(Esperanto) Lokaj JESeroj

(Eine deutsche Übersetzung ist bald verfügbar.)

Ĉar JES en Lutherstadt Wittenberg estas nuligita, same kiel lastjare, ni ŝatus provizi kaj kunordigi por vi la eblon troviĝi en malpli grandaj, regionaj renkontiĝoj ĉirkaŭ silvestro 2021/’22.

Ĉu vi havas kelkajn dormlokojn en via hejmo?
Aŭ ĉu vi konas bonan eblecon por tranokti en via ĉirkaŭaĵo?

Se jes, invitu amikojn al JESero en via urbo!
Se ne, aliĝu al JESero 😉

Jen provizora listo de gastigantoj.

Intertempe, vi ankaŭ povas diskuti pri planoj kun aliaj homoj en la Telegram-grupo de JES.

Vi povas kune elpensi programon, ekskursi, kion ajn vi volas fari por havi iom da JES-etoso ĉe vi. Kaj ni ofertas al vi uzi la JES-retpaĝon por trovi kunfestantojn. Eble alia Esperanto-parolanto el via ĉirkaŭaĵo volas aliĝi. Ni petas vin respekti la lokan regularon pri higieno kaj grandeco de grupoj. Atentu, ke la JES-teamo ne respondecas pri viaj gastoj nek pri la aktivaĵoj, kiujn vi kune faras. La organiza teamo provos respondi al viaj demandoj kaj povos peri la kontakton al organizantoj de JESeroj.

Se vi volas organizi JESeron, gravas, ke vi pripensu:

  • Kiu estas la surloka organizanto? Ĉu ekzistas dua subtenanta persono?
  • Kia pandemia regularo aktuale validas en via lando?
  • Ĉu viaj gastoj venu vakcinitaj kaj/aŭ testitaj kontraŭ KOVIM-19?
  • Ĉu vi volas organizi silvestran balon kaj kie?
  • Ĉu vi havas tempon por antaŭprepari vian surlokan programon (kiu venos kaj kion ri volas fari)?
  • Ĉu vi havas tempon por poste ordigi (enplekti viajn gastojn kiel helpantojn)?
  • Ĉu viaj gastoj havas alergiojn (kontraŭ manĝo aŭ dombestoj) kaj manĝpreferojn?
  • Ĉu vi zorgos pri manĝaĵoj aŭ ĉu estos memzorgado?
  • Ĉu eble via JESero bezonas monkompenson/partoprenkotizon?
  • Ĉu ekzistas programĉambro, manĝejo kaj plej bone pli ol unu banĉambro?
  • Kiel reagos viaj najbaroj, se vi festos nokte?

Se vi daŭre volas organizi JESeron, plenigu la sekvan demandaron.