Vi povas atingi la JES-ejon pere de
trajno:
La plej proksima trajnstacio estas “Lutherstadt Wittenberg Altstadt”, kiu troviĝas nur 500m for de la ejo. Alia eblo estas “Lutherstadt Wittenberg Hbf.” (la ĉefstacidomo), kiu troviĝas 2 km for.
Per la retpaĝo bahn.de vi povas trovi taŭgajn konektojn.
buso:
La buskompanio Flixbus havas konektojn al Wittenberg.
aŭto:
Estas parkejo ĉe la junulargastejo.
La adreso de la JES-ejo estas
Schlossstraße 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg
La koordinatoj estas
latitudo: 51° 51′ 58.71″
longitudo: 12° 38′ 20.49″
aviadilo:
La plej proksimaj flughavenoj estas Halle/Leipzig (75 km for), Berlin Tegel (107 km for) kaj Berlin Schönefeld (114 km for).
karavano:
Se vi volas malmultkoste vojaĝi en bona etoso, uzu la karavanon. Pliajn informojn vi trovos ĉe https://mallonge.net/jes2020karavano