Kotizoj

Kotizoj

La kotizo por via partopreno kalkuliĝas de la programkotizo kaj kotizoj por loĝado kaj manĝado. Ĉiuj prezoj en tiu ĉi paĝo estas en eŭroj.

Programkotizo

Via programkotizo dependas de via aĝo, la dato de via antaŭpago kaj via loĝlando laŭ jenaj tabeloj.

tabelo por partoprenantoj ĝis 17 jaroj. Aliĝo ĝis la 28-a de junio: A-Landanoj: 30 eŭroj, B-Landanoj: 20 eŭroj, C-Landanoj: 5 eŭroj. Aliĝo ĝis la 30-a de aŭgusto: A-Landanoj: 40 eŭroj, B-Landanoj: 28 eŭroj, C-Landanoj 7,50 eŭroj. Aliĝo ĝis la 28-a de oktobro: A-Landanoj: 50 eŭroj, B-Landanoj: 36 eŭroj, C-Landanoj: 12,50 eŭroj. Aliĝo ĝis la 6-a de decembro: A-Landanoj: 60 eŭroj, B-Landanoj: 44 eŭroj, C-Landanoj: 12,50 eŭroj. Poste: A-Landanoj: 70 eŭroj, B-Landanoj: 52 eŭroj, C-Landanoj: 15 eŭroj.

tabelo por partoprenantoj inter 18 kaj 27 jaroj. Aliĝo ĝis la 28-a de junio: A-Landanoj: 50 eŭroj, B-Landanoj: 36 eŭroj, C-Landanoj: 10 eŭroj. Aliĝo ĝis la 30-a de aŭgusto: A-Landanoj: 60 eŭroj, B-Landanoj: 44 eŭroj, C-Landanoj 15 eŭroj. Aliĝo ĝis la 28-a de oktobro: A-Landanoj: 70 eŭroj, B-Landanoj: 52 eŭroj, C-Landanoj: 20 eŭroj. Aliĝo ĝis la 6-a de decembro: A-Landanoj: 80 eŭroj, B-Landanoj: 60 eŭroj, C-Landanoj: 25 eŭroj. Poste: A-Landanoj: 90 eŭroj, B-Landanoj: 68 eŭroj, C-Landanoj: 30 eŭroj.

tabelo por partoprenantoj ekde 28 jaroj. Aliĝo ĝis la 28-a de junio: A-Landanoj: 60 eŭroj, B-Landanoj: 46 eŭroj, C-Landanoj: 15 eŭroj. Aliĝo ĝis la 30-a de aŭgusto: A-Landanoj: 70 eŭroj, B-Landanoj: 54 eŭroj, C-Landanoj 20 eŭroj. Aliĝo ĝis la 28-a de oktobro: A-Landanoj: 80 eŭroj, B-Landanoj: 62 eŭroj, C-Landanoj: 25 eŭroj. Aliĝo ĝis la 6-a de decembro: A-Landanoj: 90 eŭroj, B-Landanoj: 70 eŭroj, C-Landanoj: 30 eŭroj. Poste: A-Landanoj: 100 eŭroj, B-Landanoj: 78 eŭroj, C-Landanoj: 35 eŭroj.

Loĝado

Jen vi trovas la kotizon por loĝado en plurlita ĉambro.

7 tranoktoj: 135 eŭroj, 6 tranoktoj: 120 eŭroj, 5 tranoktoj: 104 eŭroj, 4 tranoktoj: 88 eŭroj, 3 tranoktoj: 72 eŭroj, 2 tranoktoj: 56 eŭroj, 1 tranokto: 40 eŭroj

Por 2-lita ĉambro estas unuopa krompago je 10 eŭroj.

Loĝado en la amasloĝejo kostas 10 eŭrojn por ĉiu nokto.

Tiaj ĉi prezoj estas favoraj por homoj kiuj partoprenas la tutan eventon. Se vi partoprenas nur parttempe aŭ volas ŝpari monon, konsideru loĝadon en la amasloĝejo aŭ serĉadon de propra aparta tranoktejo.

Manĝado

Dum JES eblas manĝi vegane, vegetare aŭ kunviande. Estos tri manĝoj tage, kies kotizo estas 15 eŭroj por unu tago. Nur eblas mendi ĉiujn manĝojn aŭ tute ne mendi manĝojn.

La silvestra bufedo estas parto de la silvestra balo, tial ĝi estas aŭtomate mendita se vi partoprenas dum silvestro. (Tial ĝi aperos en viaj kotizoj sendepende de ĉu vi mendas manĝojn aŭ ne.) Ĝi estos pli riĉa ol la kutimaj vespermanĝoj, tial estos aldona kotizo de 5 eŭroj por ĉiuj kiuj jam mendis manĝon kaj kotizo de 10 eŭroj por tiuj kiuj ne mendis la kromajn manĝojn.

Menditaj manĝoj komenciĝas per la vespermanĝo de la 2020-12-27 (aŭ de via alventago, se vi alvenos post la komenco) kaj finiĝas per la tagmanĝo de la 2021-01-03 (aŭ de via forirtago, se vi foriros antaŭ la fino). Se vi havas aliajn preferojn, bonvolu kontakti nin.

Eventualaj ŝanĝoj de viaj manĝoj eblas ĝis la 15-a de decembro, poste ne plu eblos ŝanĝi manĝojn.

Help-fonduso de JES

Donacu por la helpfonduso de JES!

Dank’ al viaj donacoj JES-on povas partopreni homoj, kiuj alikaze ne povus partopreni ĝin. Subtenu aliajn esperantistojn kaj donacu por la fonduso!

Antaŭpago kaj pagmaniero

Antaŭpago

Via aliĝo ekvalidas nur post antaŭpago de 40 eŭroj. Vi ankaŭ povas jam pagi la tutan sumon, tiel vi ne devos memori la finpagon ĝis la 6-a de decembro!

Finpago

Bonvolu pagi la reston ĝis plej malfrue la 6-a de decembro (per banka transpago al la sama konto).

Banka transpago per EUR

Ricevanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC: BFSWDE33HAN

teksto: [via nomo] JES2020
[se vi volas donaci al fonduso aldonu: “sumo [x] por fonduso”]


Rimarkoj/Aldonaj kondiĉoj

  • La aĝo kalkuliĝas laŭ la 1-a de januaro 2021.
  • Parttempa partopreno: Por homoj kiuj ne partoprenas plentempe, la programkotizo kalkuliĝas tiel ĉi:
    • por 1- kaj 2-taga partopreno: 40% de la plena programkotizo;
    • por 3-taga partopreno: 60% de la plena programkotizo;
    • por 4-taga partopreno: 80% de la plena programkotizo;
    • ekde partopreno de 5 tagoj: la plena programkotizo
  • Membreco en GEJ, PEJ: Membroj de GEJ aŭ PEJ ricevas rabaton je 15 EUR, kiu validas nur por la programkotizo.
  • Surloka aliĝo: Por surlokaj aliĝoj estos postulita krompago de 10 EUR.
  • Infanoj ĝis inkluzive 5 jaroj ne pagas programkotizon.
  • Lando-kategorioj: La lando-kategorioj estas tiuj ĉi:
    • A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, Portugalio, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Usono
    • B-ŝtatoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hungario, Japanio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano kaj Turkio
    • C-ŝtatoj: ĉiuj ceteraj landoj
  • Invitleterojn ni sendas retpoŝte en PDF-formato (senpage) aŭ/kaj per normala poŝto (kontraŭ repago de la poŝtaj sendokotizoj).