Loko kaj alvenebloj

JES 2019 okazos en la ripozejo Szczeliniec, kiu troviĝas en la vilaĝo Karłów (ĉeĥe Karlov, germane Karlsberg), apud Kudovo (pole Kudowa-Zdrój, ĉeĥe Chudoba). Nia ejo troviĝas apud samnoma monto (pole Szczeliniec Wielki, ĉeĥe Velká Hejšovina), kiu estas la plej alta monto de la Tablaj Montoj.

 

Alvenebloj

La plej facila alveneblo estas per buso. El Varsovio, Vroclavo kaj Prago eblas alveni al Kudovo per busoj de la kompanio Flixbus (flixbus.com). Busojn al Kudovo funkciigas ankaŭ PKS Polonus (pkspolonus.pl) kaj aliaj kompanioj, kiujn oni povas trovi ekzemple pere de la serĉilo busradar.pl.

Alternative, eblas preni trajnon al Kudovo el Wałbrzych, Kłodzko aŭ rekte el Vroclavo (funkciigas ĝin la loka trajnkompanio Koleje Dolnośląskie). Tiukaze serĉu konektojn al la stacio Kudowa-Zdrój.

Se vi veturas de la ĉeĥa flanko, bonvolu serĉi konektojn al la stacio Náchod.

En la alven- kaj forir-tagoj ni funkciigos buseton el/al Kudovo kaj Náchod, kiu veturigos la partoprenantojn al la JES-ejo kaj de la JES-ejo.

Por alveni aŭte, entajpu en vian birilon la jenajn koordinatojn: 50.475230, 16.340861. Memoru, ke la ejo troviĝas en montara regiono kaj ke vintre la vojoj povas surhavi neĝon!