JES-ejo

La JES okazos en la junulargastejo en Wittenberg, Germanio.

Plejparto de la loĝ- kaj ĉiuj programĉambroj troviĝas en la ĉefa konstruaĵo.

Vi loĝos en ĉarmaj ĉambroj por 2 ĝis 6 personoj, plej multaj havas propran banĉambron kun necesejo kaj duŝo.
Ekzistas ĉambroj atingeblaj kaj taŭgaj por rulseĝuzantoj. Se vi bezonas loĝi en tia ĉambro, bonvolu indiki tion en la aliĝilo.

Plurlita ĉambro en la junulargastejo

 

grupĉambro en la junulargastejo

Aldone al la ĉambroj en la junulargastejo ni rezervis kelkajn ĉambrojn en aparta gastejo, kiu troviĝas proksime de la junulargastejo. Se la lokoj en la junulargastejo ne sufiĉas, ni ankaŭ disdonos tiujn lokojn, prioritate al homoj kiuj nur parttempe partoprenos la eventon.

La amasloĝejo troviĝas 300m for de la junulargastejo. Tie vi povas dormi sur viaj propraj matracoj.

Manĝoj okazos en la manĝejo de la junulargastejo. Ni ricevos bufedon por maten-, tag- kaj vespermanĝo.

Por memzorgantoj estos ebloj varmigi proprajn manĝaĵojn.

La adreso de la junulargastejo estas
Jugendherberge Wittenberg
Schlossstr. 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg

La koordinatoj estas:
latitudo: 51° 51′ 58.71″
longitudo: 12° 38′ 20.49″