La kotizoj por la JES estas la jenaj:

Loĝado

amasloĝejo: 50€ por la tuta tempo (8€ po nokto).
lito: 90€ por la tuta tempo (15€ po nokto).

Manĝoj

matenmanĝo: 4,25€ (25,50€ por la semajno)
tagmanĝo: 7,65€ (38€ por la semajno)
vespermanĝo: 5,85€ (35€ por la semajno)

ĉiuj manĝoj dum la tuta semajno: 90€

Programaj kotizoj

La kotizoj por la programo estas
por A-landanoj: 45€
por B-landanoj: 50€
por C-landanoj: 55€

A-Landoj: Albanio, Bjelorusio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Kroatio, Makedonio, Malto, Moldavio, Montenegro, Rumanio, Serbio, Ukrainio, ĉiuj landoj de la Rusa Federacio, Azio, Afriko, Ameriko kaj Aŭstralio
B-Landoj: Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Katalunio, Hungario, Latvio, Litovio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio
C-Landoj: Germanio, Francio, norda, suda kaj okcidenta Eǔropo, do ĉiuj aliaj

Se vi aliĝas sufiĉe frue, vi ricevos rabaton:
ĝis 31.03.: rabato de 10€
ĝis 31.07.: rabato de 5€
ĝis 30.11.: neniu rabato.
ekde 01.12.: malrabato de 10€.

Personoj kiu aliĝos post 22.12.2016 aŭ surloke devos krompagi aldone 10 €.

Infanoj kiuj aĝas inter 6 kaj 16 jarojn pagas nur duonon de la programkotizoj.
Infanoj kiuj aĝas malpli ol 6 jarojn ne pagas programkotizojn. Infanoj kiuj ne bezonas propran liton ne pagas tranoktkotizojn.

Ĉefa foto de Avij el Vikimedia Komunejo.