Gufujo nomiĝas la nokta te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo), ĝi Teoj_en_la_gufujo_(3167193668)unuafoje okazis fine de 1995 dum Internacia Seminario en Veclaro, Germanio.

Gravaj aĵoj por la agrabla gufuja etoso estas kandeloj kaj literatura laŭtlegado aŭ koncerto de trankvila muziko. La oferto de multaj teoj kaj tizanoj kune kun taŭgaj aldonaĵoj (ekz. dolĉigiloj, kuketoj) estas ĉefaĵoj por gufujo.