Enkonduko

JES – Junulara E-Semajno – estas jarŝanĝa renkontiĝo, unu el la plej grandaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Ĉiujare dum unu plena semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 11-an fojon!

 

Grava informo! Fine de la pasinta JES en Storkow (Germanio) ni informis vin ke la sekva okazos en Gluĥolazo (Głuchołazy) en Pollando.

 

Pro diversaj kialoj ni devis tamen ŝanĝi la lokon – la 11-a JES okazos en la vilaĝo Karłów (ĉeĥe Karlov, germane Karlsberg), apud Kudovo (Kudowa-Zdrój/Chudoba).

Memoru kaj informu viajn amikojn pri la ŝanĝo por ke ni ĉiuj certe renkontiĝu en la ĝusta loko! 🙂

 

Sed ne tristu! La nova loko ŝajnas eĉ pli bona – ĝi troviĝas en montaro, do ĉi-jare ni ĝuos tute alian, unikan, freŝan etoson. Kiel ĉiam ni garantias agrablan tempon dum kiu vi renkontiĝos kun aliaj esperantistoj, ekscios pri aliaj kulturoj kaj festos kune la novjaro(j)n.