Rapide aliĝu al ekskursoj ĉar nur estas po 27 lokoj disponeblaj:

https://goo.gl/forms/hdV6KHzGdOYMdqrW2

Ekskurso al Lubeko (Lübeck) La 2an de januaro vi havos la eblecon partopreni tuttagan ekskurson al Lubeko. Tiu ĉarma urbo estis la plej grava urbo de la Hansa ligo, komerca ligo  de la mezepoka tempo. Ni vidos la urbocentron dum ĉiĉeronado kaj poste ni vizitos la marcipanan salonon – ĉar Lubeko estas ankaŭ konata pro sia bongusta marcipano.

La marcipana salono prezentas la historion de la marcipano kaj 12 vivgrandaj figuroj faritaj el marcipano. Ni povos spekti kiel figuroj estas faritaj kaj povos gustumi la marcipanan likvoron kaj la marcipanon mem.

Vi havas la elekton inter:

  • ĉiĉeronado kaj marcipana salono: 25 €
  • nur ĉiĉeronado kaj libera tempo dum posttagmezo: 20 €

1000020100000bc0000007d06a35067b_malgrandigita

Ekskurso al la marbordo La 2an de januaro ni vizitos la faman lumturon Westerhever ĉe la Norda Maro. Tie ni promenos ĉe la marbordo kaj povas rigardi la vadon, la grandan areon de marfundo kio sekiĝas du fojoj tage. Poste ni kune vizitos la Multimar-Wattforum – akvario kaj ekspozicio pri la vada regiono.

Kotizo: 25 €

10000201000002380000014024057b6e

Noktaj ekskursoj La 30an de decembro ni okazigos mojosajn noktajn ekskursojn por vi. Kaj ne timu – vi ne maltrafos vesperan programon ĉar la ekskursoj estas la vespera programo. Vi povos aŭ partopreni noktan promenadon en la ĉirkaŭaĵo de la JESejo aŭ per buso vojaĝi al la proksima urbo Kiel, kies universitato havas observatorion. Tie ni povos observi la ĉielon kaj lernos pli pri la teleskopo.

Kotizo por ekskurso al observatorio: 10 €

La promenado estas senpaga.

10000201000002b2000001ccc664bb24