Dum Esperantaj renkontiĝoj okazas diversaj programpartoj:
Tage estas la Taga programu, kiu konsistas el prelegoj, seminarioj, atelieroj ktp. Dum la vesperoj okazas koncertoj kaj diskejoj.La noktojn oni povas pasigi en la gufujo aŭ la drinkejo.

Taga programo

Judith Meyer

DiEM25 – demokratiigi Eŭropon kun Yanis Varoufakis

Ĉi-februare, mi kun la eksa greka financministro Yanis Varoufakis, la kroata filozofo Srecko Horvat kaj manpleno da aliuloj iniciatis la movadon DiEM25 (Democracy in Europe Movement 2025). Nia slogano estas “Aŭ la Eŭropa Unio demokratiiĝos aŭ ĝi disfalos” – ĉar neniu, kiu observadas la nunan staton de la Eŭropa Unio povas kredi ke ĝi travivos longe plu. Ekzistas diversaj krizoj, kiuj konkrete endanĝerigas ĝian travivon: la ekonomia krizo kun senlaboreco kaj povreco, la krizo de la eŭro, la krizo de la bankoj, la krizo de la rifuĝintoj. Tiujn krizojn ni planas batali aŭ almenaŭ per rapidaj mezuroj halti ilin por ke pli profundaj riformoj estu eblaj. Cetere ni vidas urĝan neceson de transparenteco kaj demokratio je la Eŭropunia nivelo, ĉar sen tiuj, homoj ne plu fidos je siaj institucioj. Kaj ni ne nur revas! Nuntempe DiEM25 jam havas pli ol 30 000 membrojn, inkluzive de Noam Chomsky, Brian Eno, Vivienne Westwood, Julian Assange, Slavoj Zizek, membroj de eŭropa kaj naciaj parlamentoj kaj aliaj konatuloj.

Geomar Martínez Pérez

Hispana lingvo

Baza kurso pri hispana lingvo por komencantoj instruata de juna, kuba  lingva instruisto.

Kontraŭstaro inter Usono kaj Kubo

Antaŭ 2 jarcentoj naskiĝis granda intereso en usonaj prezidentoj kaj ŝtatestroj pri Kubo. La plej granda insulo el la Kariba Maro, la tiel nomata Ŝlosilo de la Golfo. Tial ekestis akra kontraŭstaro kiu damaĝas la vivikondiĉojn de la kuba popolo. Ni iru al la devenpunkto kaj vojaĝu tra la tempo ĝis la nuno de la rilatoj inter la du landoj.

Lucas Teyssier

Matematiko

Ĉu ĉiam ekzistas primo inter entjero kaj ĝia duoblo ?

Frank van Hertrooij

Kial ni ne jam atingis Marson

Antaŭ pli ol kvardek jaroj homaro unuafoje metis homojn sur la Lunon. Post tio multe okazis kaj ni lernis pli kaj pli pri la universo, sed tamen neniu kuraĝis aŭ povis fari la sekvan paŝon. Kiujn problemojn ni renkontos provante iri al Marso, kaj ĉu ni povos fronti tiujn optimisme? Eltrovu dum la prelego.

Luc Allemand

Desegnado de vizaĝoj

Ĉi-tie vi lernos kiel desegni homan vizaĝon kaj havos okazon reprezenti amik(in)on helpe de lia/ŝia foto. Ni poste ekspozicios la artaĵojn en la kongresejo. Bonvolu anonci vin la antaŭan vesperon ĉe Luko por fotiĝi, aŭ mem kunporti foton de vi al la programero.

Muzika komuna improvizado

Venu kune muzikumi, kunportu vian instrumenton aŭ vian voĉon, viajn manojn kaj ion-ajn, kaj ĉefe viajn orelojn : Celo estas aŭskulti la aliajn, kaj aldoni sian sonon laŭ sento. Ne necesas havi muzikajn konojn. Tio foje nomiĝas « Jam » aŭ « muzika marmelado ». Ankaŭ estos okazo provi la instrumentojn unu de la aliaj, laŭ interkonsento.

Karina Mąkosa

Jogo

Haltu por momento. Permesu al via korpo kaj menso ripozi. Trankviligu pensojn kaj emociojn.

Proponata kurseto de jogo estas por ĉiuj. Se vi estas joga komencanto vi povos konatiĝi kun jogo kaj ekkoni bazajn poziciojn. Se vi estas joga spertulo vi povas ĝui komunan praktikon en amika etoso.

Alportu propran maton/ pledon/ kusenon (se vi havas).

 

 

Peter Baláž

Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj?

