Vi povas atingi la Waldheim…

per aviadilo:
Flugu al Hamburgo kaj poste prenu trajnon.

per buso:
Numero 4610 ĝis la haltejo “Brahmsee/Waldheim”.
Estas aŭ la buso Kiel – Nortorf – Itzehoe aŭ la buso Itzehoe – Nortorf – Kiel.

per trajno:
De Hamburgo, vi prenu la regionalan trajnon (RE) en la direkton Flensburg. Vi eltrajniĝu en Nortorf.

piede:
Vespere ne plu estos busoj de Nortorf. Vi do devos marŝi de la trajnstacio al la ejo. Ni plej verŝajne havos buson por preni viajn pakaĵojn kaj eble ankaŭ vin.
Se vi NE povas fari piedmarŝon de ĉ. 6km bonvolu skribu retpoŝton al jes2016@esperanto.de por ke ni povu plani.

per biciklo:
BEMI-karavano al JES Venu al JES per biciklo! Ĉu vi povas imagi pli belan Kristnaskon ol biciklante kun amikoj al JES? Ni kuiros mem kaj tendumos sovaĝe. Vintra dormsako rekomendatas. La starttago, startloko kaj la itinero estu laŭ interkonsento de la partoprenantoj. La provizora interkonsento estas, ke ni startu en la 24-a de decembro matene en Duisburg kaj veturu tra Steinfurt, Vechta, Bremen kaj Glückstadt (pramo); ĉ. 450 km en 5 tagoj. Estos la plej mallongaj tagoj de la jaro, la suno frue subiros. Tial ni ekbiciklu ĉiutage tre frue en krepusko por bone eluzi la taglumon. Aliĝu, atendas vin bela aventuro.
Organizanto: Lars Sözüer, lars.duisburg(ĉe)gmx.de

 

Por esperantistaj partoprenantoj ĉe la Chaos Computer Congress (Hamburg, 27-12-30.12) okazos la 31an de decembro karavano de Hamburg ĝis la JES-ejo. Ankaŭ ne-CCC-anoj, alvenontaj en Hamburg la 31.12, rajtos kunvojaĝi. Por pliaj informoj kontaktu chris.kerr(ĉe)mykolab.ch.

Foto de High Contrast el Vikimedia Komunejo (CC BY).