Atelieroj

Ĉi-foje, JES aktivigos iom da kreema energio ankaŭ de vi, kara partoprenonto! 😉

La duan tagon de la evento vi havos la eblon partopreni en niaj kreemaj atelieroj, kie oni kune kaj grupe priverkos projektojn kiel teatraĵojn aŭ pecetojn da esperanta literaturo kaj poezio. La rezultoj estos poste prezentitaj dum la Internacia Vespero.

1. Komedia teatro – Roĉjo Huurman
Ĉu vi ŝatus vidi pli da komedio en Esperanto? Ĉu vi volas ion prezenti dum internacia vespero, sed vi ne certas kion, aŭ vi ne kuraĝas sole? Tiam aliĝu al la komedia ateliero de Roĉjo, sperta kontribuanto de komediaj teatraĵoj al interaciaj vesperoj. Jam antaŭ JES ni kreos grupon kaj ĉiuj preparos iom da tekstoj, por bone uzi nian tempon dum JES mem.

Partoprenu en nia kreado de io tre amuza, aŭ spektu la rezulton poste!
Se vi ŝatus partopreni tiun-ĉi atelieron, eniru la Telegram-grupon.

2. Esperanta tradukado kaj verkado – Hanso Becklin
Hanso BECKLIN gvidos vin tra la pikaj kaj apikaj veprejoj de tradukado kaj verkado. Kunportu eltiraĵon mallongan en via ĉiutaga lingvo – rekantaĵon de ŝatata ŝlagro, soneton de epok’ pasinta, aŭ spritaĵon de nacia humuristo. Post iom da ekzercado en tiu korto, ni iros en la sovaĝejon de la propra menso por verki mallongajn versojn laŭ konataj formoj.
Nia konstanta celaro? Perloj karaj, ne kiĉa straso. Esperanto katenita nur al sia logiko. Amuziĝo kuna kaj energia, eĉ por tiuj ĝenerale ne verkemaj.
Se vi ŝatus partopreni tiun-ĉi atelieron, eniru la Telegram-grupon.

Ciferecigu rapidan skizon kaj faru el ĝi profesian desegnaĵon rapide – Eva Fitzelová
Profesiaj desegnistoj uzas timigajn vortojn kiel kurboj de bezier, buleaj operacioj kaj simile. Temas fakte pri facila afero kaj multaj grafikaj programoj ofertas ĝin. Vi povas dum la ateliero provi fari simplan skizon kaj ciferecigi ĝin.
Bezonataj aferoj por ateliero:
papereto kaj skribilo
kamerao (en komputilo aŭ poŝtelefono – Necesos foti bildon kaj sendi bildon al komputilo)
komputilo
grafika programo (mi uzas Affinity, alaj eblaj programoj estas Inkscape, Krita, Gimp). Mi klarigos ĝenerale kaj vi povas provi ankaŭ en aliaj programoj.