La mondo ŝanĝiĝas – kaj ni ŝajne alproksimiĝas al la „turnopunkto“, kiu povas havi du direktojn – al la pli bona kaj malpli bona socio, ol estas la ĝisnuna. Nia tero urĝe bezonas daŭripovan evoluon – ĉu ĝi realigeblas? Ĉu eblas havi samtempe ĉiam pli modernajn telefonojn kaj puran naturon? Kion ni (homaro) pleje bezonas nuntempe? Kiun vojon elekti? Kion fari kun sia vivo? Kiel agi, por vere plibonigi la mondon?

Diskutrondo pri aktualaj problemoj de la nuna epoko – venu esprimi ankaŭ vian opinion!

 

Meditado – kio ĝi estas kaj kial ĝi utilas?

Meditado – vorto kun malsamaj signifo-komprenoj kaj foje miskomprenoj. Pri kio fakte temas? Kiel ĝi efikas? Kiaj metodoj mediti ekzistas? Kio estas ĝia celo? Ĉu ĝi povas utili al homaro en proksima tempo kaj se jes, kiel? Ĉu la cerbo povas esti efike trejnata kaj ŝanĝiĝi? Kion signifas kaj ĉu lerneblas “aktiva nenifarado”?

Nuntempa evoluo de neuro-sciencoj lastatempe rapide progresis kaj danke al tio venas pli kaj pli da sciencaj esploroj kaj pruvoj pri la utileco kaj uzeblo de meditado. Ni rigardos meditadon ankaŭ laŭeble science – iĝos observantoj de propra konscio kaj je propra sperto povos vidi, kiaj estas pruvitaj avantaĝoj de meditado kaj kiel ĝin utiligi en ĉiutaga vivo.

 

Novajxoj de la E@I-kuirejo

E@I ekde sia komenco antaŭenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme – retejoj, aranĝoj, eldonaĵoj, kampanjoj… En nuna momento venas tempo por eĉ pli da aktivecoj en tiu ĉi kampo kun plia profesiiĝo, oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej freŝaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.

 

Verda manĝo – ĉu ideala kombino kun verda lingvo?

Ĉu “verda lingvo” havas rilaton al “verda manĝo”? Venu diskuti la temon pri vegetaranismo, veganismo kaj aliaj manĝo-kutimoj kaj vivo-filozofioj kiuj ekzistas, pri iliaj avantaĝoj, ebloj, kondiĉoj, defioj. Senperforta vistilo jes ja povas rilati ankaŭ al viaj manĝ-kutimoj. Eble via vivo iĝos eĉ pli verda ol estis ĝis nun! :).

 

Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre bezonas ĝin?

Ĉu vi ŝatas legi? Kaj ĉu vi legas E-verkojn? Aŭ vi pensas ke nenio interesa eldoniĝas en EO? Ĉu kaj kial estas bezonate legi E-literaturon? Kia estas estonto de la E-literaturo? (en la mondo de ciferecaj libroj sed same en la tempo de apenaŭa legado en plejparto de la mondo) Kiaj estas defioj de la verkado, tradukado kaj eldonado de E-literaturo? Venu diskuti la estonton (kaj nuntempon) de la E-literaturo – kune kun eldonistoj, verkistoj kaj legantoj.

 

Cifereca demenco – ĉu reala nuntempa danĝero?

Ĉu modernaj teknologioj povas serioze damaĝi nian socion? Kian influon al homa cerbo havas uzado de saĝtelefonoj kaj interreto? Ĉu nia epoko danĝeras paradokse pere de nia moderna teknologio? Kio estas nepre evitenda ĉe la etaj infanoj kaj kiam havas sencon ekuzi la informajn kaj komunikajn teknologiojn? Ni esploru kune.

La prelego skize prezentos kelkajn tezojn de germana psikologo, psikiatro kaj neurologo Manfred Spitzer, kiujn li proponas en sia libro Cifereca demenco.

Clemens Fries

Enkonduko al la „Arduino“ platformo

Lernu bazan elektronikon kaj programadon per „Arduino“

Rigardu al la mondo de mikroelektroniko kaj lernu kiel uzi vian komputilon kaj la platformon „Arduino“ por kontroli elektronikaĵojn. Estos loko por kvar grupetoj (du ĝis tri personoj) por eksperimentado. Ne necesas scio pri programado kaj/aŭ elektroniko — mi instruos ĉion necesan al vi. Ĉiu grupeto, tamen, bezonos porteblan komputilon.

