Elektu lingvon: Esperanto Polski
 

Kotizoj

JES 2015 - priskribo de pagsistemo

Enhavo

Pagante per UEA memoru aldoni monon por kovri ĝirkostojn. Ekz. pagante al UEA per PayPal bonvole aldonu 5% al la sumo.

Per UEA-konto

Se vi ne scias pri kio temas, bonvole informiĝu ĉe http://tejo.org/taskdividoj-por-landaj-sekcioj/pagmetodoj/

La JES-a konto estas jesm-f

En forintoj el Hungario

Keményfi Imre, kontonumero: 12100011-17640299

Ĝiru nepre kun la titolo: "[JES2015] + VIA NOMO".

Pagojn en forintoj bonvolu fari laŭ la kurzo EUR/HUF 300.

En polaj zlotoj el Pollando

Polska Młodzież Esperancka, ul. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa 08 1240 1037 1111 0010 6246 8214

Ĝiru nepre kun la titolo: "[JES2015] + VIA NOMO".

Pagojn en zlotoj bonvolu fari laŭ la kurzo EUR/PLN 4.1

Internacia ĝiro en eŭroj

Keményfi Imre, 2000 Szentendre, Károly u. 22.

IBAN: HU44 1201 0628 0152 2495 0020 0002

BIC/SWIFT: UBRTHUHB

Ĝiru nepre kun la titolo: "[JES2015] + VIA NOMO".

Programkotizo

JES estas LA aranĝo por studentoj por amuziĝi kaj ĝui la etoson dum unu tuta semajno ĉirkaŭ silvestro! Ĉar ni alcelas ĉefe vin per nia aranĝo, vi ricevas specialan rabaton en formo de aparta kategorio de la organizantoj. Ĝuu la rabaton kaj bonvenon al la festo!

(Bv. ne forgesu provizi (sendi retpoŝte aŭ kunporti surloken) al ni la foton de via studenta karto.)

Aĝo 2015-04-30 2015-06-30 2015-09-14 2015-10-31 poste
Lando A B C A B C A B C A B C A B C
15-29 (Studentoj) 10 -25 -35 20 -15 -25 30 -5 -15 40 10 0 60 30 20
15-29 30 0 -10 40 10 0 50 20 10 60 30 20 80 50 40
30-130 70 50 20 80 60 30 90 70 40 100 80 60 120 100 80

A-landoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Sauda Arabio, Svedio, Svislando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono

B-landoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreio, Tajvano, Turkio

C-landoj: la resto de la mondo.

Rabatoj

Sub 15 jaraĝuloj

Ne pagas programkotizon.

(Por la Adoleska komisiono la administranto estas komisiito kaj la kasisto – respondeca estrarano. Ĉu hazardo?)

Studentoj

Menciita plej supre. Se vi estas lastjara studento ne maltrafu la ŝancon aliĝi dum via studentkarto validas. Aliĝinte sendu al ni la foton de la ankoraŭ-valida studenta karto. Vi rajtos ricevi la rabaton.

Cetere, studentoj aperos sur la listo de aliĝintoj kun rimarko (eble kun informo pri fako, se facilos).

Programkontribuantoj

Por la bona etoso ni bezonas la kontribuon de ĉiuj partoprenantoj! Se vi havas ion specialan por oferti nepre menciu tion en via aliĝilo. Rabaton vi ricevas laŭ interkonsento kun organizantoj. Propono en la aliĝilo ankoraŭ ne signifas rabaton - organizantoj kontaktos vin, se via propono estos akceptita. La rabaton vi ricevos nur se vi vere realigos vian programeron dum JES 2015. Kutime rabato estas 7€ por la unua kontribuo, 3€ por ĉiuj pliaj.

Se vi ankoraŭ ne scias, vi ĉiam post aliĝo povas sendi retmesaĝon kun propono.

Krompagoj

La teamo deziras al ĉiuj partoprenantoj kaj al si mem, ke la memorinda sperto dum la unua vespero estu la Interkona Vespero, ne vico en la akceptejo. ;-) Ni petas komprenemon!

