Partoprenu ekskursojn dum JES! Por aliĝi plenigu tiun ĉi apartan aliĝilon. Atentu ke ĉiuj tuttagaj ekskursoj okazos en la sama tago (la 2-an de januaro) do vi povas elekti nur unu! Pagi por la ekskursoj eblas aŭ per banka transpago aŭ surloke per kontanta mono.
Varmbanejo Saarow-Therme, 30-an de decembro, duontaga
La 30-an de decembro posttagmeze okazas ekskurso al la trankvila varmbanejo Saarow-Therme. La temperaturo de la akvo estas 35°C kaj ĝi enhavas 3% de salo. Ekzistas enaj kaj eksteraj naĝbasenoj. Ankaŭ alogas speciala lumigita baseno kun muziko. La prezo por transporto per buseto kaj la kotizo por enriri la banejon estas 17,50€. Se vi ankaŭ volas uzi la saŭnon de la banejo, vi devas krompagi 10€ forlasante la banejon. Kaj se vi volas kombini la viziton de la banejo kun promenado, vi povas tien piediri (proks. du horoj) antaŭ la komenco kaj post kiam vi ripozis, ni transportos vin reen al la JES-ejo.
Frankfurto ĉe Odro, 2-a de januaro, tuttaga
Frankfurto ĉe Odro (aŭ Frankfurteto) estas urbo ĉe la limo de Pollando kaj ĝin nur apartigas la rivero de la pola urbo Slubice. Por la ekskursa tago (2-a de januaro) esperanta amiko preparas por ni urborigardadon kun vidindaĵoj, arĥitekturaj kaj historiaj faktoj kaj pri la moderna vivo en la ĉelima urbo. Berlinon vi povas ĉiam viziti, sed neniam revenos la ŝanco tiel sperti la ĉarman Frankfurteton. Aliĝu nun kaj pagu nur 8€ por la vojaĝo kaj la ĉiĉeronado.
Tra la malnova Berlino, 2-a de januaro, tuttaga
Ĉu vi volas esplori Berlinon? Tra la malnova Berlino estas rondo gvidata de Berlina Esperantisto Fritz Wollenberg, en kiu ni ekscios pli pri la (surprizo!) malnova Berlino kaj ankaŭ pri kelkaj lokoj kiuj havas rilaton kun Esperanto. Aliĝu al tiu ekskurso por la 2-a de januaro (por 8€) kaj esploru Berlinon kun ni!
Berlino – mem organizita, 2-a de januaro, tuttaga
Ĉu vi havas ian propran preferon, kion vi ŝatus vidi en Berlino? Jen via ŝanco pasigi tutan tagon en la vintra Berlino kaj vidi ĉion kion vi volas laŭ via plaĉo. Vi povas vojaĝi grupe kun Berlin-Brandenburg-bileto (29€ por maksimume 5 homoj) la tutan tagon, sed ne maltrafu la lastan trajnon al Storkow! Atentu ke vi mem planas la ekskurson, la organizantoj nur afiŝos la liston de partoprenantoj por plifaciligi vian planadon kaj vojaĝon. Informojn pri la konektoj vi trovos ĉe vbb.de (serĉu la vojon de/al “Storkow, Hirschluch”). Bileton eblas aĉeti en la aŭtomato en la stacidomo de Storkow kaj jam en la buso. Ekscii pli pri la vizitindaĵoj de Berlino vi povas ĉi tie: https://www.berlin.de/en/attractions-and-sights/