Elektu lingvon: Esperanto Polski
 

Regularo

Regularo de la Junulara Esperanta Semajno 2015/2016


  1. Junulara Esperanta Semajno estas aranĝo dediĉita por ĉiuj, sendepende de nacio, religio, aĝo, genro, seksorientiĝo kaj handikapecoj. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio kaj persekutado. Se vi iĝas viktimo de diskriminacio, ni petas vin raporti tion al la organizantoj.
  2. Organizantoj ne prenas financan respondecon por damaĝoj al sano aŭ posedaĵoj de partoprenantoj, kiuj okazus dum la aranĝo.
  3. JES estas dediĉita por la junularo kaj havas riĉan noktan programon. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas, ke dum la nokto ne povas esti perfekta silento.
  4. Organizantoj petas respekti la JESejon, zorgi pri ĝia pureco, forlasi ĝin en la sama stato en kiu ĝi estis dum via alveno.
  5. Kostoj de damaĝoj al la JESejo kaŭzitaj de partoprenantoj estos kovrataj fare de la damaĝo-kaŭzintaj partoprenantoj mem.
  6. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn plej malfrue kiam vi subskribas ĉi tiun regularon (en la aliĝilo).
  7. Programo priskribita en la reto estas plano, kiu povas ŝanĝiĝi laŭ la deziro, povo de la organizantoj aŭ pro eksteraj kialoj.
  8. Via aliĝo al la renkontiĝo validas la tagon de la alveno de via pagado. Kaze, ke vi antaŭpagis la tagon de la limdato bv. sendi pruvilon, ke vi sendis la monon la tagon mem, ekzemple per “skanita paĝo” de via komputilekrano.
  9. Vi akceptas la pagojn, kiel estas priskribite en la retejo de la aranĝo.
  10. Se vi bezonas invitleteron ĝi estos sendita post la alveno de 5 eŭroj. Bv. sendi konfirmon, ke vi sendis ĝin, se vi volas ricevi vian invitleteron pli frue. Se sukcesas ricevi vizon tiam bv. pagi vian antaŭpagon por validigi vian aliĝon.
  11. Kaze ke vi ne povas veni al la renkontiĝo: ni repagas al vi la sumon, kiun vi antaŭpagis krom 20 eŭroj kaj eventualaj ĝirkostoj.
  12. Se vi elektas transdoni vian pagitan sumon al iu alia partoprenonto tiam estas via respondeco komuniki tion al ni. La aliĝo ne transdoneblas, nur la pagita sumo.
  13. Ĉiuj provoj de misuzo de la aliĝilo rezultos en malakcepto por la aranĝo ĉi jare.
  14. Okaze de komuna fotado oni fotas nur per UNU fotilo.
Ĉiuj partoprenantoj estas devigitaj observi la regulojn. En kazo de klara miskonduto la organizantoj havas la rajton ekskludi partoprenanton de la aranĝo.

Nia teamo

Stela

ĉeforganizanto, gufujestro

Ĉiuj plendas ĉe mi.
Vi povas ankaŭ!
steleto(ĉe)gmail.com

Tomek

financoj

Ditta

loka organizado

bekesi.ditta(ĉe)mensa.hu

Saci

manĝado, invitiloj

sarolta.bago(ĉe)gmail.com

Veronika

ekskursoj

Tobiasz

administrado

Mi estos via akceptanto-administranto!
Venu kaj akceptiĝu ĉe mi!
tobiasz.kubisiowski(ĉe)pej.pl

Baptiste

ĉio ajn

Karina

programo

Dawid

helpanto

Vít

drinkejestro

Historio

Klaku ĉi tie!