Regularo

    1. Ne diskriminaciu. Junulara E-Semajno estas aranĝo por ĉiuj, sendepende de genro, genraj identiĝo kaj esprimo, aĝo, seksa orientiĝo, handikapo, fizika aspekto, dieto, korpa grandeco, etno aŭ (sen)religieco. Dum la renkontiĝo ne estos akceptata iu ajn formo de diskriminacio kaj persekutado.
    2. Ne ĝenu. Ĝenado inkluzivas ofendajn kaj malrespektajn komentojn, seksumajn bildojn/komentojn, malkomfortigajn bildojn, intencan timigadon, kaŝan/fian sekvadon (t.e. “stalking”), troladon, insultadon, personajn kaj politikajn atakojn, daŭran interrompadon de prelegantoj aŭ programeroj, kaj nebonvenigitajn seksumajn atentojn. Tio ĉi validas kaj por publikaj, kaj por privataj mesaĝoj.
    3. Se vi estas ĝenata aŭ rimarkas, ke iu alia estas ĝenata, bonvolu kontakti la organizantojn per jes2020(ĉe)esperanto.de. Mallonge priskribu la situacion, aldonu se eblas ekrankopion, kaj ni provos laŭeble plej rapide respondi.
    4. Ne spamu, ne reklamu.
    5. Antaŭ publikigi aŭ diskonigi ekrankopiojn de la evento, kie aperas aliaj homoj, klopodu havi ilian konsenton.
    6. Ĉiuj partoprenantoj sekvu tiujn ĉi regulojn dum ĉiuj aktivaĵoj de la evento. Partoprenantoj kiuj agas kontraŭ tiu ĉi regularo malgraŭ la atentigoj povas esti ekskluditaj de la evento.
    7. Se vi havos malpli ol 18 plenaj jaroj, vi devos havi la permeson de viaj gepatroj aŭ prizorganto por povi partopreni la eventon. Vi devas indiki tion dum la aliĝo.
    8. La organiza teamo ne respondecas pri lokaj jeseroj. La respondecon prenas la lokaj organizantoj.