28.12.2016
Interkona vespero kun Kimo

Konatiĝu kante kaj lude kun la aliaj partoprenantoj de JES!

29.12.2016
Koncerto de inicialoj dc

Inicialoj dc (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Eric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Nutrata per alternativa popo kaj moderna elektronika muziko, inicialoj dc miksas tiujn influojn en sian buntan melankolian elektropopmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

30.12.2016
vesperaj ekskursoj

31.12.2016
silvestra balo
– kune ni festas la komencon de la nova jaro.

1.1.2017
kern.punkto vive

Kutime la kern.punkto – podkasto de Eva kaj Johannes – ĉefe registriĝas en la hejma studio de Johannes en Ludwigsburg. Sed ĉi-foje ĝi venas al JES por viva diskuto surscenejo. Antaŭĝoju tiun premieron.

Koncerto de ĴeLe

Koncerto de La perdita generacio
La Perdita Generacio formiĝis dum IJK 2003 en Svedio el tiamaj membroj de svedia radikala muzikgrupo Den Förlorade Generationen (DFG). LPG koncertis en Svedio, Estonio, Rusio, Pollando, Slovakio, Kubo, Danio kaj en okupata domo en Nederlando. Inter 2003 kaj 2005 LPG ĉiujare koncertumis dum IJK. Dum IJK en Kovrov 2004 ili ricevis la premion Plej interesa muzikgrupo. LPG partoprenis en la tutmonda muzikkonkurzo “La verda stelo” ĉe Internacia Televido kiu estis lanĉita en 2006. LPG ricevis la duan plej altan nombron da voĉoj donitaj dum la konkurso. Ekde 2007 LPG kunlaboras kun Vinilkosmo, kiu kuneldonis albumon Eksplodigos vian domon.
En 2015 la kanto La 100-a Fojo, verkita omaĝe al la 100-a elsendo de podkasto Varsovia Vento, ricevis 2-an lokon en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto.

2.1.2017
Koncerto de Jonny M
Ekde la jaro 2010, la 26-jara Jonny M produktas regeon en esperanto. Liaj unuaj kantoj, eldonitaj senkoste en la albumeto “Pli ol espero” iĝis rapide konataj en esperantujo. Granda sukceso iĝis la publikigo de la albumo “Regestilo” en 2013. Post koncertoj en la tuta mondo (Japanio, Brazilo, Indonezio kaj multaj lokoj en eŭropo) li nuntempe laboras je nova albumo, kiu venos komence de 2017.Multaj de la novaj kantoj estos prezentotaj en nia renkontiĝo- do nepre venu al lia koncerto!

3.1.2017
internacia vespero

 

Ĉu ankaŭ vi emas kontribui?
Skribu mesaĝon al nia teamo per jes(ĉe)esperanto.de!