Loĝado

  • Amasejo: 5€/nokto (35€/semajno)
  • Ĉambro kun duŝejo fine de koridoro: 8€/nokto (56€/semajno)
  • Ĉambro kun duŝejo: 10€/nokto (70€/semajno)
  • Dupersona ĉambro kun duŝejo:  10€/nokto +  40€ ĝenerala krompago per persono (sendepende de tranoktoj) (40€ + 70€/semajno)
  • Memzorga loĝado - zorgante pri bona etoso ni forte malkonsilas tion. Tamen se vi havas bonan kialon kaj ni ne povos solvi la problemon por vi - tio eblus.

Ebleco klaki en la aliĝilo deziratan loĝeblon ne garantias ricevon de la servoj. Antaŭ pagi, bonvole atendu retpoŝtan konfirmon de la administranto, ke peto de servoj laŭ via aliĝo estas ebla. Se vi planas veni kun beboj nepre kontaktu nin ĉar beboj loĝas senkoste + ni strebas laŭeble grupigi familiojn kreante pli pacan loĝeblon por ili.

Por plenkreskuloj aldoniĝas hungarŝtata imposto de 1,5 eŭroj/nokto. (legu supre pri: “Turisma imposto”).

Manĝado

  • Matenmanĝo: 4€ (sepfoje: 28€)
  • Tagmanĝo: 5€ (sesfoje: 30€)
  • Vespermanĝo: 4€ (sepfoje: 28€)

Ni ne povas garantii kuirĉambron por memzorgantoj. En gufujo tamen ni planas funkciigi manĝetservon.

Vi povas elekti, ĉu vi matenmanĝas. Tiam vi matenmanĝos post ĉiu tranokto kiun vi mendas.

Vi povas elekti, ĉu vi tagmanĝas. Tiam vi tagmanĝos en tagoj inter via unua kaj via lasta tranokto.

Vi povas elekti, ĉu vi vespermanĝas. Tiam vi vespermanĝos antaŭ ĉiu tranokto kiun vi mendas.

Se iun tagon okazos eksurso, tiam anstataŭ tagmanĝo vi ricevos manĝpakaĵon.

Balo

Tiuj, kiuj partoprenas JES nur por silvestra balo pagas por ĝi 10€ (studentoj) / 15€ sub 30 jaroj / 30€ super 30 jaroj.

Partatempa partopreno

Netuttempaj partoprenantoj multiplikas sian kotizon per (kvanto da tranoktoj+1)/7. Alivorte parttempaj partoprenantoj pagas kion ili partoprenas plus unu tagon.

Aliĝo

  1. Minimuma antaŭpago estas 40 eŭroj (por ke via aliĝo validu kaj menditaj servoj estu rezervitaj por vi). Okaze de malaliĝo la mono redoneblas krom 20 eŭroj (kaj eble reĝirkostoj). Antaŭpago tamen transdoneblas.
  2. Aliĝante vi akceptas la regularon.

Invitletero

Se vi bezonas invitilon (bv. klaki ĉi tien por vidi skemon de la letero), indiku tion en la aliĝilo plej malfrue ĝis la 14a de septembro. Se post tio oni ne kontaktas vin ene de unu semajno, bv. skribi al la respondeculo (Saci).

Ni povas sendi al vi (de HEJ) subskribitan kaj ŝtampitan paperon, kio kostas 5 eŭrojn. Per ĝi tamen HEJ ne prenos financan nek leĝan respondecon de via ĉeesto. Tio kutime funkciis por ekz. Ukraino, sed ekz. por Afriko bedaŭrinde funkcios malverŝajne.

Se vi bezonas invitleteron, vi pagas nur ties kostojn (5 eŭrojn), tiam ni sendas ĝin al vi. Kiam/Se vi ricevas vizon, vi normale antaupagas 40 eurojn.. En ĉi-lasta kazo viaj kostoj kalkuliĝas laŭ la dato de la 5 eŭra pago.

Nia teamo

Stela

ĉeforganizanto, gufujestro

Ĉiuj plendas ĉe mi.
Vi povas ankaŭ!
steleto(ĉe)gmail.com

Tomek

financoj

Ditta

loka organizado

bekesi.ditta(ĉe)mensa.hu

Saci

manĝado, invitiloj

sarolta.bago(ĉe)gmail.com

Veronika

ekskursoj

Tobiasz

administrado

Mi estos via akceptanto-administranto!
Venu kaj akceptiĝu ĉe mi!
tobiasz.kubisiowski(ĉe)pej.pl

Baptiste

ĉio ajn

Karina

programo

Dawid

helpanto

Vít

drinkejestro

Historio

Klaku ĉi tie!