Jessica Grasso

Novjara (glaci-)naĝado

En multaj landoj ekzistas tradicio salti en malvarman akvon dum la unua tago de la nova jaro.  Kial ne faru ankaŭ en Esperantujo?  JES okazas apud lago ĉijare, do la kondiĉoj estas bonaj!  Bankostumo ne estas necesa, sed kuraĝo, sekiĝtuko kaj varmaj vestaĵoj por poste estas!

Alexander Gressmann

Laborgrupo “Ni tradukas poemojn kaj kantojn el la germana aux la angla al Esperanto”

Kiu jam tradukis poemojn aux kantojn al Esperanton, havas sperton en tiu aux jam intencis fari tion. Mi kunportas libreton de Alice Walker “Blicke vom Tigerrücken” kun poemoj en ambaux la angla kaj la Germana, kaj kelkajn verkojn de mi mem en la Germana. Sed cxiu povas kunporti tekstojn aux kantojn kiujn li/sxi sxatas kune traduki.

Leon Schnelldorfer

Origamio

Venu por kune kun ni lerni krei belegajn figurojn kaj ornamaĵojn per faldado de papero! Ĉiuj estas bonvenaj, sendepende de viaj niveloj de sperto kaj lerto – eĉ por tutaj komencantoj troviĝos taŭgaj ebloj. Vi povos kunporti viajn kreaĵojn hejmen kiel memoraĵoj de JES, aux vi povas helpi al ni krei ornamaĵojn per kiuj ni plibeligos la ejon dum la silvestra balo.

 

 

Projekto AEJK kaj rolo de SKEJ kiel partnera organizo en ĝi (Afrik-eŭropa junulara kapabligo)

Projekto AEJK estas projekto, kiu temas pri kapablokonstruado kaj trejnado de junaj laboristoj kun speciala emfazo al neformala lernando. Ni volas informi publikon pri tiu ĉi projekto kaj ankaŭ kun helpo de partoprenontoj de la prelego solvi kaj pridiskuti problemojn de la kapabligo inter Afriko kaj Eŭropo. Grava parto de tiu ĉi projekto estas organizado de IJK 2017 en Aneho, Togolando al kiu vi mem povos helpi kun viaj ideoj pliriĉigi tiun ĉi mojosan aranĝon.

Junulara E-agado en Ĉeĥio kaj Slovakio

Venu ekscii ion pli pri la junulara E-movado en la ĉarmaj landetoj Ĉeĥio kaj Slovakio. Vi ja scias ke ĉiu jare tie okazas amaso da E-eventoj, grandaj kaj ankaŭ etajn lokajn. Kune kun vi ni ŝatus ankaŭ diskuti kiuj estas niaj ĉiujtagaj defioj kaj kiel ni strebas solvi ilin kaj ekscii de vi, ĉu vi hamas samajn aŭ malsamajn spertojn. Eble vi rimarkis ke ambaŭ organizoj revivigis antaŭ iu tempo kaj ni ŝatus ankaŭ tiel maniere helpi disvastigi ideojn de nia movado al aliaj landoj.

Paulína Kožuchová

Egalecen sin prezentas

Egalecen estas la unua blogo en Esperanto pri socia justeco kaj feminismo. En ĉi tiu programero ni prezentos nian gxisnunan agadon, ekzemple kadre de la pasinta UK. Ni ankaux kune diskutos niajn planojn por la estonteco, kaj klarigos, kiel vi povas kunlabori kun ni.

La interaga fikciaĵo Alicio en la Kurioza Kongreso, kreita de Ariel Bonkorpa

JES ŝajnos banala post ĉi tiu programero! Alicio en la Kurioza Kongreso estas nova ludo en Esperanto de Ariel Bonkorpa. En ĉi tiu programero ni plurmedie enkondukos la ludon kaj diskutos ĝian enhavon. Aŭ se vi jam ludis ĝin, aŭ se vi tute ne konas la ludon, ĝi certe estos mojosa kaj vigla programero, do ne maltrafu!

Chris Kerr

Ĉifrofesto

Cifereca sindefendado

Lernu kiel defendi sin kontraŭ amasa spionado de via komputila vivo far registaroj kaj grandaj firmaoj. Ni instruos diversajn programojn kaj sintenojn, kiuj helpos al vi protekti sin.

Vlad Dolezal

Dancado

Venu danci kaj amuziĝi. Ĉu tuta komencanto aŭ sperta dancanto, ĉiam agrablas ekzcerci la bazojn – kiel bone gvidi kaj sekvi unu la alian por ĝui la konekton de partneraj dancoj. Venu kun aŭ sen partnero. La kurso estas bazita sur la dancstiloj de swing/blues, sed estas aplikebla al ĉiuj aliaj partneraj dancoj.

