Lokaj JESeroj

Ĉu vi ne volas esti sola inter kristnasko kaj la reta JES?
Ĉu vi volas sperti iom da etoso de Esperantujo?
Ĉu vi havas kelkajn dormlokojn en via hejmo?
Aŭ ĉu vi konas bonan eblecon por tranokti en via ĉirkaŭaĵo?

Se jes, invitu amikojn al JESero en via urbo!
Se ne, aliĝu al JESero 😉
Ni ŝatus, ke etaj grupoj sukcesos kune ĝui la finon de la jaro kaj la retan JESon.
Vi povas kune elpensi programon, ekskursi, kion ajn vi volas fari por havi iom da JES-etoso ĉe vi.
Kaj ni ofertas al vi uzi la JES-retpaĝon por trovi kunfestantojn. Eble alia Esperanto-parolanto el via ĉirkaŭaĵo volas aliĝi.
Ni petas vin respekti la lokan regularon pri higieno kaj grandeco de grupoj.
Atentu, ke la JES-teamo ne respondecas pri viaj gastoj nek pri la aktivaĵoj, kiujn vi kune faras.

La organiza teamo provos respondi al viaj demandoj kaj povos peri la kontakton al organizantoj de JESeroj.

Se vi volas organizi JESeron, gravas, ke vi pripensu kaj demandu al viaj eblaj partoprenantoj
Kiu estas la surloka organizanto? Ĉu ekzistas dua subtenanta persono?
Ĉu vi volas organizi silvestran balon kaj kie?
Ĉu vi havas tempon por antaŭprepari vian surlokan programon (kiu venos kaj kion ri volas fari)?
Ĉu vi havas tempon por poste ordigi (enplektu viajn gastojn kiel helpantojn)?
Ĉu viaj gastoj havas alergiojn (manĝo aŭ (dom-)bestoj) kaj manĝpreferojn?
Ĉu vi zorgos pri manĝaĵoj aŭ ĉu estos memzorgado?
Ĉu eble via JESero bezonas monkompenson/partoprenkotizon?
Ĉu ekzistas programĉambro, manĝejo kaj plej bone pli ol unu banĉambro?
Kiel reagos viaj najbaroj, se vi festos nokte?

Se daŭre vi volas organizi JESeron, plenigu la demandaron.