volonte subtenos nin per ligno (kaj ankaŭ per taŭgaj iloj por kuiri).

Jen fotaro pri la ejo, kun la fotoj de Baptiste: Motel Botax (JES 2015)

Jen virtuala trarigardo de la JES-ejo (bezonas na Flash).

La adreso de la JESejo:

Motel Botax
HU-3300 Eger, Külsősor utca 8
Koordinatoj: 47.885879, 20.384234
La ejo troviĝas 850 metrojn for de la trajnstacidomo, kaj 2,7 km-ojn for de la busstacidomo.

Alvenebloj


aviadile al Budapeŝto:

La flughaveno Liszt Ferenc (Ferihegy) troviĝas 20 kilometrojn sud-okcidente de la centro de Budapeŝto. Por vojaĝi de tie al stacidomo Keleti (de kie forveturas trajnoj al Eger) unue prenu buson 200E ĝis la finhaltejo Kőbánya-Kispest. De tie uzu la metrolinion 3 (blua), kaj veturu ĝis la haltejo Deák Ferenc tér. Tie ŝanĝu al la linio 2 (ruĝa), kaj veturu en direkto Örs Vezér tere ĝis la haltejo Keleti pályaudvar.

En la flughaveno situas du budoj de BKK (Budapeŝta Publika Transporto), klare indikitaj. en ĝi oni povas aĉeti ajnajn biletojn por la urba transporto, inkluzive de du-parta "transfer ticket" (átszállójegy) kiu kostas 530 Ft kaj perfekte taŭgas por atingi la trajnan stacidomon. tiu bileto konsistas el du paperaj pecoj, la unuan necesas validigi en buso la duan ĉe eniro al metroo, kaj ili estu tenataj kune por kazo de kontrolo. la budoj funkcias inter la 8-a kaj la 22-a.

Vi bezonas proksimume 1 horon ekde la flughaveno por atingi la stacidomon.

veturbiletoj en Budapeŝto:

Por la vojaĝo al Keleti pályaudvar vi bezonas aĉeti veturbileton de la budapeŝta trafikfirmao (BKK). Tio eblas aŭ en vendmaŝino, aŭ en la buso, de la ŝoforo. Vi devas atenti, ĉar en vendmaŝino ĝi kostas 350 HUF, sed ĉe la ŝoforo jam 450 HUF. (En la flughaveno bedaŭrinde ne ĉeestas aŭtomatoj, do, tie vi ĉiel ajn devas aĉeti en la buso.)

Baza bileto ("vonaljegy") kostas 350 HUF kaj valoras 80 minutojn en la bus- aŭ metroosistemo ekde la momento kiam vi ĝin ŝtampis (tion vi faras en ŝtampmaŝino kiam vi eniras haltejon de la metroo). Jam ŝtampitan bileton oni dum ŝanĝo de unu metroo al alia ne plu ŝtampas denove! Sed en aliaj veturiloj - do, ĉiuj krom la metroo - tiu bileto validas nur por unu veturo sen ŝanĝoj.

Ĉe la retpaĝo de BKK (budapeŝta trafikfirmao, http://www.bkk.hu) vi povas informiĝi ankaŭ en la angla. (Bedaŭrinde ne en aliaj lingvoj.)

aviadile al Debrecen

Wizzair havas flugojn al Debrecen el Londono (Luton) kaj el Eindhoven. 30 minutoj post la surteriĝo de la aviadilo iras buso al la urbocentro de Debrecen, kiu haltas kaj ĉe la trajnstacidomo kaj ĉe la busa stacidomo. La veturo daŭras 11 minutojn al la trajnstacidomo aŭ 16 minutojn al la busa stacidomo, kaj kostas 500 forintojn (eblas aĉeti ankaŭ kun la flugbileto). Estas rektaj busoj el Debrecen al Eger, la veturo daŭras ĉirkaŭ 2 kaj duon horon kaj kostas 2520-2725 forintojn. Vidu bushorarojn ĉi tie.

Eblas veturi el Debrecen al Eger ankaŭ per trajno, sed vi devas ŝanĝi trajnon minimume unu fojon en Füzesabony. La veturo daŭras inter 2:34-3:43 kaj kostas 2200-5085 forintojn depende de la itinero kaj trajntipoj. Vidu trajnhorarojn ĉe: mavcsoport.hu

trajne:

Eger situas sur la trajnlinio inter Füzesabony kaj Debrecen. Se vi venas el Budapeŝto, vi povas veni per simpla rapida trajno - ne IC, do, sidlokon oni ne garantias -, aŭ per IC, kiam vi devas ŝanĝi trajnon en Füzesabony. La trajnoj foriras el la Orienta Stacidomo (Keleti Pályaudvar), kiu situas ĉe la 2-a metroolinio (ruĝa). La veturo inter Budapeŝto kaj Eger per rapida trajno daŭras 1 horon kaj 50 minutojn, kaj kostas 2725 HUF, kaj per IC ĝi daŭras 1 horon kaj 55 minutojn, kaj kostas 2725 aŭ 2905 HUF.

Vidu horarojn ĉe http://www.mav-start.hu. (Supre kaj dekstre vi povas ŝanĝi al la angla aŭ la germana.)

buse:

Rektaj busoj iras de Budapeŝto al Eger. La veturtempo tre varias inter 1 horo 50 miutoj kaj 3 horoj - oni devas informiĝi ĉe la paĝo de la busfirmao Volánbusz Zrt. ĉe http://www.volanbusz.hu. (Supre kaj dekstre vi povas ŝanĝi al la angla.)

Alveno el la stacidomo al la JESejo:


el la trajnstacidomo

La stacidomo estas tre proksime al la ejo - tio signifas ĉ. 850 metrojn, do, maksimumege 15 minutojn da promenado. (Kun pakaĵoj. Sur la dorso de heliko.) Jen mapeto, kiu montras la plej facilan eblecon por atingi la ejon:

trajnstacidomo - preta

(Alklaku la bildon por vidi ĝin en normala grandeco!)

el la busstacidomo:

La busstacidomo jam ne estas tiom proksime al la ejo, sed tamen estas ebleco. Ĝi situas ĉ. 2,7 kilometrojn for de la ejo, kio signifas ĉirkaŭ duonhoran promenadon. Jen mapeto, kiu montras la plej facilan eblecon por atingi la ejon:

busstacidomo - preta

(Alklaku la bildon por vidi ĝin en normala grandeco!)

Nia teamo

Stela

ĉeforganizanto, gufujestro

Ĉiuj plendas ĉe mi.
Vi povas ankaŭ!
steleto(ĉe)gmail.com

Tomek

financoj

Ditta

loka organizado

bekesi.ditta(ĉe)mensa.hu

Saci

manĝado, invitiloj

sarolta.bago(ĉe)gmail.com

Veronika

ekskursoj

Tobiasz

administrado

Mi estos via akceptanto-administranto!
Venu kaj akceptiĝu ĉe mi!
tobiasz.kubisiowski(ĉe)pej.pl

Baptiste

ĉio ajn

Karina

programo

Dawid

helpanto

Vít

drinkejestro

Historio

Klaku ĉi tie!