Idéal Gabalda

Roko-danco por komencantoj

Lernu la bazaj paŝoj de ses tempa roko, kaj simplan koregrafion.

Edward Wornar

Soraboj en Germanujo

La Soraboj estas slava malplimulto en Germanujo, kiu loĝas tie pli longe ol la Germanoj. Ili havas du skribajn lingvojn, sed la lingvoj estas endanĝeritaj. La prelego informas pri la diversaj aspektoj de la Soraboj, iliaj lingvoj kaj identeco.

La preleganto estas profesoro pri la sorabaj lingvoj kaj direktoro de la sola universitata instituto pri sorabaj studioj.

Kurso pri tajĵiĉuan (sun-stilo)

La sun-stilo estas la plej nova el la kvin klasikaj stiloj de tajĵiĉuan.

La gvidanto estas multjara lerninto de la stilo kaj instruisto.

Lars Sözüer

Pasporta Servo

Stato de la projekto

Unu el la plej gravaj projektoj de la Esperanto-movado estas sukcese revivigita. La nova retejo bone funkcias, la Landaj Organizantoj multe laboras por zorgi pli plej aktualaj datumoj, kaj eĉ nova papera adreslibro aperos.

Triktrako-turniro

Ĉiu povas partopreni

Dum la tuta JES okazos turniro de triktrako (Backgammon).
Ĉiu rajtas partopreni, eĉ se vi ankoraŭ ne konas la regulojn.
Vi nur devas registriĝi ĝis la vespermanĝo de la 29-a de decembro.

Geokaŝeja promenado

Surprizoj en la naturo

Serĉu kun ni surprizajn skatolojn en la ĉirkaŭaĵo de la ejo

David Mamsch

Senkondiĉa Baza Enspezo – ideo danĝera aŭ vojo antaŭen?

La ideo de “Senkondiĉa Baza Enspezo” estas socia kaj politika koncepto, kiu defias nian kutiman pensmanieron sufiĉe profunde. Konataj vortoj kiel laboro, (labor-)enspezo, libereco kaj solidareco nove difiniĝas kaj gvidas nin al tre esencaj demandoj: “Kian opinion mi vere havas pri aliaj homoj?” kaj “Kiel ni volas kune vivi kaj labori en la estonteco?”

La prelego unue provizos enkondukon en la temon, do antaŭaj scioj ne necesas. Ni vidos kio estas Baza Enspezo kaj enrigardos historiajn, filozofiajn kaj nuntempajn vidpunktojn. Poste ni havos tempon por kune diskuti – Kiajn ŝancojn la ideo havas por ni, kiujn riskojn?

Senkondiĉa Baza Enspezo jam estas diskutata en multaj partoj de la mondo. Iĝu ankaŭ ni iomete parto de tiu ĉi debato! …kion vi laborus se vi ne devus zorgi pri enspezoj?

 


Martin Strid

Baladaj ĉendancoj – fortikaĵo por nia lingvo!

Ĉendancoj baladaj helpas vivteni kaj fortigi malgrandan lingvon, kiel montras sperto de miljara tradicio en Feroaj Insuloj. Ĉendancon kaj rekantaĵon ĉiuj povos partopreni. Ĝi donos intensivan etoson al kunveno. La kantoj fortigos la lingvon por komencantoj kaj malofteparolantoj. Kaj novaj heroaj baladoj instruos nin pri historio de Esperanto.

Venu aŭdi pri bravuloj, ĉendanci, rekanti kaj enfali en la ritmopaŝan “trancon” mensopurigan de monotona melodio!

 

 

Julia Noe

Librokesto

La esenco de librokrucigo (bookcrossing) estas la “elliberigo” de libroj en la “sovaĝejon” por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis. La libroj krucas la vojon de tiuj, kiuj ŝatas legi ilin kaj daŭrigas. Post kiam oni legis la libron (aŭ ankaŭ ne), oni mem elliberigas la libron denove. Ekzemple oni lasas ĝin en trinkejo, en trajno aŭ en parko, tiel ke homoj povas trovi ĝin – aŭ oni povas doni ĝin al amiko aŭ konatulo.
Mia portebla librokesto starigos en la kongresejo. El ĝi ĉiuj povas libere preni  librojn por legi surloke aŭ kunpreni hejmen. Se vi ŝatas la ideon kunportu librojn kaj interŝanĝu aŭ nur elprenu se vi ne havas propran libron por fordoni.
Pliaj informoj: www.bookcrossing.com (diverslingve, esperanta versio
planota)” ĉe la taga programo.